לתוכן העניינים

La angla 'COOL'

של dbob, 18 ביוני 2015

הודעות: 26

שפה: Esperanto

Tempodivalse (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2015, 14:16:33

sudanglo:
Tempodivalse:kuul = ĉu ĝuste Esperantigite? Kie estas la vortfinaĵo? Ĉi tio ŝajne ne estas unu el la senfinaĵaj radikoj...
Oni uzas kri-vortojn en Esperanto sen finaĵo - kp. Ho! Ek! Fi! Ve! For! Hura! Hop!.

Tiel vi povas diri 'Kuul!' kiel interjekcion - kaj laŭbezone aldoni finaĵon se vi volas formi tutan frazon.

Kuul, ĉu ne?
Kaj kio se oni volas uzi "cool" en neinterjekcia senco? Ĉu "kuula", "kuuleco"? Tio sonas eĉ malpli "cool" ol mojos/ ...

Tempodivalse (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2015, 14:20:54

erinja:
Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.
Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
Kio ekzakte malplaĉas al vi pri la vorto mojose? Ĉu nur estetika obĵeto? Ŝajne ĝi estas simple radiko same kun ĉiu alia ...

erinja (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2015, 15:32:36

Tempodivalse:
erinja:
Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.
Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
Kio ekzakte malplaĉas al vi pri la vorto mojose? Ĉu nur estetika obĵeto? Ŝajne ĝi estas simple radiko same kun ĉiu alia ...
Estas eco pri la vorto... en la angla mi dirus ke ĝi strebas tro arde, por esti io, kio ĝi ne estas. Ĝi donas al mi impreson pri tiu kiu inventis ĝin (mi ne scias kiu estas tiu persono, mi nur imagas).

Mi imagas personon kiu sidas en ĉambro kaj pensas, hm, kiel ni nomu ion "cool" en Esperanto? Ni ignoru nian tutan ekzistan vortstokon kaj inventu ion novan. Hm. Nu, aferoj kiuj estas 'cool' sendube estas modernaj kaj junstilaj. Do.... ni iel kunmetu tion... mo...jo...sa... mojosa! Brile!

La tuta afero frapas min tute stulte, oni ne tiel inventas esperantajn vortojn, per komencaj literoj de nerilataj vortoj. Mi povus imagi kiel la okuloj ruliĝus se mi dirus "Mankas termino por 'uncool', do ni divenu ion.... nu, iu 'uncool' sendube estas eksdata, kaj olda, kaj senamika. Do ni kreu brilan vorton "ekolsa". Jes, brile, ho, vi, vi estas tiel ekolsa, ĉesu esti tiel ekolsa! Ĉu vi vidis, ĉiujn? Mi inventis brilan vorton "ekolsa" nun ĉiuj uzu ĝin!!!111!!

akueck (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2015, 15:43:18

Simon_Gauvain:
Mi ŝatas ankaŭ la vorton "malaĉa". Mi simple volis diri, que "mojosa" ekzistas kaj uziĝas, sendepende de ĝia utileco, same kiel kelkaj siatempaj neologismoj (olda, febla, live...). Mi facile komprenas ke ne ĉiu ŝatas ĝin kaj ne precipe rekomendas ĝian uzon.
Koncerne Esperanton la termino "neologismo" estas (minimume) dusignifa:

1) Vorto, kiu antaue ne estis uzata.
2) Formo nova al unuradikajho Fundamenta au oficialigita; pli vastasence ech nova regulo. Tio estas la Zamenhofa kompreno je "neologismo" pri Esperanto.

Estas pli klare, eviti la terminon "neologismo" kaj anstataue uzi la terminon trafan lau la Fundamenta skemo okaze de vorto nek Fundamenta nek oficialigita:

A) Vorto internacia: radiko uzebla lau Regulo 15; ekzemploj: "blog'", "smartfon'".
B) Nova vorto: radiko uzebla lau la 7a alineo de Antauparolo de la Fundamento; ekzemploj: "old'" (= mal'jun'), "kurt'" (= "mal'long'").
C) Formo nova: unuradikajho sinonima al Fundamenta au oficialigita unuradikajho, uzebla post aprobo fare de autoritata centra institucio (kp. la 8an alineon de la dirita Antauparolo); ekzemplo: "konvers'" (= "konversaci").

Miatakse "mojos'a" estas nova vorto, char A) kaj C) ne trafas.

orthohawk (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2015, 16:17:44

Tempodivalse:
erinja:
Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.
Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
Kio ekzakte malplaĉas al vi pri la vorto mojose? Ĉu nur estetika obĵeto? Ŝajne ĝi estas simple radiko same kun ĉiu alia ...
Mi kaj konsentas kaj malkonsentas kun erinja (Kiu pensus ĝin! haha): La vorto NE estas "mojosa", sed ne pro la metodo de konstrui la vorton, sed pro la fonto el kiu oni konstruis la vorton: ne ĉio kiu estas "cool" estas moderna, au junastila. Fakte, iuj el la plej malaĉaj aferoj en la mondo estas tre MALjunstilaj kaj MALmodernaj! Ekz. La ĥora muziko de la Renesanco estas tre "cool", sed ĝi estas nek junstila nek moderna.

Ne, mi havas nenia problemo kun tiu vortkonstrumetodo, sed la vortoj el kiuj la nova vorto konstruiĝas necesas esti vere priskribaj de la "aluditaĵo".

akueck (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2015, 18:20:26

orthohawk:
Ne, mi havas nenia problemo kun tiu vortkonstrumetodo, sed la vortoj el kiuj la nova vorto konstruiĝas necesas esti vere priskribaj de la "aluditaĵo".
Jes. Ghenerale la "sumo" de la signifoj de la unuopaj kunmetitaj radikoj ne nepre egalas al la signifo de la vortkunmetajho. Jen ekzempla klarigo en la Fundamenta Ekzercaro §35:

"Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo."

לראש הדף