前往目錄

Mi partoprenas ‚la kongreson‘

貼文者: Nightflush, 2015年5月2日

訊息: 5

語言: Esperanto

Nightflush (顯示個人資料) 2015年5月2日上午6:48:25

Ĉu oni rajtas diri: „Mi partoprenas la kongreson.“? En PIV estas skribite ‚partopreni en‘ sed mi nun ankaŭ trovis la frazon sur liberafolio.org:
„Nur okdeko da esperantistoj el la tuta Eŭropo ekster Kroatio partoprenis la Eŭropan Esperanto-Kongreson en Rijeka, kaj aliaj aranĝoj en Eŭropo same ne imponas.“

www.liberafolio.org. http://www.liberafolio.org/2014/kien-malaperis-la-...
Ĉu tio ĝustas?

nornen (顯示個人資料) 2015年5月2日上午7:07:02

LLZ:Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala.
Konsiderante ke Zamenhof mem uzis la verbon "partopreni" en pasiva formo, mi ne vidas kialon pro kiu ne uzi ĝin kun n-finaĵan vorton.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年5月2日下午12:01:26

Li partoprenis en la kongreso; se oni ne volas uzi la prepozicion "en" oni anstataŭigas ĝin per akuzativa formo; li partoprenis la kongreson.

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年5月3日上午3:06:37

Oni ofte uzas akuzativon por montri pseŭdo-objektan rilaton, aparte kiam ne ĉeestas alia objekto samfraze.

-> ŝi similas la fratojn

-> ili partoprenis la kongreson

-> ne zorgu tion

Ĉiuj ĉi verboj kutime estas netransitivaj, do mi nomas la objektecon pseŭda.

Bernadox (顯示個人資料) 2015年5月3日下午3:39:14

Simpla apliko de R 14.2 kaj R 14.5 de la Fundamentaj Gramatikoj (prepozici-anstataŭiga uzo de la n-markilo). En la (nekompleta) traduko de Zamenhof (1903):

14.
[1] Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; [2] sed se ni devas
uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni
devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu memstaran signifon ne havas. [3]-
[4] [mankas]. [5] Anstataŭ la prepozicio "je" oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen
prepozicio.

Tipa ekzemplo, kiel la gramatika terminaro laŭ la latina tradicio pli malklarigas ol klarigas la aferon.

Pli detale legu en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, BK I, p. 211.

回到上端