Więcej

Ĉu "arondismento" estas regula vorto?

od Gricaj, 15 czerwca 2015

Wpisy: 37

Język: Esperanto

Vinisus (Pokaż profil) 17 czerwca 2015, 11:51:21

Ĉiutage la teknologio kreas novajn aparatojn kun novaj vortoj en la nuntempe reganta ligvo la angla. Kaj akademianoj dormas komforte sur siaj seĝoj, dum oni devas elturniĝi por traduki la ĵus aperintan vorton.

Kirilo81 (Pokaż profil) 17 czerwca 2015, 12:00:17

Bernadox:Ne multe helpas traduki "Kreis" per "distrikto".
Por tio mi aŭdis kaj opinias bona "subdistrikto".

Tempodivalse (Pokaż profil) 17 czerwca 2015, 13:31:26

akueck:
Tempodivalse:Okaze de arondismento, mi pensas ke ĉi tiu vorto ja povas plenumi la kriterion, ĉar ĝia difino estas "speco de distrikto de Francujo".
Nu, chiu ja povas korekti au almenau proponi korekti la (eventuale eraran?) uzon je "arondismento" en tiu Vikipedia artikolo.
Nu, eble mi diru: "se ĝia difino (jam) estas 'speco de distrikto en Francujo'". La respondo estas malpli simpla, ol kiel mi ekspektis.

Tamen ĉu estas notebla precedento por alia uzado de "arondismento"? Mi ne zorgas troe pri kelkaj ekzempleroj en Vikipedio, kies lingvonivelo ne ĉiam estas imitinda.

Aliflanke, la rezultoj de miaj serĉoj tie provizis kelkajn uzojn de "arondismento" en la senco de "moskva subdistrikto", tamen ĉi ĉiuj povas esti kreitaj de unu aŭ du uzantoj kaj do eble ne reprezentas pli gravan precedenton.

Mi ja trovis du uzojn en la Tekstaro, nome en La Ondo de Esperanto, kie estas menciita moskva distrikto.

Ni memoru ankaŭ ke la plimulto de uzoj de "arondismento" en Vikipedio klare temas pri la francuja teritoriero.

Bernadox (Pokaż profil) 17 czerwca 2015, 14:16:27

Kirilo81:
Bernadox:Ne multe helpas traduki "Kreis" per "distrikto".
Por tio mi aŭdis kaj opinias bona "subdistrikto".
Ĉu? Imagu, ke oni volas kompari la triŝtupan administracian strukturon de granda lando kiel Nordrejnvestfalio kun la duŝtupa de malgranda lando kiel Sarlando, kiu ne havas la mezan nivelon (Bezirksregierung). Rilate al Sarlando oni do parolus pri "subdistrikto", kvankam "distriko" ne ekzistas. Probable estas pli elegante nomi la plej malaltan nivelon "distrikto" aŭ "krajso" (Kreis), la plej altan "landa registaro" kaj la mezan (se ĝi ekzistas) ekz. "regiona registaro" aŭ io tio.

Ĉiukaze oni ne simple "traduku", sed trovu iun mini-priskribon (eĉ en la germana la precizaj terminoj estas malsamaj de lando al lando - kp. Senat, Magistrat, Regierung, diversaj nomoj por la kabinetoj en diversaj federaciaj landoj).

Nu, ni ja tie ĉi ne devas solvi tiun demandon pri jura terminaro. okulumo.gif

Bernadox (Pokaż profil) 17 czerwca 2015, 14:24:37

Vinisus:Ĉiutage la teknologio kreas novajn aparatojn kun novaj vortoj en la nuntempe reganta ligvo la angla. Kaj akademianoj dormas komforte sur siaj seĝoj, dum oni devas elturniĝi por traduki la ĵus aperintan vorton.
Laŭ mi verkado de terminaroj ne apartenas al la kernaj taskoj de la Akademio. Ĉefa tasko de AdE estas "gardi la unuecon de Esperanto" kaj pligrandigi la Fundamenton, do la ĝeneralan interkonsenton pri "ĝusta" Esperanto, se kaj post kiam tia interkonsento evoluis. Pli detale vd. en ĝia Antaŭparolo.

akueck (Pokaż profil) 17 czerwca 2015, 14:33:06

Bernadox:
Kirilo81:
Bernadox:Ne multe helpas traduki "Kreis" per "distrikto".
Por tio mi aŭdis kaj opinias bona "subdistrikto".
Nu, ni ja tie ĉi ne devas solvi tiun demandon pri jura terminaro. okulumo.gif
Prie jam okupighas bravaj Vikipediistoj.

Bernadox (Pokaż profil) 17 czerwca 2015, 15:03:25

akueck:Nu, ni ja tie ĉi ne devas solvi tiun demandon pri jura terminaro. okulumo.gif

Prie jam okupighas bravaj Vikipediistoj.
[/quote]Fakte, impresa laboro, kiun mi tamen ne tro fidus. Ekz. ĉe Aŭstralio la "Norda Teritorio" (NT) daŭre aperas en la rubriko "teritorio" kontraste al "subŝtato" (teritorio dependas rekte de la federacia registaro). Fakte NT iam estis "teritorio" administrata de la federacio, sed jam de jardekoj fariĝis subŝtato (pli bone eble federacia ŝtato), tute same kiel NSW k.t.p., tamen gardis la malnovan - nun erarigan - nomon.

Kompleksa afero. EU eĉ havas apartan nomenklaturon pri tio (antaŭkondiĉo por statistikoj ekz.). Eble ne hazarde ĝi nomiĝas "NUTS" okulumo.gif

Wróć do góry