Към съдържанието

Stranga epoko...

от Altebrilas, 15 април 2015

Съобщения: 14

Език: Esperanto

Altebrilas (Покажи профила) 15 април 2015, 09:37:28

Stranga epoko kiam anstattauxatas
Bona kaj Malbona per Fascina kaj Enua
Bela kaj Malbela per Laux- kaj Eks-moda
Malvera kaj Vera per Tabua kaj Politike Korekta.

tommjames (Покажи профила) 16 април 2015, 09:59:20

Ĉu vi havas konkretajn ekzemplojn de la fenomenoj kiujn vi mencias? Mi ne komprenas la esencon de la strangeco al kiu vi aludas.

Altebrilas (Покажи профила) 16 април 2015, 22:24:58

Bono kaj Malbono:

En mia junaĝo, oni prezentis la bestojn laŭ du kategorioj: Utilaj bestoj kaj Malutilaj bestoj. Estis la pensmaniero de tiu epoko. Nun, oni distingas la endanĝerigitajn bestojn, pri kiuj oni parolas en la medioj (lupo, urso, ktp...), kaj oni preteratentas la bestojn kiuj nutras nin aŭ estas oferataj en sciencaj eksperimentoj.

La sama sinteno okazas pri homoj. La publiko pli interesiĝas pri la sorto de murdisto, pri kiu la medioj paroladis, ol pri tiu de senkulpaj viktimoj de militoj, de mizero, de malsanoj aŭ de naturaj katastrofoj.

Tio, kion la publiko ŝatas, ne estas ke iu ulo utilu al la socio, sed ke li eltiru ĝin el ĝia enuo.

"Panem et circenses", diris la romianoj.

leporinjo (Покажи профила) 19 април 2015, 10:47:59

"Nihil sub sole novum," diris la judoj.

Altebrilas (Покажи профила) 19 април 2015, 21:38:07

Ĉar ni devas skribi esperante en tiu-ĉi fadeno prefere ni uzu la biblian tradukon de Zamenhof (Predikanto 1,9)
Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno .

http://www.steloj.de/esperanto/biblio/libro_pre.ht...
Same "Panem et circenses" tradukeblas per "pano kaj cirkaj ludoj" [...estu donata al popolo por ke ĝi lasu la imperiestron diktatori trankvile]

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pano_kaj_ludoj

Koracio (Покажи профила) 22 април 2015, 13:54:22

Malutilaj bestoj vivas ne en la naturo kaj zooj, sed en la socio. La homo volas uzi la naturajn fontojn, sed li misuzas kaj misuzis ilin. Ekzemplo estas, ke oni reguligis la riveroj, por antaŭmalhelpi la abundon. Oni instruas en la lernejoj, ke tiu estis granda sukceso, kiu helpas por la agrokulturantoj. Nun estas la teroj printempe abunditaj, somere sekaj. La homo ofte kredas, ke li estas dio.

Vinisus (Покажи профила) 22 април 2015, 14:24:10

Oni ne devu forgesi, ke la Tero ne dependas de ni kontraŭe, estas ni kiuj depentas de ĝi. Mirigas min, kiam mi aŭdas iun diri: --Ni klopodu savi la Teron, anstataŭ diri: -- Ni ne malpurigu la medion, kie ni vivas, por ke ni ne pereigu nin.

Altebrilas (Покажи профила) 19 май 2015, 10:03:58

Vinisus:Oni ne devu forgesi, ke la Tero ne dependas de ni kontraŭe, estas ni kiuj depentas de ĝi. Mirigas min, kiam mi aŭdas iun diri: --Ni klopodu savi la Teron, anstataŭ diri: -- Ni ne malpurigu la medion, kie ni vivas, por ke ni ne pereigu nin.
Individua agado ne sufiĉas. Iom antaŭe oni petis, ke ĉiuj homoj en Francio malŝaltu la lumojn kaj la aparatojn kiuj dependas de ili, je fiksita horo, por protesti kontraŭ energia malŝparo. Sed oni konstatis malaltiĝon de nur 2% de la elektro liverita de la centraloj.

La ceteraj 98% dependas de la fabrikoj, de la transportoj, hospitaloj, ktp. kiuj ne estas laŭvole malŝalteblaj sen kaŭzi gravajn problemojn aŭ eĉ danĝerojn. Tial oni devas pripensi la aferon naci- aŭ mondskale. Individua instigo estas ĉefe simbola kaj pedagogia, por ke la mensoj pretiĝu por ŝanĝo.

Altebrilas (Покажи профила) 19 май 2015, 10:10:40

Koracio:Malutilaj bestoj vivas ne en la naturo kaj zooj, sed en la socio. La homo volas uzi la naturajn fontojn, sed li misuzas kaj misuzis ilin. Ekzemplo estas, ke oni reguligis la riveroj, por antaŭmalhelpi la abundon. Oni instruas en la lernejoj, ke tiu estis granda sukceso, kiu helpas por la agrokulturantoj. Nun estas la teroj printempe abunditaj, somere sekaj. La homo ofte kredas, ke li estas dio.
Kompreneble, laŭ vidpunkto de la naturo, homo estas malutila besto, eĉ la plej malutila. Iuj kredas je "Gaia", inteligenteco kiu ekzistas en la naturo kaj ebligas al ĝi reagi al atakoj, kiel nia korpo reagas al atakoj de bakterioj kaj virusoj. Eble la nuna multobligo de naturaj katastrofoj estas tia reago...

leporinjo (Покажи профила) 19 май 2015, 13:22:09

Post nelonge ne ekzistos bestoj krom la homo. Iome tial mi jam veganiĝis- mi volas esti preta. (Tamen, la ĉefa kialo estas, ĉar mi mem ne volas dolorigi bestojn.)

Обратно нагоре