Mi partoprenas ‚la kongreson‘
של Nightflush, 2 במאי 2015
הודעות: 5
שפה: Esperanto
Nightflush (הצגת פרופיל) 2 במאי 2015, 06:48:25
„Nur okdeko da esperantistoj el la tuta Eŭropo ekster Kroatio partoprenis la Eŭropan Esperanto-Kongreson en Rijeka, kaj aliaj aranĝoj en Eŭropo same ne imponas.“Ĉu tio ĝustas?
www.liberafolio.org. http://www.liberafolio.org/2014/kien-malaperis-la-...
nornen (הצגת פרופיל) 2 במאי 2015, 07:07:02
LLZ:Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala.Konsiderante ke Zamenhof mem uzis la verbon "partopreni" en pasiva formo, mi ne vidas kialon pro kiu ne uzi ĝin kun n-finaĵan vorton.
Vinisus (הצגת פרופיל) 2 במאי 2015, 12:01:26
Tempodivalse (הצגת פרופיל) 3 במאי 2015, 03:06:37
-> ŝi similas la fratojn
-> ili partoprenis la kongreson
-> ne zorgu tion
Ĉiuj ĉi verboj kutime estas netransitivaj, do mi nomas la objektecon pseŭda.
Bernadox (הצגת פרופיל) 3 במאי 2015, 15:39:14
14.
[1] Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; [2] sed se ni devas
uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni
devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu memstaran signifon ne havas. [3]-
[4] [mankas]. [5] Anstataŭ la prepozicio "je" oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen
prepozicio.
Tipa ekzemplo, kiel la gramatika terminaro laŭ la latina tradicio pli malklarigas ol klarigas la aferon.
Pli detale legu en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, BK I, p. 211.