Naar de inhoud

Vi havas rajton silenti

door Lakiro, 3 juni 2015

Berichten: 12

Taal: Esperanto

hilex (Profiel tonen) 4 juni 2015 04:51:55

Tempodivalse:
Ankaŭ bonege. Malgraŭ tiuj bonegaj reguloj la paĝaro plenas je netoleremaj kaj neĝentilaj vidpunktoj por iuj forumanoj. Verŝajne tiuj vidpunktoj plaĉas al administracio de la paĝaro.
Se vi vidas malagrablajn aŭ malĝentilajn komentojn, bonvole raportu ilin al la administranto, klakante la butonon "Raportu mesaĝon" ĉe la dekstra flanko de ĉiu mesaĝo. La retejestroj estas malmultaj kaj ne povas legi kaj kontroli ĉiun frazon ĉi tie; aliaj uzuloj ilin helpu.

Mi konsentas ke multaj homoj de multaj vidpunktoj agadis en maniero nemerita por ĉi tiu retejo.
Mi tiel faras sed ne ĉiam respondo de administracio sekvas. Unu fadeno jam delonge devas esti mortigita tute pro netoleremo kaj neĝentileco. Sed ĝi ĝis nun ekzistadas.

Lakiro (Profiel tonen) 4 juni 2015 05:08:29

Tempodivalse:L'administrantoj rajtas fari kion ajn ili trovas necesa
Tempodivalse, dankon, nun vi bone klarigis al mi sistemon de foruma funkciado. Mi ĉion komprenis. ridulo.gif
Mi esperas ke neniu povas depreni mian rajton silenti kiam amikoj de administranto insultos min.

Tio ĉi estas ludo en unu golejon.

Terug naar boven