Wpisy: 17
Język: Esperanto
cyrille (Pokaż profil) 20 czerwca 2015, 20:02:50
Unuafoje, vi havos novan eblecon spekti la solenan malfermon de la UK per interreto.
Enskibiĝu por ricevi la ligilon dimanĉe la 26an de Julio je la 10a.
http://blog-bilinguisme.fr/produits/uk2015malfermo...
Oijos (Pokaż profil) 20 czerwca 2015, 23:32:54
cyrille:Jen ioma solvo por tiuj kiuj ne povas cheesti la UKon.Kial la ligilo ne estas publika? Kial la prembutono nomiĝas "Get On The List"?!
Unuafoje, vi havos novan eblecon spekti la solenan malfermon de la UK per interreto.
Enskibiĝu por ricevi la ligilon dimanĉe la 26an de Julio je la 10a.
http://blog-bilinguisme.fr/produits/uk2015malfermo...
se (Pokaż profil) 22 czerwca 2015, 12:10:11
Ĉu UK estas pli grava ol vivo ?
Legu ĉi tie.
vivueo (Pokaż profil) 23 czerwca 2015, 07:17:15
se:Se esperantistoj povas pensi pli por helpi la malfaciliĉajn homojn. La mono estas sufiĉe por aĉeti pli kaj ŝanĝi la vivojn.Ĉu la UK-organizantoj ne anoncis, ke ili repagos 95% de la enspezoj al bonfaraj organizoj ?
Legu ĉi tie.
Mi serĉas, kompreneble (kaj bedaŭrinde).
vivueo (Pokaż profil) 23 czerwca 2015, 07:19:17
Mi ŝercas, kompreneble (kaj bedaŭrinde).
erinja (Pokaż profil) 23 czerwca 2015, 14:35:43
UK tre ofte perdas monon. La jaroj en kiuj oni enspezas helpas subteni la jarojn en kiuj oni ne enspezas (ekz. Bonaero estis deficita kongreso, mi kredas).
Neniu riĉiĝas pro Esperanto, kaj certe ne la organizantoj de kongresoj.
Kongresoj estas mirinde multekostaj. La ejoj kostas multege pli ol oni imagus, oni pagas por la materialoj (kongresaj libroj, sakoj, nomŝildoj, ktp). Plej multaj kongresejoj pagigas aparte por aferoj kiujn oni bezonas dum la kongreso (sonaparatoj, projekciiloj, ktp).
Ĝis vi planos kongreson mem, kaj vidos la koston, bonvolu ne supozi ke oni riĉiĝas laŭ tiuj kotizoj.
Vinisus (Pokaż profil) 23 czerwca 2015, 16:07:16