Al la enhavo

Ĉu "arondismento" estas regula vorto?

de Gricaj, 2015-junio-15

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Gricaj (Montri la profilon) 2015-junio-15 15:09:49

Saluton!

Mi legis artikolon en Vikipedio. Mi trovis tiun frazon: "Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda…". Mi komprenis, ke "arondismento" estas granda distrikto de urbo. Sed en Reta Vortaro mi ne trovis tiun vorton.

Ĉu vi konsenti pri tiu varianto? Au bone uzi alian vorton?

P.S. Mi estas novulo en Esperanto. Mi petas vin korekti miajn erarojn.

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-15 16:31:47

Gricaj:Saluton!

Mi legis artikolon en Vikipedio. Mi trovis tiun frazon: "Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda…". Mi komprenis, ke "arondismento" estas granda distrikto de urbo. Sed en Reta Vortaro mi ne trovis tiun vorton.

Ĉu vi konsenti pri tiu varianto? Au bone uzi alian vorton?

P.S. Mi estas novulo en Esperanto. Mi petas vin korekti miajn erarojn.
Amuze, tio estas Esperanta vorto (almenaŭ ja envortarigita en PIV), tamen ĝia signifo ne ŝajnas esti tiu, kiun pensis la vikipedia kontribuinto.

Vortaristoj de PIV:arondisment/o. Parto de departemento aŭ de granda urbo en Francio.
Verŝajne distrikto, aŭ eble distriktaro se la rusaj Округ enhavas distriktojn, estus pli bona kaj komprenebla elekto.

Krom la ReVo, oni povas konsulti la unulingvan Plenan Ilustritan Vortaron (PIV) ĉe vortaro.net per la uzantnomo kaj pasvorto de Lernu!

Ĝis, Novatago.

zebst (Montri la profilon) 2015-junio-15 16:37:32

Saluton Gricaj!

Jes, vorto ‘arondismento’ estas regula. Ĝi havas sinonimon ‘distrikto’.
Vi povas trovi la vortojn en vortaro de E. Bokarev – ĉi tie.

Mi opinias ke la vortaro estas tre bona asistanto.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-15 17:13:14

Gricaj:Saluton!

Mi legis artikolon en Vikipedio. Mi trovis tiun frazon: "Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda…". Mi komprenis, ke "arondismento" estas granda distrikto de urbo. Sed en Reta Vortaro mi ne trovis tiun vorton.

Ĉu vi konsenti pri tiu varianto? Au bone uzi alian vorton?

P.S. Mi estas novulo en Esperanto. Mi petas vin korekti miajn erarojn.
Laŭ mi reta vortaro ne estas fidinda, sed en PIV sur la paĝo 112 vi trovos tian vorton.

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-15 17:17:57

Gricaj:Mi legis artikolon en Vikipedio. Mi trovis tiun frazon: "Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda…". Mi komprenis, ke "arondismento" estas granda distrikto de urbo. Sed en Reta Vortaro mi ne trovis tiun vorton.

Ĉu vi konsenti pri tiu varianto?
"Arondismento" estas vorto nek oficialigita nek Fundamenta; do ne estas ia oficiala difino. Temas pri internacia vorto, do uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.

La fonto estas la franca: En ghi "arrondissement" estas (simple dirite) subdistrikto en iuj franc- kaj nederlandlingvaj landoj. Se mi ne pretervidas ion gravan, tiu vorto uzighas internacie nur en la menciita signifo. Estas disputeble, chu tial ankau en Esperanto "arondismento" havu tiun signifon au chu ghi povas havi ankau pli vastan signifon (do ekzemple subdistrikto ghenerale, ne limigita al ties situo).

Iuj rigardas PIV-on kiel kvazau-normon okaze de aferoj, pri kiuj ankorau ne estas oficiala decido. Lau PIV la signifo estas: "Parto de departemento au granda urbo en Francio." Aliflanke se la homoj sufiche ofte uzas "arondismento" en la pli vasta signifo, nepre povos aperi ankau chi tiu en iu venonta eldono de PIV. Finfine decidos la parolantoj pri la signifo(j) de "arondismento", almenau ghis eventuala oficiala difino fare de autoritata centra institucio.

Gricaj:Au bone uzi alian vorton?
Alternativo estas eble: "subdistrikto". Mi tamen devas konfesi, ke mi ne estas spertulo pri administraciaj terminoj ...

Gricaj (Montri la profilon) 2015-junio-16 07:09:37

Dankon, Novatago

Jes, mi pensas, ke distriktaro estas taŭga vorto. Do, mi povas skribi : "Moskvo konsistas el 12 distriktaroj. Tiuj distriktaroj enhavas 125 distriktojn".

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-16 13:06:37

Atentu ke mi ne celas diri ke arondismento ne estu Esperanta vorto. Estas io tute logika tio, ke se tia afero ekzistas nur en unu regiono aŭ lando kaj similaj vortoj de Esperanto ne bone ĝustiĝas al tiu afero, oni uzu la vorton uzatan en tiu lando aŭ regiono. Tial, pli ol verŝajne, PIV diras “de Francio”. Mi nur diras ke arondismento ne estas “internacia” laŭ la celo de la 15-a.

Ĝis, Novatago.

erinja (Montri la profilon) 2015-junio-16 17:31:59

Mi forigis malĝentilajn mesaĝojn de ĉi tiu fadeno. Eblas ĝentile esprimi sian opinion pri indeco de vortoj sen malĝentilaj vortoj kaj personaj atakoj kontraŭ aliaj uzantoj.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-16 17:39:26

Mi ne komprenis la signifon de "arondismento" ĝis kiam mi rigardetis en Vikipedion.

Laŭ mi estus taŭge uzi la vorton arondismento nur se temas pri distriktoj en lando, kies lingvo ankaŭ uzas tiun terminon (ekz. Francujo), same kiel oni faras alilingve: ekz. en l'angla, la vorto canton uziĝas nur kiam temas pri Svisujo; se ne temas pri Svisujaj distriktoj, oni uzas aŭ pli ĝeneralan, pli vaste konatan terminon (ekz. district) aŭ terminon pli specifan por tiu lando (countystate en Usono, province por Kanado, ktp.).

Tamen, per si mem, la vorto arondismento ne kontraŭas iujn principojn de la Fundamento. La 15-a regulo estas iom neklara (kio ekzakte estas "plimulto de lingvoj"?) kaj ŝajne permesas grandan liberecon por la enportado fremdajn vortojn. Do nin ĉefe koncernu bonstilo kaj taŭgeco.

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-16 18:30:33

Tempodivalse:
Laŭ mi estus taŭge uzi la vorton arondismento nur se temas pri distriktoj en lando, kies lingvo ankaŭ uzas tiun terminon (ekz. Francujo), same kiel oni faras alilingve: ekz. en l'angla, la vorto canton uziĝas nur kiam temas pri Svisujo; se ne temas pri Svisujaj distriktoj, oni uzas aŭ pli ĝeneralan, pli vaste konatan terminon (ekz. district) aŭ terminon pli specifan por tiu lando (countystate en Usono, province por Kanado, ktp.).
Lau mi grava afero. Ankau mi atentigis pri la problemo koncerne la signifon en mia mesagho de 2015-06-15 18:17:57: "Estas disputeble, chu tial ankau en Esperanto 'arondismento' havu tiun signifon au chu ghi povas havi ankau pli vastan signifon (do ekzemple subdistrikto ghenerale, ne limigita al ties situo)."

Tempodivalse:Tamen, per si mem, la vorto arondismento ne kontraŭas iujn principojn de la Fundamento. La 15-a regulo estas iom neklara (kio ekzakte estas "plimulto de lingvoj"?)
Prave. Jen kompilajho de pluraj ebloj.

Reen al la supro