前往目錄

Ĉu "arondismento" estas regula vorto?

貼文者: Gricaj, 2015年6月15日

訊息: 37

語言: Esperanto

novatago (顯示個人資料) 2015年6月16日下午7:16:39

Tempodivalse:(kio ekzakte estas "plimulto de lingvoj"?)
Certe ne tri lingvoj. Tiu nombro ne nur estas hazarda, sed ankaŭ ridinda. Mi ne kontraŭas, nek povus kontraŭi eĉ se me volus, al la aldono de bezonataj vortoj, sed bonvole oni ne menciu tiel hazarde la 15-an regulon. Tiu regulo nur parolas pri ortografio kaj adaptiĝo de derivaĵoj de vortoj, kiuj ĉeestas en tre granda nombro da lingvoj (certe ne “almenaŭ” tri) sendube kadre de la bezono kompletigi la vortaron dum la unuaj jaroj. Ĝi certe ne estas la preteksto por ekuzi ĉian vorton, kiel mi iam ja vidis pledi ĉi tie.

Mi ne komprenas tiun obsediĝon pri la 15-a. Ĉu vorto estas bezonata kaj ne eblas uzi Esperantaĵon? Se ekzistas internacia eblo ne estos dubo pri ĝia internacieco. Se ne estas eblo vere internacia, serĉu originon. Kaj ne nepre laŭ tio ordo. Eble estas pli taŭge Esperantigi neinternacian vorton. Ĉu vorto ne estas bezonata? La 15-a regulo nek ordonas, nek konsilas pri tio.

Ĝis, Novatago.

Bernadox (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:11:15

erinja:Mi forigis malĝentilajn mesaĝojn de ĉi tiu fadeno. Eblas ĝentile esprimi sian opinion pri indeco de vortoj sen malĝentilaj vortoj kaj personaj atakoj kontraŭ aliaj uzantoj.
Erinja. I.a. vi forigis mian mesaĝon. Mi ne vidas, kial ĝi estis malĝentila. Novatago misinformas lernantojn pri ĝusta Esperanto laŭ la Fundamento. Tion mi montris per argumentoj. Tion vi forigis. Ĉu lernu.net nun instruas Novatagan Esperanto-dialekton aŭ Fundamentan Esperanton?

Kial - cetere - Vi kredas, ke vi estas kompetenta decidi pri tio?

akueck (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:23:27

novatago:
Tempodivalse:(kio ekzakte estas "plimulto de lingvoj"?)
Certe ne tri lingvoj.
Bonvole priatentu, ke la tri lingvoj de mia testo pri internacieco ne devas esti ajnaj lingvoj, sed devas esti inter si sufiche malsamaj lau aparteneco al lingvosubfamilioj kaj lingvaj kulturkomunumoj. La taugeco de tiu testo estas pruvita per apliko al specimeno de tiuj 606 vortoj, al kiuj la Akademio (au Lingva Komitato) oficiale atribuis internaciecon; jen detaloj; konkludo pri la testo:
"... oni kredeble ja ne trovas chiujn vortojn uzeblajn lau Regulo 15, sed al la tiel trovataj 'tre internaciaj vortoj' ankau la prilingve autoritata institucio tendence atribuus uzeblecon lau Regulo 15. La kriterio do bone taugas por konserveme atribui Regul-15-uzeblecon."

novatago:Ĉu vorto ne estas bezonata?
Bezonateco de vorto estas ekster-Fundamenta kriterio.

novatago (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:25:07

Bernadox:Novatago misinformas lernantojn pri ĝusta Esperanto laŭ la Fundamento. Tion mi montris per argumentoj. Tion vi forigis. Ĉu lernu.net nun instruas Novatagan Esperanto-dialekton aŭ Fundamentan Esperanton?
Nur por klarigi aferojn, ne por respondi, mi nur klarigas ke ĉi tie estas uzantoj, kiuj ree parolas pri la 15-a regulo por decidi uzindecon de vortoj, kiam tiu regulo neniel rilatas al la uzindeco de ia vorto. Kaj se oni ne fidas min, facile oni povas legi la 15-an regulon: http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gramat... (mi donas la Esperantan tradukon por ke ĉiu povu legi ĝin).

Kaj fakte, malsame al alia uzanto, mi ne trompigas lernantojn per retadresoj kiuj mencias al la Akademio, sed ne estas akamediaj, en mia profilo.

Ĝis, Novatago.

Bernadox (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:38:13

novatago:
Bernadox:Novatago misinformas lernantojn pri ĝusta Esperanto laŭ la Fundamento. Tion mi montris per argumentoj. Tion vi forigis. Ĉu lernu.net nun instruas Novatagan Esperanto-dialekton aŭ Fundamentan Esperanton?
Nur por klarigi aferojn, ne por respondi, mi nur klarigas ke ĉi tie estas uzantoj, kiuj ree parolas pri la 15-a regulo por decidi uzindecon de vortoj, kiam tiu regulo neniel rilatas al la uzindeco de ia vorto. Kaj se oni ne fidas min, facile oni povas legi la 15-an regulon: http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gramat....

Kaj fakte, malsame al alia uzanto, mi ne trompigas lernantojn per retadresoj kiuj mencias al la Akademio, sed ne estas akamediaj, en mia profilo.
Bv. noti, ke la originalo de R 15 estas skribita nur en franca, angla, germana, rusa kaj pola, sed ne en Esperanto (ekzistas pluraj tradukoj al Esperanto, mi ne scias, ĉu tiu en PMEG estas tiu de Zamenhof el 1903 - prefere oni legu la orginalon).

"trompigas" (?) -> ĝuste: trompas
"mencii al" (?) -> mencii -n (? kio estas celita?)

Detalojn legu en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, eldonita de la Esperanto-Akademio (ne konfuzu kun la grupo, kiu nomas sin "Akademio de Esperanto", kiel ŝajne faras Novatago).

novatago (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:43:12

akueck:
novatago:
Tempodivalse:(kio ekzakte estas "plimulto de lingvoj"?)
Certe ne tri lingvoj.
Bonvole priatentu, ke la tri lingvoj de mia testo pri internacieco ne devas esti ajnaj lingvoj
Se vi volas difini interneciecon menciitan en la 15-a regulo, simple rigardu Esperanton. Zamenhof uzis ĉefe tri lingvofamiliojn por krei la vortaron. Ĉiuj el ili havas almenaŭ 10 lingvojn. Do, mi almenaŭ petus 10 lingvoj ne nepre de la sama familio. Via testo estas tio, io via, kiel mi jam menciis en forigita mesaĝo. Ĉiel krom por vortoj kiel ĉokolado, kiu estas vere internacia, malsame al arondismento, kiu estas vere uzata nur en du aŭ tri lingvoj maksimume (la hispana vikipedio ja mencias arrondissement, tamen tio ne estas hispana vorto kaj ja ne estas uzata en Hispanio, do pli ol verŝajne okazas same en ĉiu la aliaj lingvoj de la vikipedio ĉar estas afero de francoparolantaj landoj kaj Nederlando), internacieco laŭ tiel malgrandaj nombroj da lingvoj estas ege dubinda. Do bonvole, unu fojo pli, ĉesu paroli pri la 15-a regulo por decidi, kiujn vortojn devas esti en Esperanto.

Ĝis, Novatago.

akueck (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:48:30

novatago:mi nur klarigas ke ĉi tie estas uzantoj, kiuj ree parolas pri la 15-a regulo por decidi uzindecon de vortoj
Kiujn uzantojn vi celas? Mi ne rimarkis, ke iu uzanto "ree parolas pri la 15-a regulo por decidi uzindecon de vortoj". Ekzemple mi nur pritraktis la uzeblecon lau Regulo 15.

Bernadox (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:49:44

novatago:Certe ne tri lingvoj. Tiu nombro ne nur estas hazarda, sed ankaŭ ridinda. ...
Nu, kiel jam skribite en mia mesaĝo, kiu estis malĝentile kaj kontraŭregule forigita de Erinja, tri lingvoj kutime sufiĉis por Zamenhof (nome rusa, germana, franca) - ĉu do li agis en ridinda maniero? Kiel ankaŭ jam skribite, ni nuntempe kutime estas pli striktaj. La testo de Andreas Kück estas multe pri strikta.

Fine, kiel jam skribite, sed forigite de Erinja: La tuta demando estas akademia. Se oni ne akceptas, ke "arondismento" estas "vorto fremda" laŭ R 15, ĝi ĉiuokaze estas "nova vorto" laŭ alineo 7 de la Antaŭparolo al la Fundamento.

Resume: Ĝi ĉiuokaze estas ĝusta Esperanto.

novatago (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:53:20

Bernadox:
Nu, kiel jam skribite en mia mesaĝo, kiu estis malĝentile kaj kontraŭregule forigita de Erinja, tri lingvoj kutime sufiĉis por Zamenhof (nome rusa, germana, franca) - ĉu do li agis en ridinda maniero?
Ĉu li nur konis tiujn tri lingvojn? Evidente li decidis ne nur laŭ tri lingvoj. ¬¬

Tamen, unu fojo pli: la 15-a regulo ne parolas pri tio. La diskuto pri internacieco de vortoj devenas de ĝi, sed la regulo ne temas pri tio.

Ĝis, Novatago.

novatago (顯示個人資料) 2015年6月16日下午8:59:08

akueck:
novatago:mi nur klarigas ke ĉi tie estas uzantoj, kiuj ree parolas pri la 15-a regulo por decidi uzindecon de vortoj
Kiujn uzantojn vi celas? Mi ne rimarkis, ke iu uzanto "ree parolas pri la 15-a regulo por decidi uzindecon de vortoj". Ekzemple mi nur pritraktis la uzeblecon lau Regulo 15.
Por ĉi tiu kazo, same samas al samas same.

Ĝis, Novatago.

回到上端