შინაარსის ნახვა

Demando pri "nun" kaj "tiam"

Viktoro44-ისა და 20 იანვარი, 2008-ის მიერ

შეტყობინებები: 13

ენა: Esperanto

novatago (მომხმარებლის პროფილი) 27 იანვარი, 2008 14:23:20

Viktoro44:
Mi opinias ke tiu teksto el PMEG (laŭ sergejm) estas tre klara. Eble, la problemo estus ke niaj gepatraj lingvoj (Terurĉjo, sergejm, Filu kaj mi) ne havas tiun uzon de la vorto "nun" (mi ne scias la rusan vorton, pardonu, "now", "ara", "ahora"), sed, eble en la germana la vorto "nun" (ankaŭ "nun", ŝajnas al mi) povas esti uzata en estinta frazo ("pli estinta" ol hodiaŭ). Mi legas en germana-kataluna vortaro ke la germana vorto "nun" signifas "ara" (nun = "now") kaj ankaŭ "aleshores (tiam = "then"). Ĉu ne?
Fakte, la hispana havas tiun sencon por "nun" ankaŭ. Mi ne scias se ĝi estas korekta aŭ ne (kvakam mi kredas ke ĝi estas korekta). Mi legis multajn fojojn la hispanan frazon, kiu egalas laŭ vorto tiun frazon pri kiun vi parolas: "y ahora me daba...". Kiel vi povas vidi "doni" (dar) estas en estinto kaj oni povas uzi kun la vorto "nun" (ahora).

La traduko al la hispana estus tiel:
"Apretó de coranzón mi mano, y despues me condujo a mi antigua casa, la cual él ahora me traspasaba."

Eble en la kataluna oni ne povas fari tiun tiel sed en la hispana jes. La "problemo" estas tiu, kiu Esperanto nur havas unu estinton kaj kutime aliaj lingvoj havas pli ol unu kaj oni devas elekti ĝin bone laŭ la kunteksto kiam oni tradukas.

Ĝis, Novatago.

Viktoro44 (მომხმარებლის პროფილი) 27 იანვარი, 2008 18:16:06

Mi neniam aŭdis "ahora"-n en tiu senco.

Sed kiel diras hispana proverbo:
"Nunca te acostarás sin saber una cosa más".
(Neniam vi enlitiĝos, sen lerni novan aferon).

Vere, la kataluna ne havas tiun sencon por "nun".

Dankon!

Gis!

horsto (მომხმარებლის პროფილი) 27 იანვარი, 2008 21:25:38

Terurĉjo:
En Esperanto:
Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis min al mia antaŭa domo, kiun li nun transdonis al mi.
En la rusa:
Он сердечно пожал мою руку, а затем проводил меня к моему прежнему дому, который он сейчас передал мне.
Ne, ruso neniam tiel dirus, ruso dirus "tuj " - тотчас, сразу, сразу же. Tio signifas, ke unue li kondukis kaj nur poste (post iom da tempo, eble, tuj) li transdonis.
Rosto, ĉu vi konsentas?
Mi provas klarigi: La signifo de 'nun' en tiu frazo estas preskaŭ la sama kiel 'tiam'. La diferenco estas malgranda. 'tiam' iom montras tempan aŭ logikan rilaton, ekz. li kondukis ... kaj tiam transdonis. 'nun' iom akcentas ke estas neniu rilato inter la du frazpartoj. La fakto ke li transdonis la domo tute ne dependis de la antaŭa frazparto. Li povis transdoni la domon antaue aŭ poste, sed li faris tion 'nun', en tiu momento.

ზემოთ დაბრუნება