Til indholdet

Vivu vivo, viva!

af TKNIGHT, 21. apr. 2015

Meddelelser: 7

Sprog: Esperanto

TKNIGHT (Vise profilen) 21. apr. 2015 01.28.37

Saluton,

Mi estis praktikinta mian Esperanton hieraŭ, kiam mi ekkreis la frazon, "Vivu vivo, viva!" Mi volas scii, kiel vi tradukus tiun frazon al la angla aŭ aliaj lingvoj?

Mi pensas ke mi devus traduki ĝin tiel: "Live life, alive!"

Ĉu vi konsentas, aŭ malkonsentas, kaj kial?

Dankon! Mi estas komencanto, kaj mi aprezi vian scion kaj tempon!

nornen (Vise profilen) 21. apr. 2015 01.32.25

TKNIGHT:Saluton,

Mi estis praktikinta mian Esperanton hieraŭ, kiam mi ekkreis la frazon, "Vivu vivo, viva!" Mi volas scii, kiel vi tradukus tiun frazon al la angla aŭ aliaj lingvoj?

Mi pensas ke mi devus traduki ĝin tiel: "Live life, alive!"

Ĉu vi konsentas, aŭ malkonsentas, kaj kial?

Dankon! Mi estas komencanto, kaj mi aprezi vian scion kaj tempon!
Saluton,

unue, la frazo "mi estis praktikinta mian Esperanton hieraŭ" signifas, ke vi praktikis Esperanton iam antaŭ hieraŭ, tamen ne hieraŭ mem. Mi ne certas, ĉu tio estas, kion vi intencis diri.

Due, "Vivu vivo, viva!" signifas, ke la vivo vivu, kaj ne ke oni vivu la vivon.

"Viva vivu la vivon" signifas: "Vi, kiu estas viva, bonvolu vivi la vivon" aŭ "Vivante vivu la vivon". Mi metis la vorton "viva" unualoken por klarigi, ke ĝi priskribas perverbe la neeldiritan subjekton kaj ne la objekton.

TKNIGHT (Vise profilen) 21. apr. 2015 02.29.20

Ne, mi intencis 'hieraŭ' specife. Mi ne komprenas kial "estis praktikinta" intencas "du tagoj antaŭ"... ŝajnas tre stranga. Kial estas?

Nu, mi supozas ke mia frazo estas difekta... eble ĝi nur aperas kompreneblan en la angla: idiomaĵo, kiu ne povas tradukita bone al Esperanto.

Dankon por via respondo!

nornen (Vise profilen) 21. apr. 2015 02.36.42

TKNIGHT:Ne, mi intencis 'hieraŭ' specife. Mi ne komprenas kial "estis praktikinta" intencas "du tagoj antaŭ"... ŝajnas tre stranga. Kial estas?

Nu, mi supozas ke mia frazo estas difekta... eble ĝi nur aperas komprenebla en la angla: idiomaĵo, kiu ne povas traduki bone al Esperanto.

Dankon por via respondo!
"Vivu vivo" kaj "Vivu vivon" ambaŭ estas facile kaj senerare kompreneblaj en Esperanto. Vi nur fuŝis la subjekton kaj la objekton.

Cetere:
idiomaĵo, kiun oni ne povas traduki bone al Esperanto.
idiomaĵo, kiu ne povas esti tradukata/tradukita bone al Esperanto.

sudanglo (Vise profilen) 21. apr. 2015 12.24.58

Vivu vian vivon, vivoplene.

Vivi sian vivon - to live one's life.
Dormi profundan dormon - to sleep a deep sleep.

Vivu Esperanto! - Hurrah for Esperanto! - Long live Esperanto!
Vivu la Reĝo! - Long live the King!

TKNIGHT (Vise profilen) 21. apr. 2015 14.51.21

Do, mi vidas du problemojn:

Unua, la verbformo "vivu" signifas "long live" (en la angla), sed ne "live" tiel, kiel komando. Mi pensis tion vorton "vivu" significas la komandon, ne "long live."

Dua, mi forgesis tiujn akusativojn. Ili estas la plago de mia ekzisto!

Mi supozas, ke estas ĉiu bona praktiko, ĉu ne?

Rugxdoma (Vise profilen) 26. apr. 2015 14.21.41

TKNIGHT:Do, mi vidas du problemojn:

Unua, la verbformo "vivu" signifas "long live" (en la angla), sed ne "live" tiel, kiel komando. Mi pensis tion vorton "vivu" significas la komandon, ne "long live."

Dua, mi forgesis tiujn akusativojn. Ili estas la plago de mia ekzisto!

Mi supozas, ke estas ĉiu bona praktiko, ĉu ne?
Vivu vivo = The life must live.
Vivu vivon = You must live the life.

La substantivo sen -N estas subjekto.
Se neniu substantivo au pronomo ĉeestas, oni subkomprenas "vi" kiel subjekto.

Tilbage til start