Ĉu foresto de la stabilaj esprimoj estas indico de nefunkciivo de Esperanto?
dari Lakiro, 19 Mei 2015
Pesan: 16
Bahasa: Esperanto
Lakiro (Tunjukkan profil) 19 Mei 2015 20.40.03
En unu rusa forumo estas diskutata la sama temo. Aŭtoro de tiu ĉi disputo asertas, ke Esperanto ne havas stabilajn propoziciojn kaj ne povas pretendi je rolo de plenrajta lingvo. Alivorte Esperanto estas sublingvo. Fondinto de tiu temo pruvas, ke ĉiu lingvo devas havi stabilajn frazojn (vortkombinojn), ekzemple "bonan tagon al vi!". Samtempe li dubas, ke alilandanoj diros same. Li kuraĝe supozas alian varianton ĉe alilandanoj: "nemalbonan tagon al vi!"
Mi oponis al tiu aserto. Kion vi povas diri pri funkciivo aŭ nefunkciivo de Esperanto?
Se tiu ĉi temo estas por vi tro komplika, bonvolu simple voĉdoni sen komentoj. Dankon!
Rim. Jam estis diskutita "Esperanto collocations"
Tempodivalse (Tunjukkan profil) 19 Mei 2015 20.55.36
En la rusa aŭ angla mi nemalofte hezitas skribante, kaj demandas min: Ĉu oni diras ĉi tion?, eĉ se tio, kion mi volas esprimi, estas senchava kaj gramatike ĝusta - simple ĉar denaskaj parolantoj de nacilingvoj ial uzas nur certajn manierojn de sinesprimo. Tio okazas ĉe la nivelo de kaj memstaraj vortoj, kaj frazoj.
Ekzemple, mi volis krei adjektivon de la substantivo foresight (akrevida), sed mi ne certis, ĉu la vorto foresightful ekzistas angle. En Esperanto tia konfuzeto eĉ ne estiĝus - mi rajtus simple aldoni l'adjektivan finaĵon.
Alia ekzemplo: En la rusa oni ne diras тяжёлый дождь, kaj en l'angla oni ne diras strong rain - tio sonas iom ridinde. Tamen en Esperanto mi trovas egale oportunaj kaj forta pluvo kaj peza pluvo - la senco restas klara, aparte kuntekste.
Cetere, al mi ŝajnas strange insisti ke ekzisteco de stabilaj esprimoj estas necesa antaŭkondiĉo de plenkreska lingvo. Se Esperanto posedas multajn aliajn trajtojn de vivantaj, plenformitaj lingvoj, kial la manko de unu sufiĉe sengrava faceto senkvalifikigu ĝin?
Lakiro (Tunjukkan profil) 19 Mei 2015 21.25.35
novatago (Tunjukkan profil) 20 Mei 2015 01.07.19
Lakiro:Laŭ mi estas plenrajta, tamen mi ĉiam pensis ke tio tute ne gravas ĉar ĝi funkcias same bone (aŭ eĉ pli bone, se temas ĝuste pri la afero de la diskuto) al aliaj lingvoj. Do, se ĝi ne estas plenrajta lingvo sed funkcias same bone, ĉu estas problemo? Vere, tio igos Esperanton eĉ pli inda afero.
En unu rusa forumo estas diskutata la sama temo. Aŭtoro de tiu ĉi disputo asertas, ke Esperanto ne havas stabilajn propoziciojn kaj ne povas pretendi je rolo de plenrajta lingvo. Alivorte Esperanto estas sublingvo.
Lakiro:Fondinto de tiu temo pruvas, ke ĉiu lingvo devas havi stabilajn frazojn (vortkombinojn), ekzemple "bonan tagon al vi!". Samtempe li dubas, ke alilandanoj diros same. Li kuraĝe supozas alian varianton ĉe alilandanoj: "nemalbonan tagon al vi!"Tiajn frazojn en Esperanto oni instruas al komencantoj. Tiu persono parolas sen scii. Tamen, se iu volas saluti kaj adiaŭi alie tiu rajtas, se oni respektas la gramatikon. Kial tio devus esti problemo? Nekompreneble. En la hispana oni ne respondas telefonadon sammaniere en ĉiu lando kaj mi ne komprenas, kial mi ne povus diri simple "saluton" (io nekutima en Hispanio) por tio. Ĉu tio malhelpus la komunikadon? Simple ne.
Mi tute subtenas la argumentojn de Tempodivalse. La persono kiu ekis tiun diskuton, apenaŭ scias ion pri lingvoj. Certe li lernis almenaŭ unu fremdan lingvon kaj rimarkis kelkajn aferojn sen kompreni tion, kion li rimarkis. Rimarki aferon ne implicas kompreni ĝin. Ĉi-kaze rimarki tion, ke en lingvo estas iajn esprimojn, ne implicas kompreni ĉu tio estas vere bona, vere utila, inda, kaj plej grave, logika.
Liberiĝi de iajn esprimojn, kondiĉe ke oni estu plej ĝusta kiel eble, laŭ propra scio de la lingvo, estas avantaĝo, ne problemo.
Esperanto funkciis senprobleme dum pli ol 125 jaroj, kaj nun privilegia cerbujo volas "malkovri" al Esperantoparolantoj tion, ke ili miskomunikiĝis dum tiu tempo. Bonege.
Fakte, la sola problemo de Esperanto ne estas en la lingvo, ĉar ĝi funkcias, la sola problemo de Esperanto estas reformistoj, inter kiuj troviĝas personoj same cerbuje privilegiaj kaj same bone informitaj kiel la komencinto de la fadeno.
Ĝis, Novatago.
Lakiro (Tunjukkan profil) 20 Mei 2015 05.52.31
Simon_Gauvain (Tunjukkan profil) 20 Mei 2015 12.32.21
La problemo de tiaj kritikantoj de nia lingvo estas, ke ili traktas la lingvon internacian same kiel iun ajn nacian lingvon. Tio dekomence estas maltaŭga, ĉar la du tipoj ne uziĝas en la samaj cirkonstancoj.
La fakto, ke en lingvo nacia oni devas uzi nur unu fiksita esprimo por paroli pri ideo, kiu logike povus esprimiĝi plurmaniere, montras ke ĉiu nacio havas difinitan ununuran pensmanieron rilate al tiu ideo. Ĉar oni destinas internacian lingvon al diversaj popoloj kun malsamaj pensmanieroj, estas fakte plej bone, ke tiaj arbitraj reguloj forestas. Do temas pri avantaĝo...
Aldone, multaj tiel nomataj "stabilaj esprimoj" estas idiotismoj, kiuj estas esence nekompreneblaj al fremduloj. Permesi ke tiaj aferoj ekzistu en internacia lingvo estus fonto de senfinaj komplikaĵoj. Ekzemple, por paroli en la franca pri tagiĝo aŭ noktiĝo, oni povas diri "entre chien et loup" (inter hundo kaj lupo), pro ke tiam oni malklare vidas kaj sekve ne povus distingi eventualan hundon de eventuala lupo. Se mi diras Esperante ke "mi ne ŝatas stiri aŭton inter hundo kaj lupo", oni verŝajne ne komprenos min.
Resume, enhavi stabilajn esprimojn estas eco de nacia lingvo, kaj la fakto ke Esperanto ne havas ilin montras nur... ke Esperanto ne estas nacia lingvo. Tio neniel pruvas ĝian senefikecon kiel internacia lingvo.
kaŝperanto (Tunjukkan profil) 20 Mei 2015 15.18.19
Precipe, la esprimoj kiuj preterlasas vortojn eble pruvas ke ili estas stabilaj esprimoj:
"[Mi donas al vi] saluton!"
"(Mi volas) bonan tagon [al vi]!"
Xitsa (Tunjukkan profil) 20 Mei 2015 15.52.21
Lakiro:Saluton, amikoj!Saluton, Lakiro.
En unu rusa forumo estas diskutata la sama temo.
Ĉu vi povas havigi al ni ligilon al la diskuto? Estus interese legi ĝin.
Lakiro (Tunjukkan profil) 20 Mei 2015 16.36.38
Lakiro (Tunjukkan profil) 20 Mei 2015 16.46.57
Simon_Gauvain:En mia respondo mi supozos ke "funkciivo" signifas "efikeco".Nu, mi dirus, ke "funkciivo" estas kapableco funkcii (agi, labori) tute
El PIV: -iv/. Suf., montranta, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl): produktiva grundo; pagiva kliento; elvokiva vorto.
—iv(ec)o. Kapablo fari ion: kreiv(ec)o; lia lerniveco ŝajnas senlima.