Al la enhavo

Vikipedio: helpu vi ĉiuj!

de Luib, 2015-junio-02

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

raffadalbo (Montri la profilon) 2015-novembro-06 10:18:12

Luib:Dum novembro okazas konkurso ĉe Vikipedio! ... Ekzemple mi tradukos (interalie) la artikolon "Historio de Azio" el la germana.
La konkurso postulas ke oni uzu tradukilon nomanatan "Enhavtradukado".

Verdire, mi estas iom timema pri tiaj iloj kiuj aŭtomate tradukas - tamen, eble mia timo estas malĝusta.

Kia estis via sperto kun ĝi? Dankon

Luib (Montri la profilon) 2015-novembro-06 16:40:13

raffadalbo:
Luib:Dum novembro okazas konkurso ĉe Vikipedio! ... Ekzemple mi tradukos (interalie) la artikolon "Historio de Azio" el la germana.
La konkurso postulas ke oni uzu tradukilon nomanatan "Enhavtradukado".

Verdire, mi estas iom timema pri tiaj iloj kiuj aŭtomate tradukas - tamen, eble mia timo estas malĝusta.

Kia estis via sperto kun ĝi? Dankon
Ĝi Esperantigas aŭtomate nur el la angla, la ĉeĥa kaj kelkaj aliaj (mi ne memoras ekzakte). El la germana aŭ la itala oni (ankoraŭ) devas ĉion fari mem. Ĉiukaze, la ideo estas, ke oni kontrolu kaj korektu la maŝintradukon tuj poste, aŭ, kiel dirite, ke oni faru mem. Alikaze konkurso ja estus sensenca...
Pri miaj spertoj... Nu, ankaŭ mi uzos tiun ilon unuafoje por tiu konkurso. Sed mi jam provis ektraduki la supre cititan germanan artikolon, sen konservi. Neniu problemo, ĝis kie mi vidis. Ankaŭ vi povas fari tion kun iu ajn itala artikolo, nur por vidi kiel ĝi aspektas.

raffadalbo (Montri la profilon) 2015-novembro-07 19:49:22

Luib:Pri miaj spertoj... Nu, ankaŭ mi uzos tiun ilon unuafoje por tiu konkurso. Sed mi jam provis ektraduki la supre cititan germanan artikolon, sen konservi. Neniu problemo, ĝis kie mi vidis. Ankaŭ vi povas fari tion kun iu ajn itala artikolo, nur por vidi kiel ĝi aspektas.
Dankon!

Post via respondo mi decidis provi (kaj eĉ aliĝi la konkurson). Sed mi decidos post iom da tempo, kiom ofte uzi tiun tradukilon... ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2015-novembro-07 21:11:57

Tradukaĵo farita de maŝino, revizio estas nepre necesa, jen kie kuŝas la problemo.

Luib (Montri la profilon) 2016-januaro-27 17:41:55

Nun mi aldonis pliajn t. n. ruĝajn ligilojn al mia listo (vidu 3-an paĝon ĉi-fadenan), ĉar mi skribis pliaĵojn en la Vikipedia artikolo "Historio de la mondo" (mi plenigis la sekcion "Prahistorio" ). La novaj listeroj estas tiuj ekde "Toros-Menela" ĝis "Natufa kulturo".

Luib (Montri la profilon) 2016-aprilo-24 13:39:39

Ĝis la fino de majo okazas alia konkurso ĉe Vikipedio: la Viki-printempo pri Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĝis nun partoprenas nur du krom la organizanto (mi kaj unu alia... ridulo.gif ), do estus bone se ankaŭ aliaj skribus aŭ plilongigus artikolojn kaj tiel farus pli grandan aferon el la konkurso!
Ĝi jam komencis en marto, sed mi forgesis skribi pri ĝi ĉi tie. Pardonu.

raffadalbo (Montri la profilon) 2016-majo-06 19:03:08

Luib:Ĝis la fino de majo okazas alia konkurso ĉe Vikipedio: la Viki-printempo pri Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĝis nun partoprenas nur du krom la organizanto (mi kaj unu alia... ridulo.gif ), do estus bone se ankaŭ aliaj skribus aŭ plilongigus artikolojn kaj tiel farus pli grandan aferon el la konkurso!
Ĝi jam komencis en marto, sed mi forgesis skribi pri ĝi ĉi tie. Pardonu.
Mi aldonis min en la lastaj tagoj. ridulo.gif

Ĉu aliaj sekvos? Restas malpli ol unu monato, sed ankaŭ nur unu artikolo estas valora kontribuo.

Reen al la supro