Naar de inhoud

Ĵuro de Arĥimedo (por inĝenieroj)

door nakymatonmies, 23 mei 2015

Berichten: 14

Taal: Esperanto

nakymatonmies (Profiel tonen) 23 mei 2015 09:41:46

Ekzistas 'Ĵuro de Arĥimedo' por inĝenieroj, simile al '[url=https://eo.wikipedia.org/wiki/Hipokrata_ĵuro]Ĵuro de Hipokrato[/url]' por kuracistoj. Kiel mi aŭdis, ĉiu finna inĝeniero ricevas tiun ĵuron ('Arkhimedeen vala' finne) skribita sur sia diplomo.
Interese, ĉu tio ekzistas en aliaj landoj.
Jen mia provo traduki de la finna esperanten:

Ĵuro de Arĥimedo (Arkhimedeen vala)

1. Insinööri on mukana luomassa tekniikkaa, joka koituu luonnon ja ihmisen hyväksi.
1. Inĝeniero partoprenas en kreado de teĥniko, kiu profitdonas al naturo kaj al homo.

2. Insinööri on kaikessa toiminnoissaan suojelemassa kasvien, eläinten ja ihmisen elämää.
2. Inĝeniero en sia tuta agado protektas plantan, bestan kaj homan vivon.

3. Insinööri välttää epärehellisyyttä ja epäsopua ja pyrkii kehittymään yhä taitavammaksi ongelmien ratkaisijaksi.
3. Inĝeniero evitas malhoneston kaj malakordon kaj strebas fariĝi ĉiam pli lerta problemsolvanto.

4. Insinööri miettii kehityksen suuntalinjoja ja välttää vahingollisten tavoitteiden toteutumista.
4. Inĝeniero konsideras disvolviĝ-vektorojn kaj evitas realigon de malutilaj celoj.

Altebrilas (Profiel tonen) 23 mei 2015 15:54:52

Inĝenieroj, male al kuracistoj estas dungitaj de kompanioj kiuj atendas de ili lojalecon pri siaj interesoj. Ili estas facile anstatsŭeblaj, kaj la kompanio rajtas uzi aŭ ne la rezulton de ilia laboro aŭ maldungi ilin. Tio validas nur se la dunginto postulas, ke ili faru krimojn (ekz. kiel la nazioj dum la dua mondmilito), sed tiukaze, tio dependas de ilia propra kuraĝo, kaj tiam ili pli bezonas helpon aŭ kuraĝigojn ol ĵurojn...

Aliflanke, kial nomi "Ĵuro de Arkimedo" tekston, kiun Arkimedo neniam ĵuris?

nakymatonmies (Profiel tonen) 11 juni 2015 09:53:02

Ekzistas ankaŭ franca versio, pli longa: Serment d'Archimède
Traduko en la anglan: Archimedean Oath

Lakiro (Profiel tonen) 11 juni 2015 17:36:35

Dua leĝo de Arĥimedo: ridulo.gif
Likvo, sinkigita en la korpon, post 9 monatoj elpuŝiĝas el la korpo kiel korpo. ridulo.gif ridulo.gif

Lakiro (Profiel tonen) 11 juni 2015 17:47:15

Aldono al unua leĝo de Arĥimedo:

Korpo, sinkigita en la likvaĵon, elpuŝas volumenon de la likvaĵo, egalan al volumeno de la korpo.
Tamen! Se oni montros al la korpo nudan belulinon, do la korpo elpuŝos ankoraŭ iomete da likvaĵo.
ridulo.gif ridulo.gif

nakymatonmies (Profiel tonen) 11 juni 2015 17:56:51

Sinjoro Lakiro, vi ne estas inĝeniero. La leĝo ja diras, ke korpo en likvo perdas parton de sia pezo. =)

Lakiro (Profiel tonen) 11 juni 2015 18:00:33

Alkohola leĝo de Arĥimedo tekstas:
Likvo, sinkigita en la korpon, kreas bonan humoron. ridulo.gif

Lakiro (Profiel tonen) 11 juni 2015 18:04:29

nakymatonmies:Sinjoro Lakiro, vi ne estas inĝeniero. La leĝo ja diras, ke korpo en likvo perdas parton de sia pezo. =)
Bedaŭrinde mi estas la plej reala inĝeniero. ridulo.gif Laŭ la kaŭzo mi permesas al mi ridi. ridulo.gif

Korpo, sinkigita en alian korpon, perdas la flekseblecon kaj elpuŝas la likvon. ridulo.gif

nakymatonmies (Profiel tonen) 11 juni 2015 18:12:14

Lakiro:Bedaŭrinde mi estas la plej reala inĝeniero. ridulo.gif Laŭ la kaŭzo mi permesas al mi ridi. ridulo.gif
Do, vi povas ridi, sed denune, eksciinte pri la Ĵuro, vi devas ĝin sekvi (almenaŭ la finnan version - la plej mallongan el ili). =)

Lakiro (Profiel tonen) 11 juni 2015 19:01:15

nakymatonmies, mi ne estas fanatikulo de ies religio kaj ne agnoskas diversajn ĵurojn.
La ĵuro de Hipokrato alvokas doni la helpon al la homo ĉiam kaj ĉie. Sed kion povas signifi ingeniera ĵuro? Vi inventas mekanismon kiun alia inĝentero povas uzi en kontraŭhomaj maŝinoj.
la plej unua inĝeniero inventis la radon. Poste aliaj inĝenieroj fiksis sur radoj kanonon. Kaj tiel plu... Iu inventis gruon, per kiu oni pendumas viktimojn en Irano. Kion sentas inĝeniero, inventinta la gruon? Mi pensas ke la ĵuro estas stulta fikcio.
Ajna ingeniera mekanismo ĉiam havas duopan distinon - la bonan kaj la malbonan. Pardonu! Cincere.
Kaj mi ne povas preni ĵuron de homo (Arĥimedo) kiu mem kreadis militajn kontraŭhomajn mekanismojn. Ĉu vi volas akcepti ĵuron de Kalaŝnikov aŭ Kolt?

Terug naar boven