לתוכן העניינים

EO venis al Duolingo.

של mjhinds57, 29 במאי 2015

הודעות: 17

שפה: Esperanto

mjhinds57 (הצגת פרופיל) 29 במאי 2015, 09:26:11

Se vi parolas la anglan lingvon kaj via esperanto estas malbona, vi povas studi ĝi per Duolingo.com. Mi ankaŭ poŝtas tiun informon en la angla forumo.

Vinisus (הצגת פרופיל) 29 במאי 2015, 14:03:00

Bonega maniero lerni Esperanton, por tiu kiu scipovas la anglan. Gratulon!

Lakiro (הצגת פרופיל) 30 במאי 2015, 06:24:40

Bonega retpaĝaro!

johmue (הצגת פרופיל) 30 במאי 2015, 18:19:31

mjhinds57:Se vi parolas la anglan lingvon kaj via esperanto estas malbona, vi povas studi ĝi per Duolingo.com. Mi ankaŭ poŝtas tiun informon en la angla forumo.
Ni en kern.punkto faris intervjuon kun unu Chuck, unu de la respondeculoj de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo.

Vinisus (הצגת פרופיל) 30 במאי 2015, 18:26:56

Libereco ho, libereco malfermu viajn flugilojn super ni!

Vinisus (הצגת פרופיל) 30 במאי 2015, 19:35:20

Kiu el la du frazoj estas ĝusta?
La vojo estas tricent kilometroj longa aŭ la vojo estas tricent kilometrojn longa. Se eble klarigu kial.

nornen (הצגת פרופיל) 30 במאי 2015, 20:15:11

Vinisus:Kiu el la du frazoj estas ĝusta?
La vojo estas tricent kilometroj longa aŭ la vojo estas tricent kilometrojn longa. Se eble klarigu kial.
La dua. Akuzativo por mezuro.

1Guy1 (הצגת פרופיל) 30 במאי 2015, 20:59:42

Libera Folio havas artikolon.

yyaann (הצגת פרופיל) 30 במאי 2015, 21:06:34

La kurso ankoraŭ bezonas aldonon de anstataŭaj eblaj respondoj. Tro ofte mi perdis poentojn per tute akcepteblaj kaj ĝustaj frazoj. Ankaŭ la foje tro angla-stila vortordo povas poente malavantaĝi la respondanton. Tamen temas pri bona komenco.

Rujo (הצגת פרופיל) 30 במאי 2015, 22:07:22

nornen:
Vinisus:Kiu el la du frazoj estas ĝusta?
La vojo estas tricent kilometroj longa aŭ la vojo estas tricent kilometrojn longa. Se eble klarigu kial.
La dua. Akuzativo por mezuro.
Ankaŭ eblas diri: "La vojo estas je tricent kilometroj longa." En PIV, "*je. Prep., kies senco estas nedifinita k kiun oni ĉiam povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prep. konvenas. Oni trovas ĝin nun preskaŭ nur en jenaj okazoj: [...] 5 ĉe mezur-adjekto, kiam la mezursuplemento estas plurvorta: vi estas certe je duono da kapo pli alta ol miZ; mi estas unu jaro pli juna, k tamen je kiom mi estas pli saĝa ol viZ; ŝi retiriĝis je kelke da paŝojZ; ili estas malproksimaj unu de la alia je tritaga vojaĝo; ĝi restis je granda distanco malantaŭenZ; ĉu la ombro iru antaŭen je dek gradoj?X; (analoge) je la unua fojo ŝi sentis larmojnZ;"

לראש הדף