Al la enhavo

Kio estas la plej grava mediproblemo?

de FJDS, 2015-junio-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

FJDS (Montri la profilon) 2015-junio-05 15:46:47

Hodiaux estas la internacia media tago. La klimata sxangxo estas grava problemo, sed ankaux la lokaj mediproblemoj povas esti gravaj. Mi sxatus scii vian opinion. Kio estas la plej grava mediproblemo? Kio estus la solvo?

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-05 16:08:30

Unu el gravaj problemoj, laŭ mi, estas rubo. Ĉie, eĉ en la oceano, precipe la vitro kaj la plasto. Solvi la problemon la homaro dume ne volas.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-05 17:50:04

Unu grava problemo pri la medio estas ke influaj usonaj politikoj ANKORAŬ neas ke klimatŝanĝiĝo estas problemo, aŭ ke ĝi eĉ ekzistas!

Iuj gravuloj eksplikas, ke la tutmonda marnivelo ne povas altiĝi ĉar Dio promesis al Noa ke ne estos plu diluvoj. Kun tiaj intelektoj (aŭ manko de intelekto) en aŭtoritato, la problemoj ignorite iĝos kaj pli kaj pli seriozaj kaj nemalfareblaj.

FJDS (Montri la profilon) 2015-junio-06 08:48:37

Tempodivalse:Unu grava problemo pri la medio estas ke influaj usonaj politikoj ANKORAŬ neas ke klimatŝanĝiĝo estas problemo, aŭ ke ĝi eĉ ekzistas!

Iuj gravuloj eksplikas, ke la tutmonda marnivelo ne povas altiĝi ĉar Dio promesis al Noa ke ne estos plu diluvoj. Kun tiaj intelektoj (aŭ manko de intelekto) en aŭtoritato, la problemoj ignorite iĝos kaj pli kaj pli seriozaj kaj nemalfareblaj.
Eble, la plej grava problemo pri la medio estas ke supersticxo venkas sciencon.

ustra (Montri la profilon) 2015-junio-06 10:17:53

Homfarita klimatŝanĝiĝo estas pseŭdoscienco kaj jam pruvita, ke ĝi estas falsa. La enkonduko de tiu propagando havas politikajn kialojn kaj interalie celas al pravigi geoinĝenieradon. Politikistoj estas kiel ĉiam kaptataj en iliaj propraj mensogoj.

La blinda kredo je scienco estas nur plia religio de homoj. Simple enmemorigu, ke kiam ekspolitikistoj kiel Al Gore postulas ion kaj la estraro apogas lin (ekz. per Nobel-premio pri paco), liaj intencoj tutcerte estas falsaj.
Tamen ekzistas milionoj da kialoj por ĉesi medipoluadon, kion mi grase substrekas.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-junio-06 10:53:53

ustra:La blinda kredo je scienco estas nur plia religio de homoj.
La blinda kredo je komplotteorioj estas nur plia religio de homoj, kiuj malakceptas la malsimplecon de la reala mondo kaj akceptas ĉion, kio faras ĝin pli simpla.

Scienco flugigas aviadilojn, antaŭvidas eklipsojn, kuracas malsanojn...

ustra (Montri la profilon) 2015-junio-06 11:13:37

Simon_Gauvain:
ustra:La blinda kredo je scienco estas nur plia religio de homoj.
La blinda kredo je komplotteorioj estas nur plia religio de homoj, kiuj malakceptas la malsimplecon de la reala mondo kaj akceptas ĉion, kio faras ĝin pli simpla.

Scienco flugigas aviadilojn, antaŭvidas eklipsojn, kuracas malsanojn...
La scienca falasado de homfarita klimatŝanĝiĝo estas detale dokumentita. Kiel povas montri tion esti komplotteorio? Fakte, homfarita klimatŝanĝiĝo mem estas komplotteorio, je kiu vi ŝajne ja preferas kredi. Sed se vi preferas ignori la faktojn, simple daŭrigu vian kredon...

Rimarku, ke mi ne rifuzas sciencon ĝenerale, sed la blindan kredon je ĝi. La laŭdira klimatŝanĝiĝo estas tre bona ekzemplo por tio.

Aparte de tio, jam praaj civilizacioj kapablis antaŭvidi eklipsojn. Tio estas nenio nova.
Rilate kuraci malsanojn, multaj faktoj kontraŭdiras tiun aserton... sed tio ne estas la temo de tiu ĉi fadeno.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-06 15:26:45

Oni povas "pruvi" preskaŭ ĉion ajn, prezentante informerojn de certa limigita perspektivo ekskluzivanta tiujn faktojn aŭ interpretojn, kiuj povas esti kontraŭekzemploj aŭ rifutoj - jen ke la Mondkomcerajn Centrojn faligis la usona registaro, jen ke la tero estas plata ...

Se vi ne kredas sciencon, vi povas iĝi sciencisto mem. Lernu detale pri la metodoj kaj informoj kiujn sciencistoj uzas por atingi siajn konkludojn. Poste vi povas decidi, ĉu estas konspiro, ĉu estas serioze.

ustra (Montri la profilon) 2015-junio-06 16:41:37

Ĉu vi min bone komprenas, ke mi kondamnas nur la blindan kredon je io, tiukaze je scienco, kaj ne sciencon en si mem?

Krom kelkaj elektitaj uloj, sciencistoj (kaj la faktoj) tute ne subtenas la teorion pri homfarita klimatŝanĝiĝo. Tion faras nur politikistoj kaj amaskomunikiloj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-17 01:42:07

La petrolaj militoj fare de homoj, vulkanoj, tertremoj la propra naturo kune kun la homaro ĵetas rubon ĉien.

Reen al la supro