ไปยังสารบัญ

ĉu ekzistas pacaj religioj?

จาก Paquillo, 16 เมษายน 2015

ข้อความ 96

ภาษา: Esperanto

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 13:04:15

mi ŝatus scii ĉu ĉiuj religioj estas same detruaj, aŭ eble ekzistas pacaj religioj en la mondo.
mi vidas ke la religioj estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de malamo en la mondo, kio kondamnas multajn landojn al milito, morto kaj detruo, ekz. ĉe israelo, irako, sirio, jemeo, irlando, nigerio, ktp. ne parolante pri la miloj da militoj kaj eĉ genocidoj pro la religio dum la lastaj jarcentoj.
kial malsamreligiuloj aŭ eĉ samreligiuloj atakas kaj masakras unuj la aliajn de tempo al tempo? ĉu ne estus pli bone por multaj landoj se ili havus neniun religion?
ĉu ekzistas pacaj religioj?

tommjames (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 13:49:42

Paquillo:ĉu ekzistas pacaj religioj?
Nur unu.

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 14:17:26

tommjames:
Paquillo:ĉu ekzistas pacaj religioj?
Nur unu.
flugantspagetmonstrismo, ĉu ĝi estas la sola paca religio?
tiu monstro-dio estas iom timiga ĉiukaze.

Marc_1965 (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 14:24:17

Paquillo:
tommjames:
Paquillo:ĉu ekzistas pacaj religioj?
Nur unu.
flugantspagetmonstrismo, ĉu ĝi estas la sola paca religio?
Ve jes.

Fundamentoj de aliaj religioj komence enkondukas nociojn "siauloj/aliuloj". Pensu mem...

Tempodivalse (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 14:40:42

-forigite-

Marc_1965 (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 14:50:19

Tempodivalse:Nu, ekzistas la kvakeroj, kiuj famas pro sia insista rifuzado soldatiĝi aŭ partopreni en mortigo iam ajn, ekde la 17-a jarcento.
Bedaŭrinde Kvakerismo estas kristana religia movado(sekto), sed ne religio.

Tempodivalse (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 14:55:53

-forigite-

Marc_1965 (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 15:03:41

Tempodivalse:
Kia estas la malsamo?
Tia religia movado nomiĝas sekto. okulumo.gif

Tempodivalse (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 15:14:36

-forigite-

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 16 เมษายน 2015, 15:17:10

mi ne konas kvakerismon sed estas bona afero ke la kvakeroj defendas pacon, kaj ni devas ĝoji pro tio. tamen, plej multaj religioj diras ke ili estas pacaj sed ne agas pace.
mi ŝatus scii ĉu por kvakeroj "paco" estas nur dogmo aŭ ankaŭ ili estas vere pacaj en ĉiutaga vivo.

กลับไปด้านบน