Į turinį

Ĉu vi nomus viajn gefilojn per esparanta vorto

novatago, 2008 m. sausis 20 d.

Žinutės: 17

Kalba: Esperanto

novatago (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 20 d. 11:40:09

Mi ne scias se iu havis jam tiun ĉi ideon: doni esparantan vorton kiel nomo al propraj gefiloj. Verŝajne jes. Ĉu vi konas iun kun esperanta nomo? Ĉu la artista nomo "Bono" de la kantisto de U2 estas esperantan nomon?

Mi pensas tiun, kiun ĝi ne estas refuzenda ideo kaj eble mi faros ĝin. Mi pensis vortojn kiel: Ĉielo, ĉarma aŭ ĉarmi, suna aŭ suno, Indas...

Kompreneble mi ŝanĝus "ĉ" al la hispana litero "ch", kiu sonas egale al ĉ. La elekto ne estas tiel facila ĉar ne tutaj la vortoj sonas bone en la propra lingvo.

Ĉu vi ŝatus havi esparantan nomon? Kiu?

Ĝis, Novatago.

tomasoavro (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 20 d. 12:45:24

En mia lando nomigado de beboj alie ol pole kaj "sankte" estas malfacila kaj minacas pri kondamno per katolika kirko - sekve nelaso por bapto. Kaj ne esti katoliko tie ĉi ne estas agrabla. Uzado de aliaj literoj ol polaj estas eksterdiskute. Por Hispanoj k Italanoj ĝi estas pli facile pro natura por iliaj lingvoj finaĵo "-o". Verŝajne plej facile povas nomigi gefiloj laŭvole en Usono. Sed sen esperantaj unikaj literoj.

novatago (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 27 d. 10:30:03

novatago: Ĉu la artista nomo "Bono" de la kantisto de U2 estas esperantan nomon?
Mi malkovris tiun, kiu la nomo de la kantisto de U2 estas latina. Lia vera nomo estas Paul David Hewson sed laŭ la angla vikipedio lia artista nomo venas el:

Bono kaj siaj amikoj estis parto de strata superrealisma bando nomita "Lypton Village", kiu havis la kutimon de ŝanĝi la nomojn al la anoj. Li havis plurajn nomojn: "Steinvic von Huyseman", "Huyseman", fine "Houseman", poste, "Bon Murray", "Bono Vox of O'Connell Street", kaj finfine nur "Bono". "Bono Vox" estas ŝanĝo el la latina "Bonavox", kiu signifas "bonan voĉon"... Li ne ŝatis tiun nomon.

Ili donis al li tiun nomon ĉar li kantis tre laŭte.

Terurĉjo:mia nomo - Konstantin (latina)- estas preskaŭ esperanta, ĉar ĝi signifas konstantemulo
Kelkaj hispananoj ankaŭ havas tiun nomon. Kompreneble multaj okcidentanoj havas preskaŭ-esperantajn nomojn ĉar, kiel jam ni scias bone, Zamenhof uzis la latinan vortaron por la 80% de la esperanta vortaro. Sed mi parolis pri uzi tute esperantan vorton kiel nomo.

Nun mi ŝatas vian nomon Konstantin(o) pli ol antaŭ ĉar ĝi memorigis al mi la nomon de ĉasisto de diabloj.

Ĝis, Novatago.

rosto (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 27 d. 10:58:47

Mi opinias, ke oni devas preferi kutimajn naciajn nomojn por infanoj. Se oni volas doni nekutiman nomon al infano, oni devas komence multe pripensi, ĉu estos facile por la infano vivi kun tia nomo.

rabhiuz (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 28 d. 06:26:18

Iuj esperantaj adjektivoj estas normalaj usonaj nomoj por inoj, ekzemple Alia, Flora, Luna, kaj Mara.

aniterec (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 31 d. 13:32:47

Kial?
Mi pensas, ke mia filino baldaŭ interretos,
kaj ŝi mem nomiĝos kial volos.
Sed nun mia filineto havas belan rusan nomon Tatjana.ridulo.gif

sergejm (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 31 d. 13:51:50

Oni povas nomi siajn gefilojn per nomoj de konataj esperantistoj, se tiuj nomoj estas kutimaj en onia lando.

Ironchef (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 31 d. 16:41:29

La ideo de esperanto estas unu de nacia neŭtraleco. Ne estas pri la unuiĝado de nacioj en unu grupo. Mi kredas ke ĝi estas bone se esperantisto volas ŝanĝi lian nomon kiam li miksas kun aliaj esperantistoj; sed li devus reteni lian propran nacian nomon dum kutima vivo. Estus pli bone ideo se ĉiuj en la mondo parolus esperanton ankaŭ. Tiam ni ne bezonus havi jenan diskuton!

horsto (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 31 d. 17:52:17

rosto:Mi opinias, ke oni devas preferi kutimajn naciajn nomojn por infanoj. Se oni volas doni nekutiman nomon al infano, oni devas komence multe pripensi, ĉu estos facile por la infano vivi kun tia nomo.
Estas tute male en germanio. La malnovaj tradiciaj nomoj ne plu valoras, multaj gepatroj volas nomon, kiun neniu alia infano (homo) havas. Mi ne scias kial, eble por montri ke la infano estas unika kaj eksterordinara. Tial Esperanta nomo ne estus problemo.

aniterec:
Via bildo estas bela papilio. Ĉu vi mem desegnis ĝin? La flugiloj iom similas homan vizaĝon.

rabhiuz (Rodyti profilį) 2008 m. vasaris 1 d. 04:41:42

horsto:
Estas tute male en germanio. La malnovaj tradiciaj nomoj ne plu valoras, multaj gepatroj volas nomon, kiun neniu alia infano (homo) havas. Mi ne scias kial, eble por montri ke la infano estas unika kaj eksterordinara. Tial Esperanta nomo ne estus problemo.
Mi aŭdis, ke en Germanio, ciuj nomoj devas esti aprobata de la registaro. Ĉu vere?

Atgal į pradžią