Сообщений: 15
Язык: Esperanto
JamesB84 (Показать профиль) 6 мая 2015 г., 19:52:30
Tempodivalse (Показать профиль) 6 мая 2015 г., 19:55:35
JamesB84:Kiam mi vidis ĉi tiun vorton unue, mi pensis, "Tiu ne povas esti veran vorton.". Nun, mi scias, ke ĝi estas vorto. Tamen, kiel mi elparolas ĉi tiun vorton? Ĉu mi elparolas la "p" kaj la "n"? Tio ne sonas bona. Bonvolu helpi min. Dankon!Ĉiuj literoj elparoliĝas tutsame kiel ili skribiĝas!
Jes, tio sonas nenature al anglolingvaj oreloj...
JamesB84 (Показать профиль) 6 мая 2015 г., 20:13:38
Tempodivalse:Sed kiu pensis de ĝi? Kial ĝi ne iris tra Esperantan filtrilon? Ĉu estas la vorto origine de Zamenhof? Mi supozas, ke mi povas vivi kun ĝin, sed mi ne ŝatas ĝin. Dankon por via helpo.JamesB84:Kiam mi vidis ĉi tiun vorton unue, mi pensis, "Tiu ne povas esti veran vorton.". Nun, mi scias, ke ĝi estas vorto. Tamen, kiel mi elparolas ĉi tiun vorton? Ĉu mi elparolas la "p" kaj la "n"? Tio ne sonas bona. Bonvolu helpi min. Dankon!Ĉiuj literoj elparoliĝas tutsame kiel ili skribiĝas!
Jes, tio sonas nenature al anglolingvaj oreloj...
Tempodivalse (Показать профиль) 6 мая 2015 г., 21:22:47
JamesB84:Sed kiu pensis de ĝi? Kial ĝi ne iris tra Esperantan filtrilon? Ĉu estas la vorto origine de Zamenhof? Mi supozas, ke mi povas vivi kun ĝin, sed mi ne ŝatas ĝin. Dankon por via helpo.Ne ĉiuj vortoj belsonas al ĉies gusto. "Pneŭmatika" estas vorto kiu troviĝas en multaj lingvoj, kaj Esperanto nature pruntis ĝin, laŭ la 15-a regulo de la Fundamento.
Komparu: angle pneumatic, ruse пневматический, itale/portugale pneumatica, pole pneumatyczny, kaj tiel plu. La vorto devenas de la greka πνευματικός, kio signifas "vento-spiro".
nornen (Показать профиль) 6 мая 2015 г., 22:59:08
JamesB84:Ĉu estas la vorto origine de Zamenhof?Alia Zamenhofa vorto estas "ftizo", kiu videble komenciĝas je ft-.
Tempodivalse (Показать профиль) 6 мая 2015 г., 23:41:08
nornen:Sed "ftizo" estas io simila al "tuberkulozo", ĉu? Ne samas kiel pneŭmatiko.JamesB84:Ĉu estas la vorto origine de Zamenhof?Alia Zamenhofa vorto estas "ftizo", kiu videble komenciĝas je ft-.
Aliaj strangsonaj aŭ malfacile elparolataj vortoj estas: ekkrii, kaŭĉuko, pfenigo ...
Bernadox (Показать профиль) 7 мая 2015 г., 6:07:34
JamesB84:... Tamen, kiel mi elparolas [prefere: elparolu] ĉi tiun vorton? Ĉu mi elparolas [legu: elparolu] la "p" kaj la "n"? ...1. La vorto devenas el la Jürgensen-vortaro Esperanto-Germana, "sub redakto de Zamenhof" de 1904 [EG 1], ĝi estas ripetita en [EG 2] de 1907 kaj de 1909 (OA 1) parto de la Fundamento, do laŭdifine "ĝusta" Esperanto. Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (Aprilo 2015), BK II, havas:
pneŭmatik’ [OA 1] pneumatique | pneumatics | Pneumatik | пневматика | pneumatyka. — [EG 1] [EG 2].
Vi estas kore invitata estontece mem kontroli en BK pri la statuso kaj deveno de vorto oficiala.
2. Mi pensas, ke vi devus ĉesi prijuĝi fenomenojn de aliaj lingvoj laŭ la kriterioj de la angla. Alivorte: Emancipu vin de la kutimoj de la angla, ekpensu en Esperanto kaj apliku ties valor-sistemon pri belsoneco. Nur rande: Inter la kvin referenc-lingvoj de OA 1 ĉiuj krom la angla prononcas /pn/ - do (simile sensence) oni povus aserti, ke nur la angla estas stranga kaj malbonsona, ĉar ĝi forglutas la vortkomencan /p/
Bernadox (Показать профиль) 7 мая 2015 г., 6:47:10
Tempodivalse:... Aliaj strangsonaj aŭ malfacile elparolataj vortoj estas: ekkrii, kaŭĉuko, pfenigo ...Por mi ne, tute facile por german-lingvanoj. Do la kriterio "strangsona kaj malfacile elparolebla" forte dependas de la ĉefa lingvo de esperantisto (ofte ties gepatra lingvo).
----
Iom aparte estas nur la tre malnova vorto "pfenigo" (uzata jam en 1888). BK II havas:
pfenigo ― Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj [FE 41.15, mankas en UV]. {MON} — pfenig’ [OA 1] * pfennig | pfennig | Pfennig | пфеннигъ | fenig. — pfenig’ (1) {deklarita Fundamenta per} [OA 7]. — [Nomaro ... ĝis Junio 1888]: Lingvo Internacia, Eldono por Germanoj [...] 40 ~oj [quote. laŭ HV 2011]. [EG 1] — Rim.: Pri la nekutima /pf/ (sola trafo en pfenig-) vd. en BK I ĉe R 9. Kutima adapto de germana /pf/ aŭ per /f/ (Pfosten → fosto) aŭ per /p/ (Pfad → pado) laŭ la jida.
JamesB84 (Показать профиль) 7 мая 2015 г., 12:28:32
Bernadox:Multan dankon por ĉio! Tio min helpas pli ol vi scias.JamesB84:... Tamen, kiel mi elparolas [prefere: elparolu] ĉi tiun vorton? Ĉu mi elparolas [legu: elparolu] la "p" kaj la "n"? ...1. La vorto devenas el la Jürgensen-vortaro Esperanto-Germana, "sub redakto de Zamenhof" de 1904 [EG 1], ĝi estas ripetita en [EG 2] de 1907 kaj de 1909 (OA 1) parto de la Fundamento, do laŭdifine "ĝusta" Esperanto. Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (Aprilo 2015), BK II, havas:
pneŭmatik’ [OA 1] pneumatique | pneumatics | Pneumatik | пневматика | pneumatyka. — [EG 1] [EG 2].
Vi estas kore invitata estontece mem kontroli en BK pri la statuso kaj deveno de vorto oficiala.
2. Mi pensas, ke vi devus ĉesi prijuĝi fenomenojn de aliaj lingvoj laŭ la kriterioj de la angla. Alivorte: Emancipu vin de la kutimoj de la angla, ekpensu en Esperanto kaj apliku ties valor-sistemon pri belsoneco. Nur rande: Inter la kvin referenc-lingvoj de OA 1 ĉiuj krom la angla prononcas /pn/ - do (simile sensence) oni povus aserti, ke nur la angla estas stranga kaj malbonsona, ĉar ĝi forglutas la vortkomencan /p/
dbob (Показать профиль) 10 мая 2015 г., 13:38:45
Eble mia demando estas iom retorika, ĉar mi suspektas, ke eĉ se la hispana estus inter la referenc-lingvoj de la Fundamento, tiu fakto verŝajne ne influus la evoluon de Esperanto, almenaŭ kadre de la menciita ekzemplo de “pneŭmatika”. Sed samtempe ni scias, ke Esperanto evoluas kaj vortoj fariĝas arkaismoj:
“Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo.” (Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo)[A 8.2]
Alia demando povas esti: per kio evoluas Esperanto? Por mi la tuj evidenta kialo de tiu evoluo estas la uzo de la lingvo pere de ĝiaj uzantoj. Kaj tiuj uzantoj kompreneble respegulas siajn proprajn naciajn lingvojn per Esperanto. Ĉu el tio oni povas konkludi, ke ĉefe Esperanto evoluas per influo de naciaj lingvoj, do laŭ kriterioj kaj kutimoj de aliaj lingvoj?
Samtempe mi tute konsentas, ke ekpensi en Esperanto kaj apliki ties valor-sistemon pri belsoneco estas bonega konsilo. Sed la demando restas, ĉu tio ŝajnas iom kontrŭdira aŭ ne tute kongrua kun la aserto (ĉu prava), ke Esperanto precipe evoluas per nacilinvaj kialoj?