Ĉu "arondismento" estas regula vorto?
од Gricaj, 15. јун 2015.
Поруке: 37
Језик: Esperanto
Gricaj (Погледати профил) 15. јун 2015. 15.09.49
Mi legis artikolon en Vikipedio. Mi trovis tiun frazon: "Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda…". Mi komprenis, ke "arondismento" estas granda distrikto de urbo. Sed en Reta Vortaro mi ne trovis tiun vorton.
Ĉu vi konsenti pri tiu varianto? Au bone uzi alian vorton?
P.S. Mi estas novulo en Esperanto. Mi petas vin korekti miajn erarojn.
novatago (Погледати профил) 15. јун 2015. 16.31.47
Gricaj:Saluton!Amuze, tio estas Esperanta vorto (almenaŭ ja envortarigita en PIV), tamen ĝia signifo ne ŝajnas esti tiu, kiun pensis la vikipedia kontribuinto.
Mi legis artikolon en Vikipedio. Mi trovis tiun frazon: "Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda…". Mi komprenis, ke "arondismento" estas granda distrikto de urbo. Sed en Reta Vortaro mi ne trovis tiun vorton.
Ĉu vi konsenti pri tiu varianto? Au bone uzi alian vorton?
P.S. Mi estas novulo en Esperanto. Mi petas vin korekti miajn erarojn.
Vortaristoj de PIV:arondisment/o. Parto de departemento aŭ de granda urbo en Francio.Verŝajne distrikto, aŭ eble distriktaro se la rusaj Округ enhavas distriktojn, estus pli bona kaj komprenebla elekto.
Krom la ReVo, oni povas konsulti la unulingvan Plenan Ilustritan Vortaron (PIV) ĉe vortaro.net per la uzantnomo kaj pasvorto de Lernu!
Ĝis, Novatago.
zebst (Погледати профил) 15. јун 2015. 16.37.32
Jes, vorto ‘arondismento’ estas regula. Ĝi havas sinonimon ‘distrikto’.
Vi povas trovi la vortojn en vortaro de E. Bokarev – ĉi tie.
Mi opinias ke la vortaro estas tre bona asistanto.
Vinisus (Погледати профил) 15. јун 2015. 17.13.14
Gricaj:Saluton!Laŭ mi reta vortaro ne estas fidinda, sed en PIV sur la paĝo 112 vi trovos tian vorton.
Mi legis artikolon en Vikipedio. Mi trovis tiun frazon: "Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda…". Mi komprenis, ke "arondismento" estas granda distrikto de urbo. Sed en Reta Vortaro mi ne trovis tiun vorton.
Ĉu vi konsenti pri tiu varianto? Au bone uzi alian vorton?
P.S. Mi estas novulo en Esperanto. Mi petas vin korekti miajn erarojn.
akueck (Погледати профил) 15. јун 2015. 17.17.57
Gricaj:Mi legis artikolon en Vikipedio. Mi trovis tiun frazon: "Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda…". Mi komprenis, ke "arondismento" estas granda distrikto de urbo. Sed en Reta Vortaro mi ne trovis tiun vorton."Arondismento" estas vorto nek oficialigita nek Fundamenta; do ne estas ia oficiala difino. Temas pri internacia vorto, do uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko.
Ĉu vi konsenti pri tiu varianto?
La fonto estas la franca: En ghi "arrondissement" estas (simple dirite) subdistrikto en iuj franc- kaj nederlandlingvaj landoj. Se mi ne pretervidas ion gravan, tiu vorto uzighas internacie nur en la menciita signifo. Estas disputeble, chu tial ankau en Esperanto "arondismento" havu tiun signifon au chu ghi povas havi ankau pli vastan signifon (do ekzemple subdistrikto ghenerale, ne limigita al ties situo).
Iuj rigardas PIV-on kiel kvazau-normon okaze de aferoj, pri kiuj ankorau ne estas oficiala decido. Lau PIV la signifo estas: "Parto de departemento au granda urbo en Francio." Aliflanke se la homoj sufiche ofte uzas "arondismento" en la pli vasta signifo, nepre povos aperi ankau chi tiu en iu venonta eldono de PIV. Finfine decidos la parolantoj pri la signifo(j) de "arondismento", almenau ghis eventuala oficiala difino fare de autoritata centra institucio.
Gricaj:Au bone uzi alian vorton?Alternativo estas eble: "subdistrikto". Mi tamen devas konfesi, ke mi ne estas spertulo pri administraciaj terminoj ...
Gricaj (Погледати профил) 16. јун 2015. 07.09.37
Jes, mi pensas, ke distriktaro estas taŭga vorto. Do, mi povas skribi : "Moskvo konsistas el 12 distriktaroj. Tiuj distriktaroj enhavas 125 distriktojn".
novatago (Погледати профил) 16. јун 2015. 13.06.37
Ĝis, Novatago.
erinja (Погледати профил) 16. јун 2015. 17.31.59
Tempodivalse (Погледати профил) 16. јун 2015. 17.39.26
Laŭ mi estus taŭge uzi la vorton arondismento nur se temas pri distriktoj en lando, kies lingvo ankaŭ uzas tiun terminon (ekz. Francujo), same kiel oni faras alilingve: ekz. en l'angla, la vorto canton uziĝas nur kiam temas pri Svisujo; se ne temas pri Svisujaj distriktoj, oni uzas aŭ pli ĝeneralan, pli vaste konatan terminon (ekz. district) aŭ terminon pli specifan por tiu lando (county aŭ state en Usono, province por Kanado, ktp.).
Tamen, per si mem, la vorto arondismento ne kontraŭas iujn principojn de la Fundamento. La 15-a regulo estas iom neklara (kio ekzakte estas "plimulto de lingvoj"?) kaj ŝajne permesas grandan liberecon por la enportado fremdajn vortojn. Do nin ĉefe koncernu bonstilo kaj taŭgeco.
akueck (Погледати профил) 16. јун 2015. 18.30.33
Tempodivalse:Lau mi grava afero. Ankau mi atentigis pri la problemo koncerne la signifon en mia mesagho de 2015-06-15 18:17:57: "Estas disputeble, chu tial ankau en Esperanto 'arondismento' havu tiun signifon au chu ghi povas havi ankau pli vastan signifon (do ekzemple subdistrikto ghenerale, ne limigita al ties situo)."
Laŭ mi estus taŭge uzi la vorton arondismento nur se temas pri distriktoj en lando, kies lingvo ankaŭ uzas tiun terminon (ekz. Francujo), same kiel oni faras alilingve: ekz. en l'angla, la vorto canton uziĝas nur kiam temas pri Svisujo; se ne temas pri Svisujaj distriktoj, oni uzas aŭ pli ĝeneralan, pli vaste konatan terminon (ekz. district) aŭ terminon pli specifan por tiu lando (county aŭ state en Usono, province por Kanado, ktp.).
Tempodivalse:Tamen, per si mem, la vorto arondismento ne kontraŭas iujn principojn de la Fundamento. La 15-a regulo estas iom neklara (kio ekzakte estas "plimulto de lingvoj"?)Prave. Jen kompilajho de pluraj ebloj.