Ĵuro de Arĥimedo (por inĝenieroj)
od nakymatonmies, 23. svibnja 2015.
Poruke: 14
Jezik: Esperanto
erinja (Prikaz profila) 11. lipnja 2015. 19:02:00
Mi mem faris tiun ĵuron sed perdis la ringon antaŭ jaroj!
Lakiro (Prikaz profila) 11. lipnja 2015. 19:22:15
Volumenon da galimatio, elfluantan el TV-ekrano, ne povas enspaci arĥimeda bankuvo.

nakymatonmies (Prikaz profila) 11. lipnja 2015. 20:07:25
Lakiro:La ĵuro de Hipokrato alvokas doni la helpon al la homo ĉiam kaj ĉie. Sed kion povas signifi ingeniera ĵuro? Vi inventas mekanismon kiun alia inĝentero povas uzi en kontraŭhomaj maŝinoj.Mi cerbumis iomete pri tio. Ŝajnas, ke vi pravas, ja medicino celas nur la sanecon de iu ajn homo, dum multaj inĝenieroj ellaboras armilojn (inĝenieroj de milit-industria komplekso). Tamen ankaŭ armiloj necesas por sindefendo kaj, sekve, paco.
Kaj konsideru ekzemplon: kuracisto savas la vivon de iu homo, kiu fakte estas krimulo, kaj tiamaniere endanĝerigas vivojn de aliaj homoj.
Estas la samo, kiel kun meĥanismoj, - nek inĝeniero, nek kuracisto povas antaŭvidi sekvaĵojn de sia agado.