去目錄頁

Vikipedio: helpu vi ĉiuj!

Luib, 2015年6月2日

讯息: 37

语言: Esperanto

Tempodivalse (显示个人资料) 2015年6月4日下午6:54:25

Karaj, antaŭ longa tempo estas penado ĉe Vikipedio por plenigi l'artikolojn trovatajn en la "listo de 1000 malhavendaj artikoloj" - el kiuj multaj ankoraŭ estas ĝermoj aŭ nebonstile skribitaj. Mi kredas ke ni preferinde komencu tie, aŭ almenaŭ donu sufiĉe da atento tie. (Tamen, kompreneble ĉiu kontribuaĵo estos bonvenata.)

Luib:La skribokonkurso estas bonega ideo! Ĉu iu scias kiel estigi tian konkurson?
Vi povas skribi mesaĝon al la Vikipedia Diskutejo por ekscii, kion pensas jamaj Vikipediistoj.

Mi tion farus mem, sed mi plejverŝajne ne havos ĉi-somere oftan aliron al la interreto, do mi ne povos multe partopreni en konkurso (se ĝi komenciĝos antaŭ la mezo de aŭgusto). Do eble iuj aliuloj prenu ĉe si la instigan rolon.

Sunjo (显示个人资料) 2015年6月4日下午6:55:32

Luib:
Bedaŭrinde mi ne povis fari korektan ligilon.
Super la kampo por la mesaĝo estas diversaj butonoj kaj unu de ili helpas krei funkciantajn ligilojn (la afero klarigas sin mem). Sukceson.

Luib (显示个人资料) 2015年6月29日下午2:23:42

Tempodivalse:
Luib:La skribokonkurso estas bonega ideo! Ĉu iu scias kiel estigi tian konkurson?
Vi povas skribi mesaĝon al la Vikipedia Diskutejo por ekscii, kion pensas jamaj Vikipediistoj.
Tion mi ĵuse farintas.

Nightflush (显示个人资料) 2015年7月1日下午8:11:20

Mi nun ankaŭ skribas por Vikipedio. Mi ege ŝatas la temon de “lucidaj sonĝoj”, legis multe pri ili kaj mi nun estas “eksperto” en tiu fako. Mi jam skribis unu artikolon pri fundamenta esploristo de lucidaj sonĝoj: Stephen LaBerge
Mi ankaŭ planas skribi pli da artikoloj en tiu fako.

Luib (显示个人资料) 2015年7月2日下午12:43:27

Nightflush:Mi nun ankaŭ skribas por Vikipedio. Mi ege ŝatas la temon de “lucidaj sonĝoj”, legis multe pri ili kaj mi nun estas “eksperto” en tiu fako. Mi jam skribis unu artikolon pri fundamenta esploristo de lucidaj sonĝoj: Stephen LaBerge
Mi ankaŭ planas skribi pli da artikoloj en tiu fako.
Dankegon!

Altebrilas (显示个人资料) 2015年7月8日下午1:04:41

Kial ne labori teame?
Iuj verkas originalajn artikolojn
Aliaj tradukas alilingvajn
Aliaj korektas
Aliaj enpaĝigas
Aliaj serĉas la fontojn
Aliaj mastrumas la kondiĉojn (kontroli laŭlegecon, aliĝi al tio, kio necesas, ktp.)

Malfacilas taksi la laborkvanto por ĉiuj tiuj taskoj, ĉefe se unu sola persono devas plenumi ĉiujn el ili kaj se la artikolo devas esti bonkvalita.

Krome, ĉu ekzistas gvidlibro pri tio?

manfazil (显示个人资料) 2015年7月8日下午5:19:09

Mi komencis mian unuan tradukon, pri la flago de Maranjo. Tamen, kiam mi finis la artikolon, aperas vikipedian informon pri manko de formatigo. Ĉu iu ŝatus helpi min plibonigi tiun paĝon?

Luib (显示个人资料) 2015年7月10日下午5:11:34

manfazil:Mi komencis mian unuan tradukon, pri la flago de Maranjo. Tamen, kiam mi finis la artikolon, aperas vikipedian informon pri manko de formatigo. Ĉu iu ŝatus helpi min plibonigi tiun paĝon?
Oni komencu per la plej bazaj, vortoklarigaj informoj. Eĉ se tio aspektas iom stulte, ekzemple "La flago de Maranjo estas la flago de la Brazila subŝtato Maranjo".

Luib (显示个人资料) 2015年7月10日下午5:30:12

Altebrilas:Kial ne labori teame?
Iuj verkas originalajn artikolojn
Aliaj tradukas alilingvajn
Aliaj korektas
Aliaj enpaĝigas
Aliaj serĉas la fontojn
Aliaj mastrumas la kondiĉojn (kontroli laŭlegecon, aliĝi al tio, kio necesas, ktp.)
Mi verŝajne (almenaŭ unue) ĉefe laborados pri la plibonigo de jam ekzistantaj gravegaj artikoloj. Poste mi eble tradukos bonajn germanajn aŭ francajn artikolojn, kaj priskribos kelkajn temojn pli-malpli bone konatajn de mi (lingvajn, Svislando-kulturajn, muzikajn, religiajn, eble literaturajn, ktp.).

Nature mi volas kuraĝigi aliajn kontribui iliamaniere.

Altebrilas:Krome, ĉu ekzistas gvidlibro pri tio?
Eble vi serĉas tion, aŭ tion, aŭ tion.

raffadalbo (显示个人资料) 2015年7月11日下午4:34:38

Luib:Cetere, ĉiuj el la listo enhavas ruĝajn ligilojn -- tiu signifas, ke paĝo kun tiu nomo ankoraŭ ne ekzistas. Jen mia listo de ruĝaj ligiloj en la dek plej gravaj artikoloj:
....
Bonega ideo!

Tempodivalse:Karaj, antaŭ longa tempo estas penado ĉe Vikipedio por plenigi l'artikolojn trovatajn en la "listo de 1000 malhavendaj artikoloj" - el kiuj multaj ankoraŭ estas ĝermoj aŭ nebonstile skribitaj. Mi kredas ke ni preferinde komencu tie, aŭ almenaŭ donu sufiĉe da atento tie. (Tamen, kompreneble ĉiu kontribuaĵo estos bonvenata.)
Mi jam skribas en la esperanta vikipedio kaj mi uzis la listo de havendaj artikoloj por parto de mia agado. Sed gravas skribi ankaŭ pri aliaj temoj. La listo de Luib estas aldona listo de gravaj temoj.

Mi komencos tuj la voĉon "trilobito" (aŭ "trilobulo"? PIV ŝajne permesas ambaŭ vortojn sed preferas la duan).

回到上端