ข้อความ 23
ภาษา: Esperanto
nornen (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 19:31:18
Ĉu vi lernus Esperanton, se la Fundamenta Ekzercaro aspektus tiel?
Christa627 (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 20:30:30
. nornen (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 20:34:18
Christa627:Se ne estas neregulaj verboj aŭ neregulaj pluraloj, ĉio bonas laŭ miNeniu ŝanĝo al la gramatiko. Mi nur ŝanĝis la vortaron..
Dankon por via opinio.
Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 20:53:52
nornen (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 20:59:31
Vinisus:Kial vi faras tian demandon? kion vi celas per ĝin? Mi antaŭdankas espereble vian respondon.Mia hipotezo estas jena:
Unu el la kialoj, pro kiuj Esperanto estas sukcesa ĉe parolantoj de hindeŭropaj lingvoj, estas la fakto, ke la vortaro estas prenita preskaŭ tuta el tiuj lingvoj.
Se la vortaro ne estus tia, malpli parolantoj de hindeŭropaj lingvoj lernus Esperanton.
Tamen tio ĉi estas nur hipotezo.
Bonvole voĉdonu.
leporinjo (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 21:13:44
Tempodivalse (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 21:49:46
Fakte, min tio neniel malkomfortigus. Bezonatus iom pli da tempo por enmemorigi la vortojn, sed ĉar ĉio estus regula kaj antaŭdirebla, mi povus senzorge akcepti plian defion ĉe la vortaro.
Jam, ĉe reala Esperanto, ankoraŭ ekzistas multaj vortoj kies signifojn mi apenaŭ povus diveni sen ĉirkaŭa helpa kunteksto (ekz. nomoj de floroj, bestoj, kaj apartaj manĝajoj).
Simon_Gauvain (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 22:26:54
nornen:Ĉu vi lernus Esperanton, se la Fundamenta Ekzercaro aspektus tiel?Mi lernus plezure. Ju pli ekzota, des pli plaĉa!
Ĉu vi elpensis ĉion ĉi, aŭ ĉu vi inspiriĝis el ekzistanta lingvo?
Fakte, mi ĉiam trovis ke la plejparto de la radikoj en Esperanto tro similas al francaj vortoj. Kiam mi legas novajn radikojn mi ofte povas tuj diveni ilian signifon, nur pro tio ke mi scias latin-devenan lingvon. Mi scias, ke ne ĉiu spertas la ligvon same; tio estas iom maljusta.
Tempodivalse (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 22:33:21
Simon_Gauvain:Ĉu vi elpensis ĉion ĉi, aŭ ĉu vi inspiriĝis el ekzistanta lingvo?Tio laŭŝajne estas pli-malpli rekte prenita el la mandarina lingvo (la ĉina), escepte de la gramatikaj finaĵoj.
Simon_Gauvain (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2015, 22:42:47
Tempodivalse:Ha, tion mi diris al mi, laŭtleginte la ekzemplajn frazojn: "Sonas ĉine" - sed mi ne certis, mi ankoraŭ ne eklernis la ĉinan lingvon...Simon_Gauvain:Ĉu vi elpensis ĉion ĉi, aŭ ĉu vi inspiriĝis el ekzistanta lingvo?Tio laŭŝajne estas pli-malpli rekte prenita el la mandarina lingvo (la ĉina), escepte de la gramatikaj finaĵoj.