Zum Inhalt

ĉu la scienco estas kulpa?

von Paquillo, 25. Mai 2015

Beiträge: 26

Sprache: Esperanto

Meŝig (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 12:59:47

Saluton,

mi samopinias kiel Tempodivalse. La scienco mem ne kulpas aŭ malkulpas, sed homoj povas uzi la resultojn de sciencaj serĉadoj boncele aŭ malboncele. Ni ne forgesu, ke la scienco alportis multegajn bonaĵojn al la homaro. Ekzemple malkovroj pri nuklea fiziko estas uzataj por kuraci malsanojn aŭ por produkti energion. Terkulturistoj estas helpataj de multaj biologiaj malkovroj. Ktp...

ustra (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 13:27:57

Meŝig:Ekzemple malkovroj pri nuklea fiziko estas uzataj por kuraci malsanojn aŭ por produkti energion.
La sola ekzist-kialo de nukleaj centraloj konsistas en tio, ke oni bezonas ĝin por atombomboj. La produktado de energio estas nur kromefiko. Sen atombombo ankaŭ ne ekzistus nukleaj centraloj, ĉar teni ĝin kostas multegaj miliardoj kaj neniu scias, kion fari kun nuklea defalaĵo... nu, verdire, oni jam trovis "solvon" por tiu problemo: oni uzas ĝin kiel municion! Vivu scienco!

Meŝig (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 13:46:11

Saluton Ustra,

Ustra:La sola ekzist-kialo de nukleaj centraloj konsistas en tio, ke oni bezonas ĝin por atombomboj.
Pardonu, sed tio malveras. La plimulto de la reaktoroj uzataj por produkti energion estas premakvaj reaktoroj, kiuj ne uzeblas por fari atombombojn.

Ustra:La produktado de energio estas nur kromefiko. Sen atombombo ankaŭ ne ekzistus nukleaj centraloj, ĉar teni ĝin kostas multegaj miliardoj kaj neniu scias, kion fari kun nuklea defalaĵo... nu, verdire, oni jam trovis "solvon" por tiu problemo: oni uzas ĝin kiel municion! Vivu sciencon!
Miaopinie la nukleaj ruboj ne estas tiel grava problemo, ĉar ilia kvanto ne estas tiel granda. Sekvoj de grava akcidento estas multe pli grava kaj prizorginda problemo. Kompreneble mi komprenas ke eblas ne ŝati nuklean energion. Eble tiu preciza ekzemplo estis maltaŭga (aŭ almenaŭ kontestebla).

ustra (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 15:49:41

Meŝig:Saluton Ustra,
Saluton Meŝig!

Meŝig:
Ustra:La sola ekzist-kialo de nukleaj centraloj konsistas en tio, ke oni bezonas ĝin por atombomboj.
Pardonu, sed tio malveras. La plimulto de la reaktoroj uzataj por produkti energion estas premakvaj reaktoroj, kiuj ne uzeblas por fari atombombojn.
En la jaro 1957 la unua germana kanceliero, Konrad Adenauer, postulis kune kun francaj politikistoj, ke ambaŭ ŝtatoj bezonas la atombombon. Post tio ili komencis konstrui nukleajn centralojn. Tiu ĉi estas historia fakto kaj ne kontestebla. Mi pardonpetas pro la germana fonto, sed certe ekzistas ankaŭ francaj dokumentoj.

Aparte de tio, estas interesa, ke Japano povas elŝati ĉiujn(!) siajn nukleajn centralojn sen ajna problemo, ĉu ne?

Meŝig:Miaopinie la nukleaj ruboj ne estas tiel grava problemo, ĉar ilia kvanto ne estas tiel granda. Sekvoj de grava akcidento estas multe pli grava kaj prizorginda problemo. Kompreneble mi komprenas ke eblas ne ŝati nuklean energion. Eble tiu preciza ekzemplo estis maltaŭga (aŭ almenaŭ kontestebla).
Mi konfesas, ke mi neniam antaŭe legis tiun argumenton. Kaj mi trovis ĝin sufiĉe riskema, eĉ nekredebla...
Ĉu vi laboras en la nuklea industrio?

Nuklea teĥnologio simple ne estas kontrolebla. Eĉ normale "funkciantaj" centraloj emisias radiojn.
Kaj mi ripetas, ke tiuj centraloj ekonomie absolute malsenchavas. La vera motivado estas militeca emo.

Paquillo (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 16:40:45

La demando ne estas tiel simpla, mi petas vian pripenson antaŭ ol senkulpigi la sciencon. La plej multaj el ni ĝuas multajn avantaĝojn pro la scienco kaj kelkajn malavantaĝojn, sed pensu pri la grandaj militoj de la lastaj cent jaroj kaj la nuntempaj, pri la atombomboj, la ekologiaj katastrofoj, ktp. la scienco metas en la manojn de la popolo kaj de ties politikaĉoj, kiuj nek komprenas nek ŝatas la sciencon, la necesajn ilojn por fina memdetruo. do mi pensas ke la scienco (kiu inkludas la sciencan komunumon) ne estas senkulpa, kvankam ekzistas multaj sciencistoj kiuj estas bonintencaj, kaj ni devas danki al multaj el ili.

Tempodivalse (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 18:03:41

Rilate nuklerubaĵojn - mi ĉiam demandas min, kial ne eblas elĵeti ilin en la kosmon rakete?

Ankoraŭ mi pensas la komencan demandon misa. Kulpeco ne estas eco, kiun scio (scienco) povas havi.

Paquillo (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 18:33:14

Meŝig:Saluton,

mi samopinias kiel Tempodivalse. La scienco mem ne kulpas aŭ malkulpas, sed homoj povas uzi la resultojn de sciencaj serĉadoj boncele aŭ malboncele. Ni ne forgesu, ke la scienco alportis multegajn bonaĵojn al la homaro. Ekzemple malkovroj pri nuklea fiziko estas uzataj por kuraci malsanojn aŭ por produkti energion. Terkulturistoj estas helpataj de multaj biologiaj malkovroj. Ktp...
Ĉu vi pensas ke ni supervivos al la scienco? Ĉu la homaro povos eviti memdetruon ĉi jarcente?

ustra (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 18:46:40

Tempodivalse:Rilate nuklerubaĵojn - mi ĉiam demandas min, kial ne eblas elĵeti ilin en la kosmon rakete?
Ĉar estas multe pli malmultekoste simple ŝuti ĝin en la oceanojn kaj marojn. Krome, ĝi estas eksterordinara municio...

Tempodivalse:Kulpeco ne estas eco, kiun scio (scienco) povas havi.
Scienco ne, sed sciencistoj. La fundamenta problemo estas, ke scienco estas enkadrigata en estrarsistemo. Ĝi ne estas libera.

Paquillo (Profil anzeigen) 26. Mai 2015 21:23:42

Paquillo:La demando ne estas tiel simpla, mi petas vian pripenson antaŭ ol senkulpigi la sciencon. La plej multaj el ni ĝuas multajn avantaĝojn pro la scienco kaj kelkajn malavantaĝojn, sed pensu pri la grandaj militoj de la lastaj cent jaroj kaj la nuntempaj, pri la atombomboj, la ekologiaj katastrofoj, ktp. la scienco metas en la manojn de la popolo kaj de ties politikaĉoj, kiuj nek komprenas nek ŝatas la sciencon, la necesajn ilojn por fina memdetruo. do mi pensas ke la scienco (kiu inkludas la sciencan komunumon) ne estas senkulpa, kvankam ekzistas multaj sciencistoj kiuj estas bonintencaj, kaj ni devas danki al multaj el ili.
La koncepto de scienco estas tre ampleksa, eble ni devus precizigi pli kaj paroli pri matematiko, fiziko kaj kemio, kiuj laŭ mi estas "centraj sciencoj", mi vidas nenian danĝeron en ekz. lingvistiko, sociaj sciencoj, ktp.
Tiuj "centraj sciencoj" estas la bazo de la teknologio kiu ebligas al ni memdetruon, do ni devus juĝi ĉu ili estas kulpaj aŭ ne. laŭ mi ili ne estas senkulpaj, sciencistoj kunlaboris/as volonte kun la plej teruraj industrioj de amasdetruo, kun la plej teruraj militemaj reĝimoj, ktp.

FJDS (Profil anzeigen) 31. Mai 2015 12:10:07

Gxenerale, gematematikistoj, gefizikistoj, gekemistoj ktp estas nek bonaj nek malbonaj. Tamen sociaj gesciencistoj eble faras resercxadojn por manipuli civitanojn kaj kondicxi lian konducton.

Zurück nach oben