Missatges: 167
Llengua: Esperanto
Tempodivalse (Mostra el perfil) 4 de maig de 2015 22.31.48
vincas:Kiu diras tion? De kiuj informfontoj vi dependas?Tempodivalse:Grandparte ignoriĝas la fakto, ke tre multaj etnaj rusoj loĝas en la nune okupitaj partoj de Ukrainujo. Do, de la rusuja vidpunkto, estis necese sekurigi tiujn rusojn post kiam ekbrulis akraj internaj konfliktoj.Rusio mem ekas akrajn konfliktojn kaj poste sekurigas rusojn. Tre interesa afero, ĉu ne?
Al mi ŝajnas multe malpli klare, kiu kulpas kaj kio precize okazis. Leginte okcidentajn ĵurnalojn oni havas unu impreson, sed tute alian leginte la rusajn. Nature, ambaŭ flankoj zorge provizas nur tiun informon, kiu subtenus aŭ akordus ilian asertadon. Do malfacilas trovi vere neŭtralan, fidindan fonton.
Memorendas ke dum ĉiu milito ekzistas ankaŭ informa aŭ scia lukto - la lukto decidi pri tio, kies versio de la faktoj estos akceptita. Esti ioma skeptikulo ne malsaĝus.
Fuzzy (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 7.04.46
vincas:EU punas ĉiujn, ĉar ne eblas apartigi viktimojn kaj apogantojn de okupacio. Neniu vere scias kiom da viktimoj estas.Do, laŭ via opinio, EU ne scias kiom da viktimoj estas kaj simple punas ĉiujn krimeanojn kvazaŭ ili ĉiuj estas kulpaj je "anekcio" kaj "okupado" de ilia propra duoninsulo.
Interese, tio tre kongruas kun rusia propagando, kiu diras, ke la krimeanoj mem decidis departiĝi de Ukrainio kaj mem efektivigis tion, Rusio nur iom helpis. Kaj nun ili estas punataj pro sia decido malbona de vidpunkto de Okcidento.
vincas:Milito daŭras, sen neniu volas ke milito pligrandiĝu.Kaj kio okazos, se Ukrainio deklaros militan staton kaj ĉesigos ĉiujn rilatojn kun Rusio, kaj per tio ĉiuj ekvidos ke la milito vere estas kaj tio ne estas nur stulta propagandista truko por trompi kaj idiotigi sian propran ukrainian loĝantaron?
Kion tiam faros Rusio, kaj kio malhelpas al ĝi fari tion nun? Ja eĉ enirigi la trupojn nenio al ĝi malhelpas?
vincas:Do, laŭ via opinio, Janukoviĉ ne subskribis la traktaton kun EU -- pri kiu rusa propagando diras ke laŭ ĝi Ukrainio iĝas senrajta kolonio de Okcidento -- kaj tio kaŭzis la revolucion, post kiu Ukrainio vere iĝis marioneto de Okcidento.Fuzzy:Vi skribas tiel, kvazaŭ la ukraina ŝtato estas marioneto de oligarhoj kaj Okcidento. Ĉu vi vere opinias ke nome al tio gvidis la majdana revolucio en ĉi lando?La majdanon kaŭzis marioneta Janukoviĉ, kiam li refuzis surskribi la asocian interkonsenton kun EU.
vincas, via opinio denove tre kongruas kun rusia propagando! Eble vi tro multe spektas la rusian televidon

vincas:Nu, vincas, vi ĵus skribis ke Ukrainio estas naciista lando en kiu nacieco de la civitano pli gravas ol lia/ŝia pasporto -- rusaj ne estas veraj ukrainianoj, ili estas teroristoj kaj tial veraj ukrainoj rajtas pafi ilin, ruinigi iliajn pacajn urbojn, malsatmortigi ilin.Fuzzy:Do, kune kun rusoj ankaŭ lokaj ukrainoj batalas kontraŭ ukrainia armeo, sed kial ili faras tion? Kion ili deziras, kial ne doni al ili tion, tute pace, anstataŭ mortigi ilin?Aŭ ili estas "ne ĝustaj" ukrainanoj?Ukrainoj ili estas nur laŭ pasporto. Laŭ nacieco ili estas rusoj. Kaj ne gravas kion ili volas aŭ deziras.
Nome tion senĉese diras la rusia propagando kaj per tio ĝi klarigas kontraŭ kio batalas homoj de Orienta Ukrainio, sendepende de ilia nacieco -- rusoj, ukrainoj, alinaciuloj kaj eĉ fremdlandanoj kune luktas kontraŭ naciistoj de Kievo.
vincas, ĉu vi estas pagata porrusia propagandisto?

vincas:Sed ili sukcesis venki la unuan rus-ĉeĉenan militon kontraŭ la rusia armeo, kiu estis pli forta, ol la ukrainia.
Ĉu ĉeĉenoj havis tiujn armilojn kaj tiom da armiloj, kiel teroristoj en orienta Ukrainio? Mi pensas, ke ne.
vincas:Sed kiu vidis tiojn en Ukrainio, kie estas fotoj, videoj? Vi kaj mi ja ne estas tiom naivaj por kredi al nuraj vortoj de iu ajn?Pri kio temas, ekzemple?Ekzemple, TOS-1,Pantsir
Fuzzy (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 7.45.32
Altebrilas:Ekonomia milito, kontraŭterorisma milito, nova malvarma milito: Ĉu vere ni bezonas tiom da militoj?Ni -- Rusio kaj Eŭropo -- certe ne bezonas la militojn inter ni.
Ni ĉiuj ege bezonas la malon -- progresi kaj komerci pace kaj trankvile.
Vi havas teknologiojn, Ĉinio havas laborfortojn, Rusio havas risurcojn kaj estas la plej mallonga vojo inter Eŭropo kaj Ĉinio. Por kio ni devas militi? Tio ja plene sensencas kaj malprofitdonas.
Kial do la militoj fakte estas?
Kiu povus profiti de la militoj inter Rusio kaj EU, laŭ via opinio?
Marc_1965 (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 9.33.54
vincas:Do vi ne povis havigi pruvojn, ĉu ne?Marc_1965:Vi ne bezonas pruvojn.
Pruvu, ke "tio estas logika konkludo"!
vincas:
Vi simple vivas en via realo [:/quote]Pruvu!
vincas:Ili (same vi) ne vidas pruvojn (faktojn). Ili (same vi) simple kredas ĉiun vorton okcidentajn amaskomunikilojn!
Pruvojn vidas britoj, francoj, svedoj, kanadanoj, litovoj, poloj, germanoj, aŭstralianoj..... .
vincas:Rusoj vidas faktojn ke pruvas okcidentajn amaskomunikilojn mensogojn.
Nur rusoj ne vidas.
Marc_1965 (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 9.47.49
vincas:Vincas, vi papagas sed ne povas pruvi la asertojn! Ĉu la asertoj estas postulatoj de via religio?
La vero estas tia, ke Ukrainio defendas sian teritorion. Rusio estas agresanto.
Estas ĉies intereso helpi al Ukrainio defendi ĝian teritorion.
Krimeo estas Ukraina teritorio, kiun okupis Rusio.

Marc_1965 (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 9.54.55
vincas:Pri kio vi skribis, ankaŭ pri postulatoj de via religio?
Rusio mem ekas akrajn konfliktojn kaj poste sekurigas rusojn. Tre interesa afero, ĉu ne?
klmn (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 11.20.29
ustra:Jes, okazas tiel.
Al vincas kaj klmn:
Ĉu vi konsentas, ke oni omaĝas tiujn militkrimulojn el la dua mondmilito?
Se, Stalinon oni respektas ne tiom oficiale, sed, ekzemple, Lenin eĉ ĝis hodiaŭ kuŝas honore en sia maŭzoleo.
Aŭ estas ne tio, kion vi deziris ekaŭdi?
klmn (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 11.21.49
robbkvasnak:Feliĉe mi ne loĝas en Krimio aŭ en la orienta parto de Ukrainio (tio estas la ĝusta vorto en Esperanto, ne "ukrio - uzo kio jam formaskigas la skribinton). Ne, Rusio ne nur estas pinjato. Kio estas "simpla, popola ĵurnalo" - Pravda?Feliĉe por vi.
klmn (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 11.28.42
Tempodivalse:Grandparte ignoriĝas la fakto, ke tre multaj etnaj rusoj loĝas en la nune okupitaj partoj de Ukrainujo. Do, de la rusuja vidpunkto, estis necese sekurigi tiujn rusojn post kiam ekbrulis akraj internaj konfliktoj.Sekurigi kontraŭ kio? Kontraŭ la samaj homoj kun kiuj ili loĝis duonon da jarcento? Kaj loĝis sufiĉe sekure. Ĝis alvenis "sekurigaj" rusaj teĉmentoj.
Tempodivalse:Plejverŝajne ili simple evakuus la usonanojn al sekura loko
Ni ne naivu - la usona registaro farus ion similan se ekmilitiĝus iu nordmeksika urbo havanta majoritatan proporcion de usonanoj, kaj la ĵurnalistaro verŝajne nomus tion kaj enda kaj justa.
Tempodivalse:Rusio - konkuranto al Usono? En kiu kampo?
Male - jen tre konvena momento plivastigi sian ekonomian influon en tre strategie gravan mondparton, proksime al antaŭlonga politika konkurencanto Rusujo. Kaj nepre ilin ekscitetas la penso pri petrolo! Ukrainujo mem estas apenaŭ pli ol peono por la okcidento - ĝi estas nur ilo taŭga por ties politikaj celoj.
Petrolo?
Ĉu en Krimeo? Orienta Ukrajnio?
klmn (Mostra el perfil) 5 de maig de 2015 11.54.53
Tempodivalse:Mi ne pensas ke opinio de Vincas (kaj ankaŭ de mi) formiĝis nur per artikoloj pri ĉi tiu konflikto.vincas:Kiu diras tion? De kiuj informfontoj vi dependas?
Rusio mem ekas akrajn konfliktojn kaj poste sekurigas rusojn. Tre interesa afero, ĉu ne?
Al mi ŝajnas multe malpli klare, kiu kulpas kaj kio precize okazis. Leginte okcidentajn ĵurnalojn oni havas unu impreson, sed tute alian leginte la rusajn. Nature, ambaŭ flankoj zorge provizas nur tiun informon, kiu subtenus aŭ akordus ilian asertadon. Do malfacilas trovi vere neŭtralan, fidindan fonton.
Krom amaskomunikiloj, la plej bona fonto estas persona sperto (kaj sperto de oniaj gepatroj aŭ geavoj) de jardekoj de vivado apud Rusio, kaj lecionoj de historio.
Tio ne estas la unua, kaj eĉ ne la kvina konflikto kun najbaroj, en kiu envolviĝas Rusio.
Se vi loĝas malproksime malantaŭ oceanoj, la sola fonto estas jes, amaskomunikiloj.