Aller au contenu

Vikipedio: helpu vi ĉiuj!

de Luib, 2 juin 2015

Messages : 37

Langue: Esperanto

Luib (Voir le profil) 2 juin 2015 16:25:33

Verŝajne vi ĉiuj scias pri la ekzisto de Wikipedia. Sed eble vi ne scias, ke jame delonge ekzistas Esperanta Vikipedio. Vikipedio havas hodiaŭ pli multe ol 215 000 artikoloj. Tio estas pli multe ol, ekzemple, la slovaka aŭ la dana. Sed tio ne malpleje sufiĉas! La angla jam havas pli ol 4 milionoj!!!
Sed se vi helpas, la Esperanta Vikipedio kreskos. Se ĉiu lernu-uzanto skribintos unu artikolon, ni jame havos pli multe ol 400 000 artikolojn - tio estas pli ol la finna aŭ la araba! Kaj ne maleblas skribi po dek artikolojn - tiukaze ni estos la dua Vikipedio post la angla!!!. Vi komprenas, ke tiu estas ega espero por kredebligi nin esperantojn.
Nu, la kvanto estas unu afero. La alia estas la kvalito. Pri tio, la konstato estas maldolĉa. La angla Wikipedia havas liston de la dek plej gravaj artikoloj. Mi rapide legis la Esperantan version de tiuj artikoloj, kaj konstatis tion:
La artikoloj Tero kaj Filozofio ne citas fontojn;
La artikolo Lingvo estas neneŭtrala;
La artikoloj Teknologio, Historio de la mondo (farata), Kulturo kaj Matematiko ne estas kompletaj.
Cetere, ĉiuj el la listo enhavas ruĝajn ligilojn - tio signifas, ke paĝo kun tiu nomo ankoraŭ ne ekzistas. Jen mia listo de ruĝaj ligiloj en la dek plej gravaj artikoloj:
En "Kulturo":
Juan José Arreola
En "Tero":
Kolumbio (kontinento)
Rodinio
Konkulo
Pantelaso
Teiko
Uraliko
Palmopiedo
Granda mortiĝo
Kontinenta duonglobo
Oceana duonglobo
Dipolo
Polusa nokto
En "Historio de la mondo":
(vidu 3an paĝon)
En "Lingvo":
Jurlingvo
Besta lingvo
Sonlingvo
Skriblingvo
Korplingvo
En "Vivo":
Homeostazo
En "Matematiko":
Aranĝo
Seki Takakazu
Matematika aktiveco
Matematika lingvo
Matematika ludo
Matematika problemo
En "Filozofio"
Andronikos el Rodos
Teorio de verko
Slavofilismo
Klerikalismo
Panhelenismo
Panislamismo
Filozofia sistemo
Afrika filozofio
Leĝismo
Novtaoismo
Persa filozofio
Cineraikismo
Tartuffe
Unuaĵo
Hippo
Araba filozofio
William Ockham
Paskala agnosko
Teleologismo
George Berkeley
Solipsismo
Jean Bodin
Historiozofio
Lev Ŝestov
Bierdiajev
Viena Rondo
Jeremy Bentham
Paul Ricoeur
George Edward Moore
Novpozitivismo
Amerika Filozofia Asocio
Louis Leau
Jean Boudrillard
Metagnomio
Apriore
Eklektikismo
En "Scienco":
Scienca Revolucio (ankaŭ ligilo en "Historio de la Mondo" )
Osto de Iŝango
Antika greka scienco
André Pichot
Metalscienco

Luib (Voir le profil) 2 juin 2015 16:35:48

Pozicia sistemo
Ĉina scienco
Hinda scienco
Zhang Heng
Tertremmezurilo
Hua To
Sun Zi
Qin Jiushao
Almagesto
Mekanikismo
Celismo
Kritika raciismo
Malverigebleco
Sociologio de scienco
Robert K. Merton
"La strukturo de sciencaj revolucioj"
David Bloor
Barry Barnes
Bruno Latour
Steve Woolgar
Geografio de terkultivado
Vivscienca kemio
William Whewell
Mary Somerville
Scienca kunveno
"Accademia dei Lincei"
Kolega revizio
Scienco kaj religio
En "Arto"
Roy Lichtenstein
En "Sep liberaj artoj"
Hortus deliciarum
Herrad von Landsberg

Do se vi ne scias, kiel helpi...
Por krei artikolon simple serĉu la paĝon en Vikipedio aŭ alklaku la ruĝan ligilon. Ne forgesu citi fontojn!
Se vi volas krei artikolon el tiu listo, skribu mesaĝon ĉi-fadene. Mi skribos "farata" ĉe la vorto en la listo.

Luib (Voir le profil) 3 juin 2015 17:04:20

Ne estu malkuraĝa! Eĉ se vi ne scias nenion pri tiuj temoj - vi povas traduki sufiĉe bonan tiuteman artikolon el la vialingva Vikipedio.
Aŭ simple skribu pri alia(j) temo(j): Skribu resumon de ĉiu libro en via libraro! okulumo.gif Aŭ skribu pri via lingvo, via dialekto, via lando, regiono, urbo,... Aŭ traduku elstarajn artikolojn (kun ora stelo) el la vialingva Vikipedio... Multaj faradoj eblas!

Eĉ se vi opinias, ke via Esperanto-nivelo ne estas sufiĉe bona - se vi komprenis miajn mesaĝojn ĉi-tie, via nivelo ja estas sufiĉe bona! Kaj ne malpermesatas uzi la vortaron dubkaze ridulo.gif

PS: Eble ŝajnas al vi, ke mi estas iom mal-laborema kaj invitas vin al helpi nure por ne devi labori mi mem... Nu, ĉi-tempe mi estas preparanta kompletigaĵon por la artikolo "Historio de la mondo". Ne malega temo estas tio...

Tempodivalse (Voir le profil) 3 juin 2015 18:36:54

Saluton! Estas bone ke iuj ankoraŭ ne forgesis pri Vikipedio ...

Fakte mi pensis, ke estus bone estigi grandan skribo-konkurson ĉe Vikipedio por kuraĝigi kaj engaĝi homojn - eble ofertante ian premion por la plej verkemaj uzuloj. Kion vi pensas? Ĉe aliaj versioj de Vikipedio tiaj konkursoj sukcesplene fariĝis jam - eble se ni povus interesi kelkajn EO-organizaĵojn, ni povus disvastigi la reklamadon...

NJ Esperantist (Voir le profil) 3 juin 2015 19:08:17

Tempodivalse:Saluton! Estas bone ke iuj ankoraŭ ne forgesis pri Vikipedio ...

Fakte mi pensis, ke estus bone estigi grandan skribo-konkurson ĉe Vikipedio por kuraĝigi kaj engaĝi homojn - eble ofertante ian premion por la plej verkemaj uzuloj. Kion vi pensas? Ĉe aliaj versioj de Vikipedio tiaj konkursoj sukcesplene fariĝis jam - eble se ni povus interesi kelkajn EO-organizaĵojn, ni povus disvastigi la reklamadon...
Mi volas partopreni en tia konkurso.

robbkvasnak (Voir le profil) 3 juin 2015 20:34:58

Mi volonte partoprenas - sed mi ne scias kiel meti novan artikolon en Vikipedion. Fakte, mi ŝatus uzi kelkajn fontojn foje, t.e. el diversaj lingvoj, por krei pli kompletan artikolon. Mi ofte legas pri la sama temo en 4-5 lingvoj kaj malkovras multajn diversajn flankojn de sama temo.

Tempodivalse (Voir le profil) 3 juin 2015 23:22:55

robbkvasnak:Mi volonte partoprenas - sed mi ne scias kiel meti novan artikolon en Vikipedion. Fakte, mi ŝatus uzi kelkajn fontojn foje, t.e. el diversaj lingvoj, por krei pli kompletan artikolon. Mi ofte legas pri la sama temo en 4-5 lingvoj kaj malkovras multajn diversajn flankojn de sama temo.
Por kontribui al Vikipedio bezonatas nur ioma scio pri viki-kodo (ekzemple, kiel fari subtitolon, kiel krei internan kaj eksteran ligilojn). Komence ne tro gravus, se vi malbone konus la kodon, ĉar pli spertaj redaktuloj povas ĝustigi teĥnikajn misaĵojn. Iom post iom vi alkutimiĝos al la skemo.

Fakte, la plej malfacilaj partoj de la viki-kodo estas la ŝablonoj - sed ili ne estas nepraj por skribi artikolon. La teksto mem - jen kio gravas.

Ĉu iu volus kontakti influhavajn Esperantistojn por eksciti kiel eble plej da homoj? La konkurso povus iĝi tre granda kaj ampleksa, eble provizante antaŭlonge bezonatan revivigon por Vikipedio.

Luib (Voir le profil) 4 juin 2015 15:44:03

Tempodivalse:Saluton! Estas bone ke iuj ankoraŭ ne forgesis pri Vikipedio ...

Fakte mi pensis, ke estus bone estigi grandan skribo-konkurson ĉe Vikipedio por kuraĝigi kaj engaĝi homojn - eble ofertante ian premion por la plej verkemaj uzuloj. Kion vi pensas? Ĉe aliaj versioj de Vikipedio tiaj konkursoj sukcesplene fariĝis jam - eble se ni povus interesi kelkajn EO-organizaĵojn, ni povus disvastigi la reklamadon...
Dankon por via subteno!

La skribokonkurso estas bonega ideo! Ĉu iu scias kiel estigi tian konkurson?
Mi persone ne havas kontakton kun Esperanto-organizaĵoj, sed ankaŭ tio ne devus esti ega problemo. Ekzemple kiam la konkurso realiĝos, ni povos skribi al la lernu-teamo por ke ili metu reklamon sub "Novaĵoj el la Esperanto-komunumo".

Luib (Voir le profil) 4 juin 2015 16:09:59

robbkvasnak:Mi volonte partoprenas - sed mi ne scias kiel meti novan artikolon en Vikipedion. Fakte, mi ŝatus uzi kelkajn fontojn foje, t.e. el diversaj lingvoj, por krei pli kompletan artikolon. Mi ofte legas pri la sama temo en 4-5 lingvoj kaj malkovras multajn diversajn flankojn de sama temo.
Vi povas simple skribi kompilaĵon de ĉiuj alilingvaj artikoloj pri via temo. Tio ne devus esti ega penoridulo.gif

Se la problemo estas teknika:
-Skribu la titolon en la serĉo-kampon en Vikipedio. Se tiu artikolo ankoraŭ ne ekzistas, aperos paĝo titolita "Serĉrezultoj por (la titolo)";
-Alklaku la ruĝan ligilon kun via titolo. Aperos paĝo titolita "Kreado de (la titolo)";
-Skribu vian tekston en la skribkampon;
-Alklaku "Konservi ŝanĝojn" (vi ankaŭ povas unue alklaki "Antaŭrigardo" por vidi kiel aspektos la paĝo, kaj poste "Konservi ŝanĝojn" ).
Farita!

Luib (Voir le profil) 4 juin 2015 16:22:11

Mi ĵus trovis liston de dezirataj artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Do vi ree povas trovi aliajn ideojn...

Retour au début