前往目錄

Ĉu vi volus ekreveni la punmorto?

貼文者: KStef, 2015年5月11日

訊息: 28

語言: Esperanto

KStef (顯示個人資料) 2015年5月11日下午5:11:22

Ĉu vi volus ekreveni la punmorto?
Kia estas via opinio?

Mi estas komencanto, korektu mia ĉioj eraroj.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年5月11日下午5:37:46

Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ la mortopuna leĝo?

Mi estas komencanto, korektu ĉiujn miajn erarojn (Bonvolu korekti miajn erarojn).

Mi persone estas kontraŭ la mortopuno.

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年5月11日下午6:59:47

En multaj landoj ankoraŭ ekzistas mortpuno - tie ne temas pri "rea" revenado al ĝi ...

Miaopinie mortpuno ekzistas nur por satigi la homan deziron por venĝo, kion oni preferas kamufle nomi "justeco". "Okulo por okulo kaj dento por dento ..."

La rezonado ĝenerale disvolviĝas ĉi tiel: "Murdo estas neimageble abomena ago; ni neniel povas toleri ĝin. Do, ni murdu la murdiston!"

Laŭ mi, oni anstataŭe forŝlosu la murdiston (aŭ alian krimegulon), por ke li ne plu povu lezi, kaj esperinde por ke li ŝanĝiĝu. Mortpuno solvas nenion.

KStef (顯示個人資料) 2015年5月11日下午7:16:32

Dankon Vinisus.
Mi estas por, ĉar iu povas murdi aliaj personoj kaj li havas manĝado kaj trinkado kun la mono de lando. Tiu ĉi persono estas sekura, vivas (ekzemple) dudek jarojn en malliberejo kaj li povas murdi denove.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2015年5月11日下午7:20:01

Korektoj:

Ĉu vi volus revenigi la mortpunon?

Kiu estas via opinio?

Mi estas komencanto, korektu ĉiujn miajn erarojn

Vinisus (顯示個人資料) 2015年5月11日下午7:52:00

KStef:Dankon Vinisus.
Mi estas por, ĉar iu povas murdi aliaj personoj kaj li havas manĝado kaj trinkado kun la mono de lando. Tiu ĉi persono estas sekura, vivas (ekzemple) dudek jarojn en malliberejo kaj li povas murdi denove.
Kelfoje en kelkaj landoj la ŝtato punas iun per mortopuno, iomete post oni konstatas, ke la vera krimulo estas alia. Do kion la ŝtato povas fari por revivigi la senkulpan mortigiton? Terura afero!

Lakiro (顯示個人資料) 2015年5月12日下午5:26:10

Mi konsentas, ke ĉiu krimulo devas sidi en la prizono, se lin oni kaptis hejme, ekzemple. Tamen, se iu danĝera krimulo estas fiksita sur loko de krimo, precipe kun pafilo en manoj, pafanta nekulpulojn, do li devas esti murdita tuj sen la tribunalo.
Nu, indas, serte, la morton mon-eltirantoj (racketeers), banditoj, teroristoj, pederastoj, kies kulpo estas pruvita per videomaterialoj kaj kun anticipa kaŝ-observado.
Sed ajna ekzekuto ne devas esti publika. Ajna perforto ĉiam naskas plian perforton.

lagtendisto (顯示個人資料) 2015年5月12日下午7:38:28

Punmorto ne timigas plenumi morton. Plej murdistoj nur mortas unfoje, fortita de persona tragedio. Plu kontraŭe, punmorto plialtigas, ke viktimoj de 'sendanĝera" rabaĵ-atoko plu ofte mortitas ol se atakanto devus timi punmorto en menso.

Tiuj kiuj celas morti multe, ili mortos, ne gravante, ĉu mortpuno pri morto ekzistas. Ili eĉ perdis respekton al sia persona vivo. Se oni perdis respekton al sian persona vivon*, tiam imagu kiel tiu persono valoras vivon de alia personoj.

*morto ne gravas = perfekta soldato

KStef (顯示個人資料) 2015年5月12日下午8:40:50

Dankon por respondojn.
Evidente, "ajna ekzekuto ne devas esti publika".
Ekzekuto ne devas esti publika, devas esti la puno. Ekzekuto ne estas la spektaklo.
Vi estas murdisto - vi estas malviva.
Mi ankaŭ havas respekton por vivo kaj mi opinias, ke krimisto povas havi la "lasta deziron".

Fuzzy (顯示個人資料) 2015年5月13日上午5:30:06

Mi opinias ke la murdo kaj aliaj teruraj krimoj certe meritas mortpunon. Estas tre maljusta se la viktimo entombiĝas sed la krimulo vivas plu sur la tero.
Sed.
Se krimulo estas mortpafita, sed post la ekzekuto oni ekscias ke la akuzo estis falsa -- tio ne maloftas -- tiam oni jam ne kapablas la ekzekutiton revivigi. Kaj tio estas multe pli maljusta ol tute ne puni la veran krimulon.
Tial mi estas kontraŭ la mortpuno -- neniam eblas 100% certi ke la akuzato vere kulpas. Dumviva malliberejo laŭ mi sufiĉas kiel puno en ĉiuj kazoj, kaj samtempe ĝi donas eblecon restarigi justecon almenaŭ parte, se eraro okazas.

回到上端