Więcej

Ĵuro de Arĥimedo (por inĝenieroj)

od nakymatonmies, 23 maja 2015

Wpisy: 14

Język: Esperanto

erinja (Pokaż profil) 11 czerwca 2015, 19:02:00

Estas io tia en Usono kaj eble ankaŭ en Kanado. Temas ne pri afero skribita sur diplomo, sed ĵuro kiun oni povas fari, la t.n. "ordeno de la inĝeniero". Tiuj kiuj faras tiun ĵuron ricevas malgrandan ŝtalan ringon kiun ili portas sur la kvina fingro. Tio estas afero ankoraŭ ne tre bone konata, sed sufiĉe disvasta se oni serĉas ĝin.

Mi mem faris tiun ĵuron sed perdis la ringon antaŭ jaroj!

Lakiro (Pokaż profil) 11 czerwca 2015, 19:22:15

Ankoraŭ unu leĝo:
Volumenon da galimatio, elfluantan el TV-ekrano, ne povas enspaci arĥimeda bankuvo. ridulo.gif

Lakiro (Pokaż profil) 11 czerwca 2015, 19:33:30

Likvaĵo, sinkigita en korpon, post 7 jaroj venos al la lernejo. ridulo.gif

externalImage.png

nakymatonmies (Pokaż profil) 11 czerwca 2015, 20:07:25

Lakiro:La ĵuro de Hipokrato alvokas doni la helpon al la homo ĉiam kaj ĉie. Sed kion povas signifi ingeniera ĵuro? Vi inventas mekanismon kiun alia inĝentero povas uzi en kontraŭhomaj maŝinoj.
Mi cerbumis iomete pri tio. Ŝajnas, ke vi pravas, ja medicino celas nur la sanecon de iu ajn homo, dum multaj inĝenieroj ellaboras armilojn (inĝenieroj de milit-industria komplekso). Tamen ankaŭ armiloj necesas por sindefendo kaj, sekve, paco.
Kaj konsideru ekzemplon: kuracisto savas la vivon de iu homo, kiu fakte estas krimulo, kaj tiamaniere endanĝerigas vivojn de aliaj homoj.
Estas la samo, kiel kun meĥanismoj, - nek inĝeniero, nek kuracisto povas antaŭvidi sekvaĵojn de sia agado.

Wróć do góry