Zum Inhalt

Ĉu kompreneble?

von al_lastor, 7. Juni 2015

Beiträge: 12

Sprache: Esperanto

Tempodivalse (Profil anzeigen) 11. Juni 2015 18:35:28

Dolz:Ĉu ŝias bela junulino?... tute NE...
Ĉu, ŝi junulinas bele? ankaŭ ne... ne estas la sama signifo
se vi ne volas uzi verbon "esti", vi devas verbigi adjektivon: ŜI BELAS JUNULINO(N).Akusativon?... mi ne scius.
Ŝi junulinas bele estas, laŭ mi, teorie akceptebla formo, ĉar ĝi ankoraŭ havas kompreneblan sintakson.

La problemo kun l'aliaj frazoj (kiuj klopodas verbigi pronomojn) estas ke ili rezultigas neklaran sintakson.

Konsideru la frazon: Ŝi estas bela junulino. Ŝi = la subjekto; bela junulino = la predikativo. Estas tre klare.

Sed nun konsideru: *Ŝias bela junulino.* Nun laŭvide la subjekto estas "bela junulino" ĉar ne estas alia substantivo. Jam evidentiĝas, ke ĉi tiu frazo ne egalas al Ŝi estas bela junulino, en kiu "bela junulino" estas la predikativo.

Cetere, ne estas klare, kio signifas *ŝii. Oni ne verbigas pronomojn tiel: escepte de l'adjektiva formo -a, oni preskaŭ neniam igas pronomojn parto de kunmetaĵo.
ŜI BELAS JUNULINO
Tiu frazo estas misa ankaŭ, ĉar ĝi ŝajne havas du subjektojn ene de unu frazo, kio estas tre konfuza kaj sintakse malĝusta. Ŝi belas estas ĝusta ekvivalento de Ŝi estas bela, ĉar ni vidas nur unu subjekton.

Tamen, eblus (poeziece): Ŝi belas junuline, t.e.: "Ŝi estas bela kiel junulino".

Eble vi pensas, ke la frazeron esti [adjektivo]-a povas anstataŭigi ĉiam [adjektivo]-as. Tio estas teĥnike erara, kiel ni vidas ĉi-supre, se en la predikativo estas io krom l'adjektivo. Do esti bela junulino ne povas iĝi *beli junulino.

al_lastor (Profil anzeigen) 11. Juni 2015 18:48:31

Dankon al ĉiuj. Kaj nova demado. En PMEG estas skribite kaj ankaŭ pri respondvortoj. Ĉu kompreneblas propnitaj tien "male" kaj "tiele"?

- Ĉu, vi ne volas teumi?
- Tiele, ĉar mi ŝatas kafon.

- Ĉu, vi min ne komprenas?
- Male, tre bone!

Zurück nach oben