Съобщения: 16
Език: Esperanto
FJDS (Покажи профила) 05 юни 2015, 15:46:47
Lakiro (Покажи профила) 05 юни 2015, 16:08:30
Tempodivalse (Покажи профила) 05 юни 2015, 17:50:04
Iuj gravuloj eksplikas, ke la tutmonda marnivelo ne povas altiĝi ĉar Dio promesis al Noa ke ne estos plu diluvoj. Kun tiaj intelektoj (aŭ manko de intelekto) en aŭtoritato, la problemoj ignorite iĝos kaj pli kaj pli seriozaj kaj nemalfareblaj.
FJDS (Покажи профила) 06 юни 2015, 08:48:37
Tempodivalse:Unu grava problemo pri la medio estas ke influaj usonaj politikoj ANKORAŬ neas ke klimatŝanĝiĝo estas problemo, aŭ ke ĝi eĉ ekzistas!Eble, la plej grava problemo pri la medio estas ke supersticxo venkas sciencon.
Iuj gravuloj eksplikas, ke la tutmonda marnivelo ne povas altiĝi ĉar Dio promesis al Noa ke ne estos plu diluvoj. Kun tiaj intelektoj (aŭ manko de intelekto) en aŭtoritato, la problemoj ignorite iĝos kaj pli kaj pli seriozaj kaj nemalfareblaj.
ustra (Покажи профила) 06 юни 2015, 10:17:53
La blinda kredo je scienco estas nur plia religio de homoj. Simple enmemorigu, ke kiam ekspolitikistoj kiel Al Gore postulas ion kaj la estraro apogas lin (ekz. per Nobel-premio pri paco), liaj intencoj tutcerte estas falsaj.
Tamen ekzistas milionoj da kialoj por ĉesi medipoluadon, kion mi grase substrekas.
Simon_Gauvain (Покажи профила) 06 юни 2015, 10:53:53
ustra:La blinda kredo je scienco estas nur plia religio de homoj.La blinda kredo je komplotteorioj estas nur plia religio de homoj, kiuj malakceptas la malsimplecon de la reala mondo kaj akceptas ĉion, kio faras ĝin pli simpla.
Scienco flugigas aviadilojn, antaŭvidas eklipsojn, kuracas malsanojn...
ustra (Покажи профила) 06 юни 2015, 11:13:37
Simon_Gauvain:La scienca falasado de homfarita klimatŝanĝiĝo estas detale dokumentita. Kiel povas montri tion esti komplotteorio? Fakte, homfarita klimatŝanĝiĝo mem estas komplotteorio, je kiu vi ŝajne ja preferas kredi. Sed se vi preferas ignori la faktojn, simple daŭrigu vian kredon...ustra:La blinda kredo je scienco estas nur plia religio de homoj.La blinda kredo je komplotteorioj estas nur plia religio de homoj, kiuj malakceptas la malsimplecon de la reala mondo kaj akceptas ĉion, kio faras ĝin pli simpla.
Scienco flugigas aviadilojn, antaŭvidas eklipsojn, kuracas malsanojn...
Rimarku, ke mi ne rifuzas sciencon ĝenerale, sed la blindan kredon je ĝi. La laŭdira klimatŝanĝiĝo estas tre bona ekzemplo por tio.
Aparte de tio, jam praaj civilizacioj kapablis antaŭvidi eklipsojn. Tio estas nenio nova.
Rilate kuraci malsanojn, multaj faktoj kontraŭdiras tiun aserton... sed tio ne estas la temo de tiu ĉi fadeno.
Tempodivalse (Покажи профила) 06 юни 2015, 15:26:45
Se vi ne kredas sciencon, vi povas iĝi sciencisto mem. Lernu detale pri la metodoj kaj informoj kiujn sciencistoj uzas por atingi siajn konkludojn. Poste vi povas decidi, ĉu estas konspiro, ĉu estas serioze.
ustra (Покажи профила) 06 юни 2015, 16:41:37
Krom kelkaj elektitaj uloj, sciencistoj (kaj la faktoj) tute ne subtenas la teorion pri homfarita klimatŝanĝiĝo. Tion faras nur politikistoj kaj amaskomunikiloj.
Vinisus (Покажи профила) 17 юни 2015, 01:42:07