Til innholdet

Vikipedio: helpu vi ĉiuj!

fra Luib,2015 6 2

Meldinger: 37

Språk: Esperanto

Luib (Å vise profilen) 2015 7 12 14:25:07

raffadalbo:Mi komencos tuj la voĉon "trilobito" (aŭ "trilobulo"? PIV ŝajne permesas ambaŭ vortojn sed preferas la duan).
Dankegon! Mi tuj skribos en la mia listo ke tiu artikolo estas farata.
Verŝajne "trilobito" estas la internacia vorto, kaj "trilobulo" la esperantigita.

raffadalbo (Å vise profilen) 2015 7 26 14:06:39

Estas ankaŭ aliaj problemoj.
Ĉi sube kelkaj ekzemploj.

Sidera jaro ---> inkluzivata en "jaro" (mi ŝanĝis la ligilon)
Suna tago ---> inkluzivata en "tago" (mi ŝanĝis la ligilon)
Sidera tago ---> inkluzivata en "tago" (mi ŝanĝis la ligilon)
Palmopiedo ---> tiu voĉo ne ekzistas eĉ en la itala vikipedio; ĉu ĝi ekzistas en aliaj vikipedioj?
Inteligento ---> ekzistas Intelekto (mi ŝanĝis la ligilon kaj aldonis alidirektilon)
Granda mortiĝo ---> mi ne certas, sed verŝajne pli taŭgas diri "Amasformortiĝo" aŭ "Amasestingo"

Do, ne ĉiam oportunas krei novajn artikolojn. Sendube, ĉiam necesas solvi la problemojn.

Tempodivalse (Å vise profilen) 2015 7 26 17:42:44

Nu, estas preferinde ke kontribuanto al Vikipedio havu almenaŭ mezan lingvoscion antaŭ ol skribi. Miasperte, Vikipediistoj estas sufiĉe afablaj kaj toleremaj al etaj eraroj de novaj uzuloj. Sed sub iu nivelo de kvalito, iĝas pli facile tute forigi tekston anstataŭ klopodi korekti ĝin ĝis akceptebla nivelo. Kaj tiam povas ekkolereti la ĉiamuloj.

Estus ankaŭ bone, se kontribuantoj komence eksciu, ĉu jam ekzistas artikolo pri la temo pri kiu ili volas skribi, - por ne kaŭzi vanan laboron.

Mi ankoraŭ ne forgesis pri mia ideo estigi konkurson ĉe Vikipedio - kaj ĉar mi nun havas iom da tempo libera, eble mi pluesploros.

Rujo (Å vise profilen) 2015 7 26 21:06:05

Tempodivalse:Nu, estas preferinde ke kontribuanto al Vikipedio havu almenaŭ mezan lingvoscion antaŭ ol skribi...
Mi tute konsentas. Oni ne senkreditigu nian elstaran lingvon per krudaj mistradukoj. Oni konservu ĝin, singardeme kaj saĝe. "La Infero estas pavimita de bonaj intencoj!" okulumo.gif

Luib (Å vise profilen) 2015 7 27 10:31:10

raffadalbo:Estas ankaŭ aliaj problemoj.
Ĉi sube kelkaj ekzemploj.

Sidera jaro ---> inkluzivata en "jaro" (mi ŝanĝis la ligilon)
Suna tago ---> inkluzivata en "tago" (mi ŝanĝis la ligilon)
Sidera tago ---> inkluzivata en "tago" (mi ŝanĝis la ligilon)
Palmopiedo ---> tiu voĉo ne ekzistas eĉ en la itala vikipedio; ĉu ĝi ekzistas en aliaj vikipedioj?
Inteligento ---> ekzistas Intelekto (mi ŝanĝis la ligilon kaj aldonis alidirektilon)
Granda mortiĝo ---> mi ne certas, sed verŝajne pli taŭgas diri "Amasformortiĝo" aŭ "Amasestingo"

Do, ne ĉiam oportunas krei novajn artikolojn. Sendube, ĉiam necesas solvi la problemojn.
Dankon por via gardo!
Mi forigis el mia listo la titolojn fakte jam ekzistantajn.
Pri "palmopiedo" mi eĉ ne scias, kion tio signifas... Mi nur stulte reskribis la ruĝajn vortojn...

Luib (Å vise profilen) 2015 8 30 10:47:32

Mi havas kelkajn demandojn lingvajn, por ke miaj aldonoj al "Historio de la Mondo" estu korektaj:

Ĉu direblas "Lidujo" anstataŭ "Lidio" (por la antikva lando nomata germane Lydien)? Do mi devos priparoli ĉu la "Lidojn" aŭ ĉu la "Lidianojn"?

Kaj ĝenerala demando, ĉefe al Ĉinoj kaj al tiuj scipovantaj la ĉinan:
En malsamaj libroj, ĉinajn nomojn oni latinalfabetigas malsame. Ekzemple, la imperian dinastion regintan inter ĉirkaŭe 1000 kaj 256 a. K., unu libro nomas Chou-dinastio kaj alia Zhou-dinastio. Do kiel oni prononcas tion, kaj kiel oni povas Esperantigi? Saman demandon pri la unua dinastio post la militŝtata tempo: Ch'in aŭ Qin?

Luib (Å vise profilen) 2015 9 2 06:46:14

Ŝajne neniu vidis la antaŭan mesaĝon, aŭ neniu sentis sin kapabla respondi al iu el la demandoj. Tio ĉi estas nur por vidigi tion al iu kompetentulo, kiu eble ne vidis la antaŭan mesaĝon...

Luib (Å vise profilen) 2015 10 11 11:08:27

Uf!
Mi nun pli-malpli finis la unuan parton de miaj aldonoj al la artikolo "Historio de la Mondo"! Kompreneble aperis, nu, iomete da aliaj ruĝaj ligiloj, do, nu, iomete da pliaj ideoj por laboro...
Ruĝaj ligiloj en "Historio de la Mondo":
Islama Ora Epoko
Scienca Revolucio
Toros-Menela
Australopithecus garhi
Buri-Hata
Ĉopero (arkeologio)
Ĉopera ilo
Natufa kulturo
Afrika Historio
Utu
Nana
Mesilim de Kiŝ
Tinita tempo (eble ne necesa: en la germana tio ligas al Antaŭdinastia Periodo)
Badari-kulturo
Merimde-kulturo
Negade-kulturo
Menes
Amri-kulturo
Nal-kulturo
Kveta-kulturo
Kulli-kulturo
Nundara-kulturo
Skribo de la Harapo-kulturo
Akado (urbo)
1-a dinastio de Lagaŝ
Eanatum
Vulturo-steleo
Urukagino
Lugalzageso de Umao
Umao
Gutianoj
Utuĥengal de Uruk
Malnova imperio de Babilono
Hitita Malnova imperio
Kuŝara
Hatuŝa
Murŝili
Mentuhotep la 2-a
Moeris-lago
Hiksosoj
Tempo de la malnovaj palacoj
Palacoj (Kreto)
Faistos
Malia
Hitita Nova imperio
Ŝupiluliuma
Muvatali
Kadeŝ
Ahmose
Tutmosiso la 1-a
Tutmosiso la 3-a
4-a Nila Katarakto
Eketatono
Ramses-urbo
Tempo de la novaj palacoj
Mikena kulturo
Hagia Triada
Leona Pordego
Trezorejo de Atreo
Frua Veda Epoko
Sona skribo
Vorta skribo
Asiria Nova Regno
Asarhadono
Ŝeŝonk
Helena popolmigrado
Arkonto
Malorienta Ĉoŭ-dinastio
Malfrua Veda Epoko
Nova Imperio de Babilono
Psametiko
Helenaj kolonioj
Orienta Ĉoŭ-dinastio
Meda imperio
Aristagoro de Mileto
Zhao
Qi
Chu (ŝtato)
Yan
Lu (ŝtato)
Song
Shu
Ba (ŝtato)
Wei (ŝtato)
Korinta ligo
Diadokaj militoj
Antigonidoj
Helen-baktria imperio
Maghado
Ŝakoj
Malorienta Han-dinastio
Libro-bruligo
Teorio de Jesua mito
Pandjo
Ŝatavahana regno
Kŝatrapa regno
Kaniŝko
Samudragupto
Ĉandragupto la 2-a
Orienta Han-dinastio
Wang Mang
Shu
Wu
Lotaro la 1-a
al-Walid la 1-a
Harŝo
Raĝputoj
Kaŝmira regno
Kanjakubĝa
Wendi
Tang Taizong
al-Kamil
Ĥagano
Batu
Malsuda Son-dinastio
Kitano
Suda Son-dinastio
Sena Dinastio
Bahmania regno
Mohamedo de Gor
Ghaznaŭida regno
Aibak
Muhammed bin Tughluk

Kelkfoje mi ne certas, ĉu la koncerna artikolo fakte ekzistas kaj tion mi nur ne trovis. Do ne hezitu korektigi, se vi trovas eraron (ĉu en tiu ĉi listo, ĉu en la artikolo mem).
Mi ne ĉiom finis mian laboron, do aperos ankoraŭ aliaj vortoj en la listo.

Luib (Å vise profilen) 2015 10 13 13:19:00

Mi ĵus forigis la titolon "Moderna Historio" el la ĉi-supra listo, ĉar tiu artikolo jam ekzistas sub la nomo "Moderna epoko". Mi ankaŭ aldonis kelkajn vortojn el miaj lastaj artikolaj redaktoj.

Luib (Å vise profilen) 2015 11 5 17:01:56

Dum novembro okazas konkurso ĉe Vikipedio! Ensalutu kaj partoprenu! Ĉiuj aliaj informoj troveblas sekvante la ĉi-supran ligilon.
Temas pri traduko de artikoloj el aliaj lingvoj. Ekzemple mi tradukos (interalie) la artikolon "Historio de Azio" el la germana.

Tibake til toppen