Ĵuro de Arĥimedo (por inĝenieroj)
من nakymatonmies, 23 مايو، 2015
المشاركات: 14
لغة: Esperanto
nakymatonmies (عرض الملف الشخصي) 23 مايو، 2015 9:41:46 ص
Interese, ĉu tio ekzistas en aliaj landoj.
Jen mia provo traduki de la finna esperanten:
Ĵuro de Arĥimedo (Arkhimedeen vala)
1. Insinööri on mukana luomassa tekniikkaa, joka koituu luonnon ja ihmisen hyväksi.
1. Inĝeniero partoprenas en kreado de teĥniko, kiu profitdonas al naturo kaj al homo.
2. Insinööri on kaikessa toiminnoissaan suojelemassa kasvien, eläinten ja ihmisen elämää.
2. Inĝeniero en sia tuta agado protektas plantan, bestan kaj homan vivon.
3. Insinööri välttää epärehellisyyttä ja epäsopua ja pyrkii kehittymään yhä taitavammaksi ongelmien ratkaisijaksi.
3. Inĝeniero evitas malhoneston kaj malakordon kaj strebas fariĝi ĉiam pli lerta problemsolvanto.
4. Insinööri miettii kehityksen suuntalinjoja ja välttää vahingollisten tavoitteiden toteutumista.
4. Inĝeniero konsideras disvolviĝ-vektorojn kaj evitas realigon de malutilaj celoj.
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 23 مايو، 2015 3:54:52 م
Aliflanke, kial nomi "Ĵuro de Arkimedo" tekston, kiun Arkimedo neniam ĵuris?
nakymatonmies (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2015 9:53:02 ص
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2015 5:36:35 م

Likvo, sinkigita en la korpon, post 9 monatoj elpuŝiĝas el la korpo kiel korpo.


Lakiro (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2015 5:47:15 م
Korpo, sinkigita en la likvaĵon, elpuŝas volumenon de la likvaĵo, egalan al volumeno de la korpo.
Tamen! Se oni montros al la korpo nudan belulinon, do la korpo elpuŝos ankoraŭ iomete da likvaĵo.


nakymatonmies (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2015 5:56:51 م
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2015 6:00:33 م
Likvo, sinkigita en la korpon, kreas bonan humoron.

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2015 6:04:29 م
nakymatonmies:Sinjoro Lakiro, vi ne estas inĝeniero. La leĝo ja diras, ke korpo en likvo perdas parton de sia pezo. =)Bedaŭrinde mi estas la plej reala inĝeniero.


Korpo, sinkigita en alian korpon, perdas la flekseblecon kaj elpuŝas la likvon.

nakymatonmies (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2015 6:12:14 م
Lakiro:Bedaŭrinde mi estas la plej reala inĝeniero.Do, vi povas ridi, sed denune, eksciinte pri la Ĵuro, vi devas ĝin sekvi (almenaŭ la finnan version - la plej mallongan el ili). =)Laŭ la kaŭzo mi permesas al mi ridi.
Lakiro (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2015 7:01:15 م
La ĵuro de Hipokrato alvokas doni la helpon al la homo ĉiam kaj ĉie. Sed kion povas signifi ingeniera ĵuro? Vi inventas mekanismon kiun alia inĝentero povas uzi en kontraŭhomaj maŝinoj.
la plej unua inĝeniero inventis la radon. Poste aliaj inĝenieroj fiksis sur radoj kanonon. Kaj tiel plu... Iu inventis gruon, per kiu oni pendumas viktimojn en Irano. Kion sentas inĝeniero, inventinta la gruon? Mi pensas ke la ĵuro estas stulta fikcio.
Ajna ingeniera mekanismo ĉiam havas duopan distinon - la bonan kaj la malbonan. Pardonu! Cincere.
Kaj mi ne povas preni ĵuron de homo (Arĥimedo) kiu mem kreadis militajn kontraŭhomajn mekanismojn. Ĉu vi volas akcepti ĵuron de Kalaŝnikov aŭ Kolt?