Skip to the content

Ĉu Esperanto estas por vi idealo aŭ nur lingvo?

by Francisko1, May 23, 2015

Messages: 44

Language: Esperanto

Stefano888 (User's profile) June 13, 2015, 5:27:52 PM

Esperanto estas komunikilo. Ĝi helpas homojn, kiuj parolas malsamajn lingvojn, komuniki kun la unu la alia. Lerni ĝin estas facila kaj malmultekosta. Mi ne kredas ke ĝi portos pacon al la mondo. Ĝi portos interkomprenon. La koroj de homoj devas ŝanĝiĝi por havi pacon inter homoj.

Multaj militoj estas batalita en la sama lingvo. Ekzistas multaj kvereloj en la sama lingvo ankaŭ. Havi la saman lingvon ne produktas pacon. Ĝi produktas la kapablon de interkomunikado.

Vinisus (User's profile) June 13, 2015, 5:31:12 PM

Por mi estas ideala lingvo!

Desit1 (User's profile) June 13, 2015, 7:10:53 PM

Ne tiom da respondoj, sed ka tre konkureca afero.

Por mi ĝi estas nur lingvo, mi eĉ ne sintenas la proklamon ke Esperanto estu lingvo de frateco, amikeco aŭ ama rilato inter la nacioj, mi konsideras ke la homoj estas imple ŝanĝemaj kaj ke kelkaj pensas ke ĉiuj aliaj esperantistoj pensos same. Tiu ĉi enketo montras la malon: Se vi estas en grupo kun 10 personoj, 5 estos idealistoj kaj 5 realistoj.

Paulinho (User's profile) June 13, 2015, 8:34:56 PM

Parenteze, kiel la novaj de samtempa tradukado iloj afektos esperanton?

Back to the top