Съобщения: 167
Език: Esperanto
al_lastor (Покажи профила) 03 май 2015, 19:49:29
vincas:Krimeo estas Ukraina teritorio, kiun okupis Rusio.Krimeo estas teritorio kia laŭ sia volo eliĝis el Ukrio kaj post eniĝis en Rusio. Se vi ne volas kompreni la fakton, mi ne povas cerbizi vian kapon.
P.S. Mi ankaŭ komprenas rusiajn dezirojn, kaj dankas dion, ke ili estas similaj al niaj.
vincas (Покажи профила) 03 май 2015, 19:52:11
Lakiro:Rusio okupis Krimeon, sed kulpas NATO! Rusio alsendas soldatojn kaj armilojn en orientan Ukrainion, sed kulpas NATO! Interesa teorio [:vincas:Krimeo estas Ukraina teritorio, kiun okupis Rusio.NATO faris ĉion por divido de ukrainia teritorio. Tio ĉi estas ĉefa celo de NATO.
al_lastor (Покажи профила) 03 май 2015, 19:56:25
vincas:Rusio okupis Krimeon, sed kulpas NATO! Interesa teorio [:/quote]Hm, se eble respondu, se vi estus sur la rusa loko, ĉu volus vi vidi bazon de NATO apud via limo?
Tempodivalse (Покажи профила) 03 май 2015, 20:13:17
Certe, tio nek pravigas nek senkulpigas la rusan anekson. Sed mi ripetas: Nenio okazas en vakuo. Pensi tiel estas mallarĝmense kaj helpas nenion bonan - anstataŭe nur elverŝante benzinon sur jamajn politikajn flamojn.
Ni ne naivu - la usona registaro farus ion similan se ekmilitiĝus iu nordmeksika urbo havanta majoritatan proporcion de usonanoj, kaj la ĵurnalistaro verŝajne nomus tion kaj enda kaj justa.
Kaj ĉu vi pensas, ke ĉi-afere Usonon kaj la okcidenton vere interesas justeco? Male - jen tre konvena momento plivastigi sian ekonomian influon en tre strategie gravan mondparton, proksime al antaŭlonga politika konkurencanto Rusujo. Kaj nepre ilin ekscitetas la penso pri petrolo! Ukrainujo mem estas apenaŭ pli ol peono por la okcidento - ĝi estas nur ilo taŭga por ties politikaj celoj.
Multaj faktoroj ĉeestas, kiel en ajna historiero - kaj nenies mano restas tute sensanga aŭ senkulpa.
vincas (Покажи профила) 03 май 2015, 20:41:17
al_lastor:vincas:Rusio okupis Krimeon, sed kulpas NATO! Interesa teorio [:/quote]Hm, se eble respondu, se vi estus sur la rusa loko, ĉu volus vi vidi bazon de NATO apud via limo?Se mi estus sur la nuntempa rusa loko, mi ne volus. Sed kial rusoj pensas, ke NATO estas iu malamiko? Kial rusoj ne volas fariĝi parto de Okcidento? Kiam mi diras Okcidento mi pli temas ne pri geografio, sed pri socio, ekomomio, demokratio. Neniu el vi povas akuzi min, ke mi estas rusofilo, sed mi imagas ke iam Rusio fariĝos parto de Okcidento, parto de EU aŭ eĉ NATO. Rusio estos la sama ŝtato kiel Kanado, Britio, Norvegio aŭ Germanio. Sed eble mi devos longe vivi [:
vincas (Покажи профила) 03 май 2015, 20:44:58
Lakiro:Se NATO provos enkonduki sian armeon en Ukrainion, do okazos vera milito kun rusoj. Eĉ ne dubu!NATO jam enkondukis sian armeon en Ukrainion. Pri tio diris mem Putin.
Legio de NATO batalas kontraŭ ribeluloj en orienta Ukrainio
Do kie estas via milito? Aŭ ĉu vi estas bazara virino, kiu nur babilas?
Lakiro:Alikaze, rusaj nukleaj submarinoj ne restigos ŝancon al najbara kontinento.Ĉu vi ne volas vivi? Tuj sekvus rebato.
Do en Volgogradon!
Fuzzy (Покажи профила) 04 май 2015, 14:09:23
vincas:Ne ĉiuj krimeanoj estas viktimoj. Viktimoj estas ukrainoj, tataroj kaj eble iom da rusoj, kiuj ne apogas okupacion. Kaj bedaŭrinde ne eblas tiel apartigi homojn kaj puni nur tiujn, kiuj apogas okupacion. Suferas ankaŭ senkulpaj homoj. Tamen kontraŭ apartaj krimeanoj kaj rusoj sankcioj funkcias.Mi demandis pri la sankcioj kontraŭ la tuta krimea loĝantaro -- la malpermeso ricevi vizojn, komerci kun la krimeaj firmaoj, ktp. Aspektas kvazaŭ EU opinias ke la viktimoj estas tre malmultaj inter la krimeanoj, tial ĝi punas ilin ĉiujn, ĉu mi pravas?
vincas:Eble Ukrainio ne volas instigi militon.Ne volas instigi militon, kiu nun fakte okazas? Ĉu instigi iun alian militon? Kiun, kontraŭ kiu?
...
Eble komence tio estis kontraŭterorista militoperacio, sed nun fakte okazas milito.
vincas:Aŭ/kaj iuj ukrainaj oligarhoj ne volas tion, ĉar tiam ili povus perdi iom da siaj havaĵoj, monoj. Okcidento ankaŭ ne volas ke Ukrainio deklarus militan staton.Vi skribas tiel, kvazaŭ la ukraina ŝtato estas marioneto de oligarhoj kaj Okcidento. Ĉu vi vere opinias ke nome al tio gvidis la majdana revolucio en ĉi lando?
vincas:Rusio liveras armilojn al siaj soldatoj kaj al lokaj teroristoj.Do, kune kun rusoj ankaŭ lokaj ukrainoj batalas kontraŭ ukrainia armeo, sed kial ili faras tion? Kion ili deziras, kial ne doni al ili tion, tute pace, anstataŭ mortigi ilin? Aŭ ili estas "ne ĝustaj" ukrainanoj?
vincas:Pensu, el kien estas armiloj en orienta Ukrainio? Ja tankojn, raketojn, haŭbizoj ne eblas aĉeti etn bazaro.Hm, el kie ricevis armilon ĉeĉenaj ribeluloj? Ili tre forte batalis kontraŭ rusia armeo dum multaj jaroj -- ĉu tio ne mirigas vin?
vincas:Mem Ukrainio ne havas tiujn armilojn, kiuj havas teroristojn en orienta Ukrainio.Pri kio temas, ekzemple?
Altebrilas (Покажи профила) 04 май 2015, 15:37:34
vincas (Покажи профила) 04 май 2015, 19:29:31
Fyzzy:Mi demandis pri la sankcioj kontraŭ la tuta krimea loĝantaro -- la malpermeso ricevi vizojn, komerci kun la krimeaj firmaoj, ktp. Aspektas kvazaŭ EU opinias ke la viktimoj estas tre malmultaj inter la krimeanoj, tial ĝi punas ilin ĉiujn, ĉu mi pravas?EU punas ĉiujn, ĉar ne eblas apartigi viktimojn kaj apogantojn de okupacio. Neniu vere scias kiom da viktimoj estas.
Fuzzy:Ne volas instigi militon, kiu nun fakte okazas? Ĉu instigi iun alian militon? Kiun, kontraŭ kiu?Milito daŭras, sen neniu volas ke milito pligrandiĝu.
Fuzzy:Vi skribas tiel, kvazaŭ la ukraina ŝtato estas marioneto de oligarhoj kaj Okcidento. Ĉu vi vere opinias ke nome al tio gvidis la majdana revolucio en ĉi lando?La majdanon kaŭzis marioneta Janukoviĉ, kiam li refuzis surskribi la asocian interkonsenton kun EU.
Fuzzy:Do, kune kun rusoj ankaŭ lokaj ukrainoj batalas kontraŭ ukrainia armeo, sed kial ili faras tion? Kion ili deziras, kial ne doni al ili tion, tute pace, anstataŭ mortigi ilin? Aŭ ili estas "ne ĝustaj" ukrainanoj?Ukrainoj ili estas nur laŭ pasporto. Laŭ nacieco ili estas rusoj. Kaj ne gravas kion ili volas aŭ deziras. Ĉar gravas kion volas Rusio [:
quote=Fyzzy]Hm, el kie ricevis armilon ĉeĉenaj ribeluloj? Ili tre forte batalis kontraŭ rusia armeo dum multaj jaroj -- ĉu tio ne mirigas vin?[/quote]Ĉu ĉeĉenoj havis tiujn armilojn kaj tiom da armiloj, kiel teroristoj en orienta Ukrainio? Mi pensas, ke ne.
Pri kio temas, ekzemple?Ekzemple, http://en.wikipedia.org/wiki/TOS-1
http://en.wikipedia.org/wiki/Pantsir-S1
vincas (Покажи профила) 04 май 2015, 20:07:23
Tempodivalse:Grandparte ignoriĝas la fakto, ke tre multaj etnaj rusoj loĝas en la nune okupitaj partoj de Ukrainujo. Do, de la rusuja vidpunkto, estis necese sekurigi tiujn rusojn post kiam ekbrulis akraj internaj konfliktoj.Rusio mem ekas akrajn konfliktojn kaj poste sekurigas rusojn. Tre interesa afero, ĉu ne?