Contribuții/Mesaje: 37
Limbă: Esperanto
raffadalbo (Arată profil) 6 noiembrie 2015, 10:18:12
Luib:Dum novembro okazas konkurso ĉe Vikipedio! ... Ekzemple mi tradukos (interalie) la artikolon "Historio de Azio" el la germana.La konkurso postulas ke oni uzu tradukilon nomanatan "Enhavtradukado".
Verdire, mi estas iom timema pri tiaj iloj kiuj aŭtomate tradukas - tamen, eble mia timo estas malĝusta.
Kia estis via sperto kun ĝi? Dankon
Luib (Arată profil) 6 noiembrie 2015, 16:40:13
raffadalbo:Ĝi Esperantigas aŭtomate nur el la angla, la ĉeĥa kaj kelkaj aliaj (mi ne memoras ekzakte). El la germana aŭ la itala oni (ankoraŭ) devas ĉion fari mem. Ĉiukaze, la ideo estas, ke oni kontrolu kaj korektu la maŝintradukon tuj poste, aŭ, kiel dirite, ke oni faru mem. Alikaze konkurso ja estus sensenca...Luib:Dum novembro okazas konkurso ĉe Vikipedio! ... Ekzemple mi tradukos (interalie) la artikolon "Historio de Azio" el la germana.La konkurso postulas ke oni uzu tradukilon nomanatan "Enhavtradukado".
Verdire, mi estas iom timema pri tiaj iloj kiuj aŭtomate tradukas - tamen, eble mia timo estas malĝusta.
Kia estis via sperto kun ĝi? Dankon
Pri miaj spertoj... Nu, ankaŭ mi uzos tiun ilon unuafoje por tiu konkurso. Sed mi jam provis ektraduki la supre cititan germanan artikolon, sen konservi. Neniu problemo, ĝis kie mi vidis. Ankaŭ vi povas fari tion kun iu ajn itala artikolo, nur por vidi kiel ĝi aspektas.
raffadalbo (Arată profil) 7 noiembrie 2015, 19:49:22
Luib:Pri miaj spertoj... Nu, ankaŭ mi uzos tiun ilon unuafoje por tiu konkurso. Sed mi jam provis ektraduki la supre cititan germanan artikolon, sen konservi. Neniu problemo, ĝis kie mi vidis. Ankaŭ vi povas fari tion kun iu ajn itala artikolo, nur por vidi kiel ĝi aspektas.Dankon!
Post via respondo mi decidis provi (kaj eĉ aliĝi la konkurson). Sed mi decidos post iom da tempo, kiom ofte uzi tiun tradukilon...
Vinisus (Arată profil) 7 noiembrie 2015, 21:11:57
Luib (Arată profil) 27 ianuarie 2016, 17:41:55
Luib (Arată profil) 24 aprilie 2016, 13:39:39
Ĝi jam komencis en marto, sed mi forgesis skribi pri ĝi ĉi tie. Pardonu.
raffadalbo (Arată profil) 6 mai 2016, 19:03:08
Luib:Ĝis la fino de majo okazas alia konkurso ĉe Vikipedio: la Viki-printempo pri Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĝis nun partoprenas nur du krom la organizanto (mi kaj unu alia... ), do estus bone se ankaŭ aliaj skribus aŭ plilongigus artikolojn kaj tiel farus pli grandan aferon el la konkurso!Mi aldonis min en la lastaj tagoj.
Ĝi jam komencis en marto, sed mi forgesis skribi pri ĝi ĉi tie. Pardonu.
Ĉu aliaj sekvos? Restas malpli ol unu monato, sed ankaŭ nur unu artikolo estas valora kontribuo.