შეტყობინებები: 26
ენა: Esperanto
Tempodivalse (მომხმარებლის პროფილი) 25 ივნისი, 2015 14:16:33
sudanglo:Kaj kio se oni volas uzi "cool" en neinterjekcia senco? Ĉu "kuula", "kuuleco"? Tio sonas eĉ malpli "cool" ol mojos/ ...Tempodivalse:kuul = ĉu ĝuste Esperantigite? Kie estas la vortfinaĵo? Ĉi tio ŝajne ne estas unu el la senfinaĵaj radikoj...Oni uzas kri-vortojn en Esperanto sen finaĵo - kp. Ho! Ek! Fi! Ve! For! Hura! Hop!.
Tiel vi povas diri 'Kuul!' kiel interjekcion - kaj laŭbezone aldoni finaĵon se vi volas formi tutan frazon.
Kuul, ĉu ne?
Tempodivalse (მომხმარებლის პროფილი) 25 ივნისი, 2015 14:20:54
erinja:Kio ekzakte malplaĉas al vi pri la vorto mojose? Ĉu nur estetika obĵeto? Ŝajne ĝi estas simple radiko same kun ĉiu alia ...Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
erinja (მომხმარებლის პროფილი) 25 ივნისი, 2015 15:32:36
Tempodivalse:Estas eco pri la vorto... en la angla mi dirus ke ĝi strebas tro arde, por esti io, kio ĝi ne estas. Ĝi donas al mi impreson pri tiu kiu inventis ĝin (mi ne scias kiu estas tiu persono, mi nur imagas).erinja:Kio ekzakte malplaĉas al vi pri la vorto mojose? Ĉu nur estetika obĵeto? Ŝajne ĝi estas simple radiko same kun ĉiu alia ...Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
Mi imagas personon kiu sidas en ĉambro kaj pensas, hm, kiel ni nomu ion "cool" en Esperanto? Ni ignoru nian tutan ekzistan vortstokon kaj inventu ion novan. Hm. Nu, aferoj kiuj estas 'cool' sendube estas modernaj kaj junstilaj. Do.... ni iel kunmetu tion... mo...jo...sa... mojosa! Brile!
La tuta afero frapas min tute stulte, oni ne tiel inventas esperantajn vortojn, per komencaj literoj de nerilataj vortoj. Mi povus imagi kiel la okuloj ruliĝus se mi dirus "Mankas termino por 'uncool', do ni divenu ion.... nu, iu 'uncool' sendube estas eksdata, kaj olda, kaj senamika. Do ni kreu brilan vorton "ekolsa". Jes, brile, ho, vi, vi estas tiel ekolsa, ĉesu esti tiel ekolsa! Ĉu vi vidis, ĉiujn? Mi inventis brilan vorton "ekolsa" nun ĉiuj uzu ĝin!!!111!!
akueck (მომხმარებლის პროფილი) 25 ივნისი, 2015 15:43:18
Simon_Gauvain:Koncerne Esperanton la termino "neologismo" estas (minimume) dusignifa:
Mi ŝatas ankaŭ la vorton "malaĉa". Mi simple volis diri, que "mojosa" ekzistas kaj uziĝas, sendepende de ĝia utileco, same kiel kelkaj siatempaj neologismoj (olda, febla, live...). Mi facile komprenas ke ne ĉiu ŝatas ĝin kaj ne precipe rekomendas ĝian uzon.
1) Vorto, kiu antaue ne estis uzata.
2) Formo nova al unuradikajho Fundamenta au oficialigita; pli vastasence ech nova regulo. Tio estas la Zamenhofa kompreno je "neologismo" pri Esperanto.
Estas pli klare, eviti la terminon "neologismo" kaj anstataue uzi la terminon trafan lau la Fundamenta skemo okaze de vorto nek Fundamenta nek oficialigita:
A) Vorto internacia: radiko uzebla lau Regulo 15; ekzemploj: "blog'", "smartfon'".
B) Nova vorto: radiko uzebla lau la 7a alineo de Antauparolo de la Fundamento; ekzemploj: "old'" (= mal'jun'), "kurt'" (= "mal'long'").
C) Formo nova: unuradikajho sinonima al Fundamenta au oficialigita unuradikajho, uzebla post aprobo fare de autoritata centra institucio (kp. la 8an alineon de la dirita Antauparolo); ekzemplo: "konvers'" (= "konversaci").
Miatakse "mojos'a" estas nova vorto, char A) kaj C) ne trafas.
orthohawk (მომხმარებლის პროფილი) 25 ივნისი, 2015 16:17:44
Tempodivalse:Mi kaj konsentas kaj malkonsentas kun erinja (Kiu pensus ĝin! haha): La vorto NE estas "mojosa", sed ne pro la metodo de konstrui la vorton, sed pro la fonto el kiu oni konstruis la vorton: ne ĉio kiu estas "cool" estas moderna, au junastila. Fakte, iuj el la plej malaĉaj aferoj en la mondo estas tre MALjunstilaj kaj MALmodernaj! Ekz. La ĥora muziko de la Renesanco estas tre "cool", sed ĝi estas nek junstila nek moderna.erinja:Kio ekzakte malplaĉas al vi pri la vorto mojose? Ĉu nur estetika obĵeto? Ŝajne ĝi estas simple radiko same kun ĉiu alia ...Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.Jes, sendube. Precipe se oni volas ke la aliaj pensu ke vi estas la malo de "cool".
Ne, mi havas nenia problemo kun tiu vortkonstrumetodo, sed la vortoj el kiuj la nova vorto konstruiĝas necesas esti vere priskribaj de la "aluditaĵo".
akueck (მომხმარებლის პროფილი) 25 ივნისი, 2015 18:20:26
orthohawk:Jes. Ghenerale la "sumo" de la signifoj de la unuopaj kunmetitaj radikoj ne nepre egalas al la signifo de la vortkunmetajho. Jen ekzempla klarigo en la Fundamenta Ekzercaro §35:
Ne, mi havas nenia problemo kun tiu vortkonstrumetodo, sed la vortoj el kiuj la nova vorto konstruiĝas necesas esti vere priskribaj de la "aluditaĵo".
"Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo."