Contenido

Ĉu vi lernus...?

de nornen, 24 de abril de 2015

Aportes: 23

Idioma: Esperanto

nornen (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 19:31:18

Tiu ĉi estas demando al tiuj forumanoj, kies denaska lingvo estas unu el hindeŭropaj.

Ĉu vi lernus Esperanton, se la Fundamenta Ekzercaro aspektus tiel?

Christa627 (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 20:30:30

Se ne estas neregulaj verboj aŭ neregulaj pluraloj, ĉio bonas laŭ mi ridulo.gif.

nornen (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 20:34:18

Christa627:Se ne estas neregulaj verboj aŭ neregulaj pluraloj, ĉio bonas laŭ mi ridulo.gif.
Neniu ŝanĝo al la gramatiko. Mi nur ŝanĝis la vortaron.

Dankon por via opinio.

Vinisus (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 20:53:52

Kial vi faras tian demandon? kion vi celas per ĝin? Mi antaŭdankas espereble vian respondon.

nornen (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 20:59:31

Vinisus:Kial vi faras tian demandon? kion vi celas per ĝin? Mi antaŭdankas espereble vian respondon.
Mia hipotezo estas jena:
Unu el la kialoj, pro kiuj Esperanto estas sukcesa ĉe parolantoj de hindeŭropaj lingvoj, estas la fakto, ke la vortaro estas prenita preskaŭ tuta el tiuj lingvoj.
Se la vortaro ne estus tia, malpli parolantoj de hindeŭropaj lingvoj lernus Esperanton.

Tamen tio ĉi estas nur hipotezo.

Bonvole voĉdonu.

leporinjo (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 21:13:44

Multe pli volonte. ridulo.gif

Tempodivalse (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 21:49:46

*levetas la ŝultrojn*

Fakte, min tio neniel malkomfortigus. Bezonatus iom pli da tempo por enmemorigi la vortojn, sed ĉar ĉio estus regula kaj antaŭdirebla, mi povus senzorge akcepti plian defion ĉe la vortaro.

Jam, ĉe reala Esperanto, ankoraŭ ekzistas multaj vortoj kies signifojn mi apenaŭ povus diveni sen ĉirkaŭa helpa kunteksto (ekz. nomoj de floroj, bestoj, kaj apartaj manĝajoj).

Simon_Gauvain (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 22:26:54

nornen:Ĉu vi lernus Esperanton, se la Fundamenta Ekzercaro aspektus tiel?
Mi lernus plezure. Ju pli ekzota, des pli plaĉa!
Ĉu vi elpensis ĉion ĉi, aŭ ĉu vi inspiriĝis el ekzistanta lingvo?

Fakte, mi ĉiam trovis ke la plejparto de la radikoj en Esperanto tro similas al francaj vortoj. Kiam mi legas novajn radikojn mi ofte povas tuj diveni ilian signifon, nur pro tio ke mi scias latin-devenan lingvon. Mi scias, ke ne ĉiu spertas la ligvon same; tio estas iom maljusta.

Tempodivalse (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 22:33:21

Simon_Gauvain:Ĉu vi elpensis ĉion ĉi, aŭ ĉu vi inspiriĝis el ekzistanta lingvo?
Tio laŭŝajne estas pli-malpli rekte prenita el la mandarina lingvo (la ĉina), escepte de la gramatikaj finaĵoj.

Simon_Gauvain (Mostrar perfil) 24 de abril de 2015 22:42:47

Tempodivalse:
Simon_Gauvain:Ĉu vi elpensis ĉion ĉi, aŭ ĉu vi inspiriĝis el ekzistanta lingvo?
Tio laŭŝajne estas pli-malpli rekte prenita el la mandarina lingvo (la ĉina), escepte de la gramatikaj finaĵoj.
Ha, tion mi diris al mi, laŭtleginte la ekzemplajn frazojn: "Sonas ĉine" - sed mi ne certis, mi ankoraŭ ne eklernis la ĉinan lingvon...

Volver arriba