Till sidans innehåll

Ĉu "la" antaŭ mallongigo?

av Bernadox, 17 juni 2015

Meddelanden: 20

Språk: Esperanto

Bernadox (Visa profilen) 17 juni 2015 14:37:52

Oni diras:

"La Akademio estis fondita en 1907 kiel "Supera Komisiono" de la Lingva Komitato."

Kiel oni diru, se oni anstataŭigas Akademio per la mallongigo "AdE" kaj Lingva Komitato per "LK". Ĉu:

"La AdE estis fondita en 1907 kiel "Supera Komisiono" de la LK."

Aŭ ĉu:

"AdE estis fondita en 1907 kiel "Supera Komisiono" de LK." (artikoloj antaŭ la mallongigoj forfalas).

Antaŭdankon!

jagr2808 (Visa profilen) 17 juni 2015 15:30:40

Mi penasas ke oni devus uzi "la", sed mi ne scias.

robbkvasnak (Visa profilen) 17 juni 2015 16:34:11

La demando en Esperanto devus ĉiam esti: Ĉu aliuj komprenos? Sur tiu praideo vi povas decidi. La "formo" je si ne vere gravas - la kompreneblo gravas.

akueck (Visa profilen) 17 juni 2015 16:57:13

robbkvasnak:La demando en Esperanto devus ĉiam esti: Ĉu aliuj komprenos?
Chu Esperanto-parolantoj interkonsentighis pri tiu via kriterio? Miascie ne. Ili interkonsentighis pri alia normo. Unu konsekvenco de via kriterio estas, ke la frazo "mi trinkas akvo" estas ghusta Esperanto.

robbkvasnak (Visa profilen) 17 juni 2015 17:12:54

Malĝuste! Ne plenumas la kriterion de kompreno ĉar kontraŭas al la fundamenta gramatiko je la uzo de -n. Sed, ĉe ni estas latinidlingvanoj kaj ĝermanidlingvanoj kiuj lernas Esperanton. Multaj latinidlingvanoj diras "la Usono" [la unuiĝintaj ŝtatoj de Nordameriko] mi komprenas ilin bone. La ĝermanidlingvanoj ĝenerale diras simple "Usono". Ankaŭ ilin mi komprenas. Mi scias ke germanoj ŝatas reguligi ĉion. Tiu ne estas sinteno tutmonda. Aliaj etnoj estas pli liberaj.
Krom tio, mi kredas ke uzanto de la germana bone komprenas kaj "Samstag" kaj "Sonnabend" - ne tiom gravas - aŭ "Kreppel" kaj "Berliner" aŭ "Krampfen"; "Fasching" kaj "Fastnacht".
Aldone, se oni komencas establigi regulojn por la uzo de "la" aŭ ne antaŭ mallongigoj, oni baldaŭ atingos la problemojn de la angla, kion mi devas instrui al enmigrantoj: kiam uzi "la" kaj kiam ne. Mi kredas ke oni jam pridiskutis tiun temon en alia fadeno kaj se mi bone memoras, Z. ne estis tre preciza pri la temo.
Eble oni devas konsideri la registron, t.e. la nivelo de uzado. Eble en iu "leĝa Esperanto", do germane "Beamtenesperanto" aŭ angle "Esperanto legalese" oni havus tiajn regulojn - sed por ĉiutaga parolado tiaj detaloj malhelpas la lernadon.

Bernadox (Visa profilen) 17 juni 2015 17:52:16

robbkvasnak:Mi scias ke germanoj ŝatas reguligi ĉion.
Laŭ mi tiaj antaŭjuĝoj kaj stereotipoj ne estas helpaj.

La unua provo priskribi la faktan uzon miascie estas de la hungaro Kalocsay en "Lingvo, Stilo, Formo" en la 1930aj jaroj. Sekvis la gramatiko de la franco Fruictier, revizita de la polo Kornfeld, same en la 1930aj. Nuntempe la svedo Wennergren donas kelkajn regulojn en PMEG. Kien ajn mi rigardas, mi ne vidas ke iu germano aparte okupiĝis pri la temo de mia demando.

Ĝuste estas, ke R 1, FE 27.3 kaj aliaj pecoj de la F-to ne sufiĉas por doni klaran respondon. Sed tio ja ne estas io speciala. En tiu okazo la Antaŭparolo kaj la Bulonja Deklaracio preskribas, ke ni serĉu je modeloj unue en la verkaro de Z, poste ĉe la "bonaj aŭtoroj".

PS: "la Usono" estas simple malĝusta Esperanto, vd. "La rusoj loĝas en _ Rusujo kaj la germanoj en _ Germanujo" (FE 40).

dbob (Visa profilen) 17 juni 2015 18:02:15

La Tekstaro donas du trovojn en Por pli efika informado, de Ivo Lapenna:

1. Se la GK estas tiel preparita […]
2. […] la bultenoj de la IGS kaj ankaŭ […]


Por mi tio estas sufiĉe fidinda por konkludi, ke uzo de “la” antaŭ mallongigo pravas.
Tamen, mi ne certas, ĉu la neuzado de "la" antaŭ mallongigo ankaŭ pravas, sed mi suspektas, ke tio eblas depende de la kunteksto. Momente mi ne havas pli bonan respondon.

Tempodivalse (Visa profilen) 17 juni 2015 18:05:31

akueck:Chu Esperanto-parolantoj interkonsentighis pri tiu via kriterio? Miascie ne. Ili interkonsentighis pri alia normo. Unu konsekvenco de via kriterio estas, ke la frazo "mi trinkas akvo" estas ghusta Esperanto.
Decidante la ĝustecon aŭ taŭgecon de iu formo, ni devas unue decidi, ĉu ĝi kontraŭas la dekses Fundamentajn regulojn. Frazoj kiel *Mi trinkas akvo* tuj malsukcesas ĉi-kriterie.

Se formo ne kontraŭas tiujn bazajn regulojn, do ĝi estas Esperanta; tamen ĝi ankoraŭ povas esti bonstila aŭ nebonstila (eĉ malbonstila), kaj sekve aŭ uzebla aŭ evitinda. Ekzemple, frazoj kiel Diru min la veron estas teĥnike ĝustaj, sed neuzindaj, ĉar ili aŭ sonas netolereble negracie aŭ estas troe konfuzaj.

Se formo sukcesas je la dua kriterio de minimuma komprenebleco, do oni rajtas uzi ĝin - oni ne povas ĝin konsideri malĝusta aŭ evitenda. Poste la uzindeco de formoj dependas ĉefe de klareco, belsoneco, kaj sekvemo al jam establitaj normoj de "bonstileco" (ekzemplite en la Fundamenta Ekzercaro, kaj siavice en aliaj aŭtoriataj tekstoj).

Do - praktike dirante, ne estas zorginde, ĉu ni diras "la AdE", ĉu "AdE". Mi akceptas ambaŭ - ekz. mi vidas kaj "la UEA" kaj "UEA" sufiĉe ofte.

Ankaŭ ne forgesu, ke eble estas pluraj jam establitaj normoj ĉi-afere, kaj multo povas dependi de la parolanto kaj ties denaska lingvo. Ĉi tiu plureco kaj manko de ununura normo, laŭ mi, ne zorgigu nin. Fakte, ĝi estas miaopinie avantaĝo por Esperanto tial, ke parolanto povas sentime kaj facile enporti kelkajn tendencojn de sia propra lingvo.

L'artikolo (kune kun la prepozicioj) estas ofte subjektiva afero ĝenerale. Ekzemple, oni povas tutegale diri kaj en la universitato kaj ĉe la universitato; apenaŭ ekzistas malsamo inter Li ĵuris lukti ĝis la morto kaj Li ĵuris lukti ĝis morto.

robbkvasnak (Visa profilen) 17 juni 2015 18:18:20

Mia opinio ne bazas sur antaŭjuĝo sed eble pri postjuĝo. Mi vivis 26 jarojn en Germanio. Unuflanke la establitaj reguloj estas ĝojinda afero - ekz en la laborejo mi, kiel dungito, ĉiam sciis miajn devojn kaj rajtojn. En Usono, kie la reguloj ne estas tiom klaraj, oni ofte ne scias kaj tio kaŭzas problemojn.
Se "la Usono" estas malĝusta, kiel oni diru pri (la) Unuiĝintaj Nacioj? Mi ofte legis "la UNo" - do la verkintoj ja skribis en malbona Esperanto, ĉu? Ĉiuokaze mi komprenis. Mi kredas ke (la) uzado de la vorto "la" kaj ties belsono dependas grave de denaska lingvo de la parolanto. Z. lasis tiun problemon iomete flanke pro kutimoj de la kvar lingvoj de Bialistoko: la jida, la pola, la germana kaj la rusa.
Ke mi donu alian ekzemplon: La vivo estas malfacila - aŭ - Vivo estas malfacila? La naturo estas bela - aŭ - Naturo estas bela? Angladenaskuloj plej verŝajne uzos la duan formon. Ĉina- kaj rusadenaskuloj plej verŝajne ankaŭ. Iu kiu parolas denaske la francan aŭ la germanan, la hispanan aŭ la portugalan, uzos "la vivo" kaj "la naturo".
Eble temas pri demando de stilo pli ol (la) demando pri (la) korekta uzo. Finfine ni ne volas volapukigi aŭ klingonigi Esperanton ĝis ĝi estos tiom malfacile lernebla kiel la angla, tiel ke nur denaskaj parolantoj kaj akademianoj scipovos ĝin korekte.

akueck (Visa profilen) 17 juni 2015 18:31:27

Tempodivalse:
akueck:Chu Esperanto-parolantoj interkonsentighis pri tiu via kriterio? Miascie ne. Ili interkonsentighis pri alia normo. Unu konsekvenco de via kriterio estas, ke la frazo "mi trinkas akvo" estas ghusta Esperanto.
Decidante la ĝustecon aŭ taŭgecon de iu formo, ni devas unue decidi, ĉu ĝi kontraŭas la dekses Fundamentajn regulojn. Frazoj kiel *Mi trinkas akvo* tuj malsukcesas ĉi-kriterie.
Prave. - Sed mi intence deiris de la privata kriterio*) donita de robbkvasnak, char mi volis ilustri, ke ghi rezultigas ion alian, ol la ghenerale akceptita kriterio.

*) robbkvasnak: "La demando en Esperanto devus ĉiam esti: Ĉu aliuj komprenos? Sur tiu praideo vi povas decidi. La 'formo' je si ne vere gravas - la kompreneblo gravas." Lau tiu privata kriterio frazo, kiel ekzemple "mi trinkas akvo", estas ghusta, char ghi ja estas komprenebla. Lau la ghenerale akceptita kriterio tiu frazo estas malghusta, char mankas la n-finajho che "akvo".

Tillbaka till toppen