Viestejä: 17
Kieli: Esperanto
sergejm (Näytä profiilli) 1. helmikuuta 2008 5.55.13
sergejm:Terurĉjo demandis min kion signifas 'konataj' en mia mesaĝo.
Oni povas nomi siajn gefilojn per nomoj de konataj esperantistoj, se tiuj nomoj estas kutimaj en onia lando.
Kiam mi skribis, mi pensis pri eminentaj esperantistoj, sed eble pli bone uzi nomon de via amiko-esperantisto, kiun via infano nepre scios.
Mi opinias, ke ne estas bona ideo elpensi nekutimaj nomoj por viaj infano, kiel estis en Rusio post la revolucio. Iam tiuj nomoj aspektis kiel oprdinaraj, ekzemple Rem ('R' signifas 'Revolucio', 'M' - 'mondo', kion signifas 'E', mi ne memoras). Oni demandis Remon: "Kie estas via frato Romul?", aludante je legendo pri fondiĝo de Romo, sed li redemandis "Kion signifas 'Romul'?".
aniterec (Näytä profiilli) 1. helmikuuta 2008 12.24.48
horsto:Jes, mi mem desegnis bildon. Mi pentras pli bone, ol diras Esperante.
aniterec:
Via bildo estas bela papilio. Ĉu vi mem desegnis ĝin? La flugiloj iom similas homan vizaĝon.
Kaj kiu koboldo estas sur via bildo?
Ekvidinte lin, mi rememoris pri kazaĥa moro
nomigi infanojn "malbonaj" nomoj. Tia nomo estas ekzemple Itbaj (la sinjoro Hundo).
Tio estas ankaŭ "unika kaj eksterordinara", ne ĉu?
Filu (Näytä profiilli) 1. helmikuuta 2008 18.32.21
aniterec:Ekvidinte lin, mi rememoris pri kazaĥa moroMi antaŭ kelkaj monatoj legis ĉinan novelaron, en kiu estis menciita moron similan: en ilia junaĝo ĉinaj infanoj estis nomataj per malbonaj nomoj por forturni aliloken intereson de senkorpaj animoj dezirantaj korpon junan por sin enkarnigi en nian mondon materian.
nomigi infanojn "malbonaj" nomoj. Tia nomo estas ekzemple Itbaj (la sinjoro Hundo).
Tio estas ankaŭ "unika kaj eksterordinara", ne ĉu?
horsto (Näytä profiilli) 1. helmikuuta 2008 18.55.24
rabhiuz:Vi pravas, sed tio nur estas formalaĵo. La nura kondiĉo estas ke la nomo ne devas havi forte negativan karakteron tiel ke ĝi povas damaĝi la infanon.
Mi aŭdis, ke en Germanio, ciuj nomoj devas esti aprobata de la registaro. Ĉu vere?
aniterec:La bildo montras gnuon kaj estas simbolo por la GNU softvara projekto. Mi tre ŝatas la projekton kaj ĉiu programo en mia komputilo apartenas al ĝi.
Kaj kiu koboldo estas sur via bildo?
aniterec:Selekti malbonan nomon povus esti problemo ĉi tie, kiel mi skribis supre.
Ekvidinte lin, mi rememoris pri kazaĥa moro
nomigi infanojn "malbonaj" nomoj. Tia nomo estas ekzemple Itbaj (la sinjoro Hundo).
Tio estas ankaŭ "unika kaj eksterordinara", ne ĉu?
FalanteHablanteSpeaker (Näytä profiilli) 1. helmikuuta 2008 21.16.40
Rodrigoo (Näytä profiilli) 2. helmikuuta 2008 0.44.10
Mi pensas ke nomi miajn gefilojn per esperanta vorto estus egoista. Mi volis lerni esperanton por mem. Eble miaj gefiloj sentos malsame, kaj mi ne volas fremdigi miaj gefilojn pro fari ion ke ili, eble, indignos pri.Malgraŭ ĉio, mi samopinias.
horsto
Belan bildon vi uzas.
Sammondane,
Ĥod
novatago (Näytä profiilli) 2. helmikuuta 2008 16.09.15
Dum la diktatoreco ĉiam oni devis nomi siajn gefilojn per kristana-katolika nomo kaj se oni elektis, ekzemple, virinan nekutiman nomon oni devis aldoni la nomon "Maria". Nu, tiu estis katolika regulo sed preskaŭ ĉiu infano ricevis la bapton.
Post la diktatoreca epoko en Hispanio, multaj personoj nomis siajn gefilojn per nekutimaj nomoj kiel Vanesa, John, Leire, Jessica, kaj aliaj.
Iujn nomojn mi ŝatas kaj aliajn ne. Mi ne vidas egoismon (troiga opinio laŭ mi) kaj kompreneble mi malankaŭ vidas problemon. Nur ĝi temas pri nomi per bela vorto kun bela signifo al la geinfanoj. Ĝi ne temas pri divastigi la lingvon tiel.
Keanu Reeves naskiĝis ĉe Libano kaj sia patro ĉe Havajo. La nomo "Keanu" estas havaja kaj signifas "malvarmeta brizo super la montoj". Ĉu la patro de Keanu estis egoisma?.
Mi neniam nomus mian filon, ekzemple, "Belokulo" ĉar en la hispana "kulo" (kvankam skribata per c anstataŭ k) signifas pugon kaj por ĉiu, la nomo signifus "belan pugon". Tio estus frenezaĵo (sed eble kiel nomo por Jennifer Lopez...).
Ĝis, Novatago.