目次へ

Kio estas la plej grava mediproblemo?

FJDS,2015年6月5日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2015年6月18日 17:50:24

Mi fidas sciencoJn kiuj havas rigorajn metodojn por alproksimigi la konon de reala mondo. Sed Scienco - singulare kaj kun majuskla "S" - estas religio kiel la liaj religioj, t.e. bazita nur sur kredoj.

Plie, religioj ĉefe celas al morala pliboniĝo de la homo (eĉ se ili ofte estas disflankigitaj pro politikaj celoj ĉar estas facila ilo por obeigi homojn) kaj scienco ne zorgas pri tio, kvankam la medioj ofte alvokas sciencistoj por etikaj demandoj.

Ĉiuj sciencoj individue estas koheraj kaj rigoraj, sed ilia arigo, nomita "Scienco", ne estas tia.

Sunjo (プロフィールを表示) 2015年6月18日 18:57:13

Nun eĉ la Vatikano, sufiĉe konata pri esti kutime inter la lastaj kiuj akceptas science pruvitajn verojn, agnoskas ke la klimatŝanĝo estas parte homkaŭzita. Tial la plej freŝa encikliko (pri la zorgo por la komuna domo) de papo Francisko eble estas leginda ankaŭ por nekatolikoj

ustra (プロフィールを表示) 2015年6月18日 19:33:18

Oni ne plu parolas pri tutmonda varmiĝo, ĉar tiu mensogo estas tro evidenta. Tial oni parolas ankoraŭ nur pri klimatŝanĝo... Interese, ĉu ne?

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年6月18日 21:22:24

La plej grava mediproblemo estas la besto nomata hono, ĉar la aliaj bestoj ne alportas problemojn al la medio kontraŭe, ili laboras favore al la naturo. Mi neniam aŭdis, ke simio fabrikis atombombojn por ĵeti ili sur la aliajn simiojn. Vivu la besto simio, kiu estas pli saĝa ol la besto nomata homo.

FJDS (プロフィールを表示) 2015年6月18日 22:52:51

Vinisus:La plej grava mediproblemo estas la besto nomata hono, ĉar la aliaj bestoj ne alportas problemojn al la medio kontraŭe, ili laboras favore al la naturo. Mi neniam aŭdis, ke simio fabrikis atombombojn por ĵeti ili sur la aliajn simiojn. Vivu la besto simio, kiu estas pli saĝa ol la besto nomata homo.
Kompreneble, simioj kaj alian bestoj ne havas teknologion por fabriki atombombojn. Tamen ofte bestoj luktas pro nutrajxo, tereno aux reproduktigxi. Kelkfoje gxis morto. Nekompreneble homoj ne uzas sian inteligentecon por solvi problemojn kun aliaj homoj sen lukto.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年6月20日 23:27:04

FJDS:

Eble, kiam la homoj konscios, ke ili venas en ĉi tiun mondon portante nenion, kaj same foriros, certe milito ne plu estos necesa.

先頭にもどる