Til indholdet

-in- kaj -iĉ- anstataŭ ge- ?

af jagr2808, 9. jun. 2015

Meddelelser: 19

Sprog: Esperanto

jagr2808 (Vise profilen) 9. jun. 2015 19.48.09

Mi opinias ke paroli pri ambaŭ sekso estas peniga en Esperanto. Mi volas diri amikoj, sed mi intencas geamikoj. Mi proponas ke amikino signifas inan amikon, kaj amikiĉo signifas viran (aŭ iĉan) amikon, kaj amiko signifas nesekso-specifa amiko.

Kion vi pensas?

Kiel tiaj ŝanĝoj okazas? Kiu decidas ŝanĝojn por Esperanto?

Pardonu mian malbonan esperanton. Bonvolu korekti miajn erarojn.

m_v (Vise profilen) 9. jun. 2015 20.19.01

jagr2808:Mi opinias ke paroli pri ambaŭ sekso estas peniga en Esperanto. Mi volas diri amikoj, sed mi intencas geamikoj. Mi proponas ke amikino signifas inan amikon, kaj amikiĉo signifas viran (aŭ iĉan) amikon, kaj amiko signifas nesekso-specifa amiko.
Fakte, la vorto “amikoj” ne estas sekse vira (vidu en PMEG), ĉar ne temas pri vira radiko. Do la “ge-” estas superflua. Sekve “amiko” povas signifi ajnaseksan amikan rilaton. Vi do povas diri:

Ŝi estas mia amiko.

Se vi volus emfazi la virinecon de la persono, vi ankaŭ povus skribi:

Ŝi estas mia amikino.

Por emfazi viran sekson en tiaj okazoj tamen ne ekzistas taŭga prefikso analoga al IN en normala Esperanto.

Li estas mia amiko.

Teorie en la ĉi-suba okazo vi povus uzi la kvazaŭ-sufikson “vir-”, do “viramiko”, aŭ aldoni la adjektivon “vira”, do “vira amiko”, sed oni kutime ne uzas tiajn ĉi esprimmanierojn.

Tial (bedaŭrinde) ekzistas eta malsimetrio inter la seksoj en (laŭfundamenta) Esperanto.

johmue (Vise profilen) 9. jun. 2015 20.42.36

jagr2808:Mi opinias ke paroli pri ambaŭ sekso estas peniga en Esperanto. Mi volas diri amikoj, sed mi intencas geamikoj. Mi proponas ke amikino signifas inan amikon, kaj amikiĉo signifas viran (aŭ iĉan) amikon, kaj amiko signifas nesekso-specifa amiko.

Kion vi pensas?
Mi pensas: "Ho ve, denove iu komencanto sen ajna sperto en la praktika lingvouzo kun ia reformpropono."

Ĉu vi pensas, ke tiaj proponoj estas novaj? Ĉio ĉi jam estas tradiskutita ĝisnaŭze.
Kiel tiaj ŝanĝoj okazas?
La lingvo nature evoluas.
Kiu decidas ŝanĝojn por Esperanto?
Neniu.

orthohawk (Vise profilen) 9. jun. 2015 21.21.18

jagr2808:Mi opinias ke paroli pri ambaŭ sekso estas peniga en Esperanto. Mi volas diri amikoj, sed mi intencas geamikoj. Mi proponas ke amikino signifas inan amikon, kaj amikiĉo signifas viran (aŭ iĉan) amikon, kaj amiko signifas nesekso-specifa amiko.

Kion vi pensas?

Kiel tiaj ŝanĝoj okazas? Kiu decidas ŝanĝojn por Esperanto?

Pardonu mian malbonan esperanton. Bonvolu korekti miajn erarojn.
Ho, Jagr! Mi ĵus komencis lerni la norvegan, sed mi opinias ke paroli kun tiuj ĝenantaj tonoj kaj ka inaj formoj estas penigaj en la norvega. Mi preferus fortiri la tonsistemon kaj la inajn formojn.

Kion ci pensas? Kiel tiaj ŝanĝoj okazas? Kiu decidas ŝanĝon por la norvega?

Tempodivalse (Vise profilen) 9. jun. 2015 21.23.03

Unue: *-iĉ- estas rekte erara ĉar ĝi kontraŭdiras la difinojn de vortoj en la Universala Vortaro. Ekzemple, patro estas vira radiko; sed laŭ Iĉismo, ĝi devus signifi "unu el la gepatroj".

Se vi volas emfazi ke la priparolato estas viro, aŭ uzu la viran pronomon, aŭ uzu adjektivon kiel vira. Sed vi grandparte trovos ĉion ĉi nenecesa.

Bonvole ne pensu, ke Esperanto estas ia "lingvo-ludo" aŭ eksperimentaĵo kiun oni ankoraŭ povas ŝanĝi laŭvole. Ĝi jam estas vivanta lingvo same kiel nacilingvoj, kaj sekve ĝi ne plu povas esti reformita; ĉiuj ajn ŝanĝoj devos esti evoluaj, kaj esti vaste, spontane ekuzitaj de granda parto de la komunumo de parolantoj.

Honeste dirante, viaj proponoj povas ŝajni tre malafablaj aŭ eĉ ofendaj al spertaj Eperantistoj. Imagu, ke iu fremdulo eklernas vian denaskan lingvon, kaj subite proponas ŝanĝi ĝin. Vi verŝajne ne reagus bone! Kaj la samo okazas ĉe Esperanto.

jagr2808 (Vise profilen) 9. jun. 2015 23.24.37

orthohawk:
Ho, Jagr! Mi ĵus komencis lerni la norvegan, sed mi opinias ke paroli kun tiuj ĝenantaj tonoj kaj ka inaj formoj estas penigaj en la norvega. Mi preferus fortiri la tonsistemon kaj la inajn formojn.

Kion ci pensas? Kiel tiaj ŝanĝoj okazas? Kiu decidas ŝanĝon por la norvega?
La problemo estas sama en norvega, sed -in- uzatas malpli kaj malpli

En Norvegio la ŝtato povas decidi reformon en la lingvo. Kompreneble, ĝi ne radikale ŝanĝas la lingvo, sed ĝi estas la lingvo-aŭtoritato. Do Esperantujo ne havas ŝtato, mi miras kiu estas aŭtoritato. Lernu havas vortaron, sed ĝi ne decidas kion vorto signifas, ĉu ne? Io devas esti aŭtoritato, ĉu ne?

Pardonu min, se mi ofendis iu. Mi ne volas radikale ŝanĝi Esperanto. Mi nur miras ĉu alia pensas kiel mi.
Mi miskomprenis la "ge-" leĝo. Mi pensis amiko signifas vira amiko, sed nun mi ne komprenas kial "ge-" ekzistas.
Mi ankoraŭ pensas ke "-iĉ-" estus bona ideo, sed ĝi ŝajne ne estas popolara. Eble ĝi uzatos post iom da jaroj, eble -in- malaperos, aŭ eble ĝi ne ŝanĝos. La tempo montros.

Tempodivalse (Vise profilen) 9. jun. 2015 23.45.02

En Norvegio la ŝtato povas decidi reformon en la lingvo. Kompreneble, ĝi ne radikale ŝanĝas la lingvo, sed ĝi estas la lingvo-aŭtoritato. Do Esperantujo ne havas ŝtato, mi miras kiu estas aŭtoritato. Lernu havas vortaron, sed ĝi ne decidas kion vorto signifas, ĉu ne? Io devas esti aŭtoritato, ĉu ne?
Oficiale la ĉefa aŭtoritato de Esperanto estas l'Akademio de Esperanto. Tamen, eĉ ĝi ne povas devigi la parolantojn paroli en certa maniero. Fine la komunumo mem decidas, kiel uziĝas vortoj - same kiel en aliaj lingvoj.

Lingvo estas vivanta fenomeno - ĝi kvazaŭ havas propran animon, ekster la povo de unu individuo, aŭ ec grupo de individuoj.

Francisko1 (Vise profilen) 9. jun. 2015 23.48.02

jagr2808:Mi opinias ke paroli pri ambaŭ sekso estas peniga en Esperanto. Mi volas diri amikoj, sed mi intencas geamikoj. Mi proponas ke amikino signifas inan amikon, kaj amikiĉo signifas viran (aŭ iĉan) amikon, kaj amiko signifas nesekso-specifa amiko.

Kion vi pensas?

Kiel tiaj ŝanĝoj okazas? Kiu decidas ŝanĝojn por Esperanto?

Pardonu mian malbonan esperanton. Bonvolu korekti miajn erarojn.
Estimata samideano Jacob, uzu Esperanton libere, en neniu serioza lingvo iu diras kiel ci devas paroli. Kaj Esperanto ne estas beba lingvo sed matura lingvo. Multege da esperantistoj scias ke sufikso iĉ estas necesa.

Francisco

Francisko1 (Vise profilen) 10. jun. 2015 00.12.59

jagr2808:Mi opinias ke paroli pri ambaŭ sekso estas peniga en Esperanto. Mi volas diri amikoj, sed mi intencas geamikoj. Mi proponas ke amikino signifas inan amikon, kaj amikiĉo signifas viran (aŭ iĉan) amikon, kaj amiko signifas nesekso-specifa amiko.

Kion vi pensas?

Kiel tiaj ŝanĝoj okazas? Kiu decidas ŝanĝojn por Esperanto?

Pardonu mian malbonan esperanton. Bonvolu korekti miajn erarojn.
Iu skribis:

"Unu el la plej malfeliĉaj aferoj rilate al Esperanto estas ke multaj el siaj parolantoj arogas al si la rajton police agi rilate al parolmanieroj de siaj "samideanoj". Sed la fakto estas ke neniu donis al ni tian rajton, do se iu estas kontraŭ la uzon de io ajn, simple ne prenu tiun uzon kiel ekzemplo. Neniu povas malpermesi aperon kaj uzadon de novaj formoj, ĉar ĉiu lingvisto scias ke a) tio estas bonega signo pri vivanteco de lingvo, kaj b) alĝustigi uzadon de lingvo kadre de striktaj reguloj estas bonega maniero mortigi ĝin per manko da flueco."

erinja (Vise profilen) 10. jun. 2015 01.56.09

Vi forgesis aldoni (c) se vi parolos per "reformita" Esperanto, oni atentos al viaj vortoj (anstataŭ al la enhavo de viaj vortoj) kaj laŭte kritikos vin.

Se vi parolos per "tradicia" Esperanto, sen reformoj, oni aŭskultos tion kion vi diros, kaj konversacios kun vi. Vi renkontos nur problemojn en Esperantujo se vi insistos pri reform-proponoj. Kiel vi jam renkontas en ĉi tiu fadeno!

Tilbage til start