К содержанию

Ĉu Universala Kongreso mortus landan kongreson malrapide ?

от se, 6 мая 2015 г.

Сообщений: 17

Язык: Esperanto

cyrille (Показать профиль) 20 июня 2015 г., 20:02:50

Jen ioma solvo por tiuj kiuj ne povas cheesti la UKon.
Unuafoje, vi havos novan eblecon spekti la solenan malfermon de la UK per interreto.
Enskibiĝu por ricevi la ligilon dimanĉe la 26an de Julio je la 10a.
http://blog-bilinguisme.fr/produits/uk2015malfermo...

Oijos (Показать профиль) 20 июня 2015 г., 23:32:54

cyrille:Jen ioma solvo por tiuj kiuj ne povas cheesti la UKon.
Unuafoje, vi havos novan eblecon spekti la solenan malfermon de la UK per interreto.
Enskibiĝu por ricevi la ligilon dimanĉe la 26an de Julio je la 10a.
http://blog-bilinguisme.fr/produits/uk2015malfermo...
Kial la ligilo ne estas publika? Kial la prembutono nomiĝas "Get On The List"?!

se (Показать профиль) 22 июня 2015 г., 12:10:11

Se esperantistoj povas pensi pli por helpi la malfaciliĉajn homojn. La mono estas sufiĉe por aĉeti pli kaj ŝanĝi la vivojn.

Ĉu UK estas pli grava ol vivo ?

Legu ĉi tie.

vivueo (Показать профиль) 23 июня 2015 г., 7:17:15

se:Se esperantistoj povas pensi pli por helpi la malfaciliĉajn homojn. La mono estas sufiĉe por aĉeti pli kaj ŝanĝi la vivojn.
Legu ĉi tie.
Ĉu la UK-organizantoj ne anoncis, ke ili repagos 95% de la enspezoj al bonfaraj organizoj ?
Mi serĉas, kompreneble (kaj bedaŭrinde).

vivueo (Показать профиль) 23 июня 2015 г., 7:19:17

Ĉu la UK-organizantoj ne anoncis, ke ili repagos 95% de la enspezoj al bonfaraj organizoj ?
Mi ŝercas, kompreneble (kaj bedaŭrinde).

erinja (Показать профиль) 23 июня 2015 г., 14:35:43

Enspezoj?

UK tre ofte perdas monon. La jaroj en kiuj oni enspezas helpas subteni la jarojn en kiuj oni ne enspezas (ekz. Bonaero estis deficita kongreso, mi kredas).

Neniu riĉiĝas pro Esperanto, kaj certe ne la organizantoj de kongresoj.

Kongresoj estas mirinde multekostaj. La ejoj kostas multege pli ol oni imagus, oni pagas por la materialoj (kongresaj libroj, sakoj, nomŝildoj, ktp). Plej multaj kongresejoj pagigas aparte por aferoj kiujn oni bezonas dum la kongreso (sonaparatoj, projekciiloj, ktp).

Ĝis vi planos kongreson mem, kaj vidos la koston, bonvolu ne supozi ke oni riĉiĝas laŭ tiuj kotizoj.

Vinisus (Показать профиль) 23 июня 2015 г., 16:07:16

Zamenhof diradis: "Esperanto bezonas tri aferojn: monon, monon kaj monon". Sed la sindonemo de la esperantistoj superas ĉiajn malfacilecojn. Bedaŭrinde Zamenhof ne konis interreton.

Наверх