前往目錄

Esperantistoj: amikoj aŭ malamikoj?

貼文者: Sfinkso, 2015年6月7日

訊息: 11

語言: Esperanto

Norden (顯示個人資料) 2015年6月22日上午2:32:16

Homoj, kiuj uzas poŝton, telefonon aŭ interreton: amikoj aŭ malamikoj?

Foje amikoj, foje malamikoj. Per ĉio tio eblas esprimi amikecon kaj solidarecon, interkonsenti pri komerco kaj tiel plu. Kaj ankaŭ eblas ofendi, fari ultimaton kaj proklami militon. Kaj tio estas normale kaj bone. Instrumentoj de komunikado ne faras nin amikoj aŭ malamikoj.

Ankaŭ Esperanto, kiel ankoraŭ unu komunikilo, plenumas sian funkcion de plifaciligo de komunikado. Sed ĝi ne faras nin amikoj aŭ malamikoj, kaj ĝi ja ne devas tion fari. Per bona ilo eblas amiki kaj eblas militi, kaj tio estas normale kaj bone.

回到上端