К содержанию

ĉu la scienco estas kulpa?

от Paquillo, 25 мая 2015 г.

Сообщений: 26

Язык: Esperanto

Vinisus (Показать профиль) 31 мая 2015 г., 13:15:14

Tempodivalse:Rilate nuklerubaĵojn - mi ĉiam demandas min, kial ne eblas elĵeti ilin en la kosmon rakete?

Ankoraŭ mi pensas la komencan demandon misa. Kulpeco ne estas eco, kiun scio (scienco) povas havi.
Se oni elĵetos ilin en la kosman universon, tio postulos miliardojn da dolaroj, kiu nacio volonte faros tian noblan faron? jen estas la demando.

Sunjo (Показать профиль) 31 мая 2015 г., 14:11:31

Vinisus:
Tempodivalse:Rilate nuklerubaĵojn - mi ĉiam demandas min, kial ne eblas elĵeti ilin en la kosmon rakete?

Ankoraŭ mi pensas la komencan demandon misa. Kulpeco ne estas eco, kiun scio (scienco) povas havi.
Se oni elĵetos ilin en la kosman universon, tio postulos miliardojn da dolaroj, kiu nacio volonte faros tian noblan faron? jen estas la demando.
Eĉ estas la demando ĉu tio vere estas nobla faro. Ĉu ne sufiĉas ke ni igas la teron nian rubujon? Ĉu nun ankaŭ la universon?

Lakiro (Показать профиль) 31 мая 2015 г., 14:57:14

Se sendi raketon kun nukleorubaĵoj al la Suno? ridulo.gif

maratonisto (Показать профиль) 31 мая 2015 г., 15:20:37

ustra:La sola ekzist-kialo de nukleaj centraloj konsistas en tio, ke oni bezonas ĝin por atombomboj. La produktado de energio estas nur kromefiko. Sen atombombo ankaŭ ne ekzistus nukleaj centraloj, ĉar teni ĝin kostas multegaj miliardoj kaj neniu scias, kion fari kun nuklea defalaĵo... nu, verdire, oni jam trovis "solvon" por tiu problemo: oni uzas ĝin kiel municion! Vivu scienco!
Tio estas nur parte vera. Ekzistas du tipoj de atomenergiaj reaktoroj: kie agas "varmaj" neŭtronoj (kaj por tiuj oni bezonas riĉigi uranon kun izotopo 235) kaj kie agas rapidaj neŭtronoj. La unua tipo ne produkas materialojn por atomaj armiloj. La dua tipo produkas plutonion uzeblan por fabrikado de nukleaj armiloj. Dum jardekoj post la komenco de la atoma teĥnologio ekzistis nur la unua tipo de reaktoroj, reaktoroj kun rapidaj neŭtronoj postulas pli progresan teĥnologion.

ustra (Показать профиль) 31 мая 2015 г., 15:41:03

maratonisto:

Mi revortigas mian aserton: La sola ekzist-kialo de nukleaj centraloj konsistas en tio, ke oni bezonas ilin por armeaj uzoj (do ne nur por la atombombo).
Oni ne daŭrigus tiun teĥnologion, se civila uzado estus la ununura rezulto de ĝi, ĉar ĝi simple estas multe tro multekosta kaj neniel kontrolebla aŭ sekura.

morico (Показать профиль) 31 мая 2015 г., 16:40:36

La scienco ne estas kulpa, la nescio kaj la monavideco jes ja. La scienco servas tiun kiu uzas ĝin.

Наверх