Vi havas rajton silenti
von Lakiro, 3. Juni 2015
Beiträge: 12
Sprache: Esperanto
hilex (Profil anzeigen) 4. Juni 2015 04:51:55
Tempodivalse:Mi tiel faras sed ne ĉiam respondo de administracio sekvas. Unu fadeno jam delonge devas esti mortigita tute pro netoleremo kaj neĝentileco. Sed ĝi ĝis nun ekzistadas.Ankaŭ bonege. Malgraŭ tiuj bonegaj reguloj la paĝaro plenas je netoleremaj kaj neĝentilaj vidpunktoj por iuj forumanoj. Verŝajne tiuj vidpunktoj plaĉas al administracio de la paĝaro.Se vi vidas malagrablajn aŭ malĝentilajn komentojn, bonvole raportu ilin al la administranto, klakante la butonon "Raportu mesaĝon" ĉe la dekstra flanko de ĉiu mesaĝo. La retejestroj estas malmultaj kaj ne povas legi kaj kontroli ĉiun frazon ĉi tie; aliaj uzuloj ilin helpu.
Mi konsentas ke multaj homoj de multaj vidpunktoj agadis en maniero nemerita por ĉi tiu retejo.
Lakiro (Profil anzeigen) 4. Juni 2015 05:08:29
Tempodivalse:L'administrantoj rajtas fari kion ajn ili trovas necesaTempodivalse, dankon, nun vi bone klarigis al mi sistemon de foruma funkciado. Mi ĉion komprenis.
Mi esperas ke neniu povas depreni mian rajton silenti kiam amikoj de administranto insultos min.
Tio ĉi estas ludo en unu golejon.