Mesaĝoj: 27
Lingvo: Esperanto
Bernadox (Montri la profilon) 2015-junio-22 10:13:39
akueck:Chu - lau vi - mi tre probable pravas nur sub la premiso, ke "lic'i" ne estas internacia?Mi ne bone komprenas viajn demandojn, Andreas, eble vi povas ankoraŭ detaligi ilin.
Au chu - lau vi - mi tre probable pravas ankau sub la premiso, ke "lic'i" estas internacia?
Mi povas ankau meti la pli gheneralajn demandojn:
Chu uzebleco lau Regulo 15 pravigas uzeblecon de nur tiaj formoj novaj, kiuj estas radikoj paralelaj al Fundamentaj/oficialigitaj?
Au chu uzebleco lau Regulo 15 pravigas uzeblecon de ankau tiaj formoj novaj, kiuj estas novaj reguloj?
Por iom palpe alproksimiĝi al la problemo:
Se mi bone komprenas, temas pri la rilato inter R 15 kaj A 8. Pro LR 54 (1904) de Z ni scias, ke ni rajtas uzi la "vorton fremdan" "aŭtoro", kvankam sence tre proksima vorto "verkisto" ekzistas. Rezulte ni havas (preskaŭ-) sinonimojn. Same pro LR 54 ni scias, ke ni ne uzu „navo“ (en la senco de akvoveturilo) anstataŭ la samsignifa „ŝipo“ (LR 54 estas trovebla en BK I, p. 215).
Se "lici" estas "vorto fremda" laŭ R 15, la "aŭtoro"-regulo devas esti aplikebla, ĉu? La diferenco inter aŭtoro / verk-ist-o kaj lici / esti permes-at-a estas nur, ke en la unua okazo temas pri substantivoj, en la dua pri verboj. En la unua ni komparas R-15-radikon kun UV-derivaĵo, en la dua same.
Sed ĉar estas dube, ĉu "lici" vere estas internacia en la senco de R 15, plej probable trafas tiu parto el LR 54:
"c) Sed se ia vorto [tie ĉi: lic-i] nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon
en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj [tie ĉi: permes- kaj -at]
estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike [tiel! Z probable origine skribis
teĥnike] ne precize, tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro povas mem krei laŭ sia bontrovo,
tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu alia lingvo. ..."
Ĉu mi ion pretervidas?
akueck (Montri la profilon) 2015-junio-22 14:09:16
Bernadox:A) Kontrauulo de "lic'i" povas argumenti jene:akueck:Chu - lau vi - mi tre probable pravas nur sub la premiso, ke "lic'i" ne estas internacia?Se mi bone komprenas, temas pri la rilato inter R 15 kaj A 8. Pro LR 54 (1904) de Z ni scias, ke ni rajtas uzi la "vorton fremdan" "aŭtoro", kvankam sence tre proksima vorto "verkisto" ekzistas. Rezulte ni havas (preskaŭ-) sinonimojn. Same pro LR 54 ni scias, ke ni ne uzu „navo“ (en la senco de akvoveturilo) anstataŭ la samsignifa „ŝipo“ (LR 54 estas trovebla en BK I, p. 215).
Au chu - lau vi - mi tre probable pravas ankau sub la premiso, ke "lic'i" estas internacia?
Mi povas ankau meti la pli gheneralajn demandojn:
Chu uzebleco lau Regulo 15 pravigas uzeblecon de nur tiaj formoj novaj, kiuj estas radikoj paralelaj al Fundamentaj/oficialigitaj?
Au chu uzebleco lau Regulo 15 pravigas uzeblecon de ankau tiaj formoj novaj, kiuj estas novaj reguloj?
Se "lici" estas "vorto fremda" laŭ R 15, la "aŭtoro"-regulo devas esti aplikebla, ĉu? La diferenco inter aŭtoro / verk-ist-o kaj lici / esti permes-at-a estas nur, ke en la unua okazo temas pri substantivoj, en la dua pri verboj. En la unua ni komparas R-15-radikon kun UV-derivaĵo, en la dua same.
La esenca diferenco inter la okazoj
a) "autor'o" / "verk'ist'o"
kaj
b) "lic'i" / "est'i permes'at'a"
estas jeno:
En a) ni ne bezonas novan gramatikan regulon, sed nur la radikon de internacia vorto.
Tamen en b) ni bezonas krome la novan gramatikan regulon, ke la pasivon ni povas ne nur esprimi per "est'i -at' (-it', -ot')", sed ankau per difinita unuradikajho plus verbfinajho.
B) Defendanto de "lic'i" povas argumenti jene; mi nun ja devas agaci novatago-n, pardonu:
1) "Lic'i" estas internacia, char sufiche da lingvoj*) prenis ghin - ja nur kombine kun "-enc'", sed tio ne ludas rolon, char: R15 ne determinas, kiamaniere la vorto estas prenita.
*) Interalie la germana: "Lizenz", la indonezia: "lisensi", la uzbeka: "litsenziya".
2) Pro la internacieco "lic'i" estas uzebla ankau en Esperanto. En chi tiu ghi alprenis la signifon "est'i permes'at'a" - R15 per si mem ne determinas, kiun signifon internacia vorto havu en Esperanto (kp. la Koreo/Egipto-aferon).
3) Ne temas pri nova regulo, sed nur pri tio, ke unu difinita internacia vorto, nome "lic'i", alprenis la signifon, kiu en Esperanto estas plej trafe redonebla per la pasiva konstruo "est'i permes'at'a".
Kies argumentado estas pli konvinka: Chu tiu de A? Au chu tiu de B?
akueck (Montri la profilon) 2015-junio-22 14:17:17
Bernadox:Se oni akceptas, ke "lic'i" ne estas internacia, oni ne rajtas uzi ghin, kiel novan vorton, sinonime al "est'i permes'at'a", char: Tiaokaze oni uzas novan vorton por anstatauigi tutan gramatikan konstruon, nome chi-okaze tiun de la pasivo.
Sed ĉar estas dube, ĉu "lici" vere estas internacia en la senco de R 15, plej probable trafas tiu parto el LR 54:
"c) Sed se ia vorto [tie ĉi: lic-i] nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon
en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj [tie ĉi: permes- kaj -at]
estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike [tiel! Z probable origine skribis
teĥnike] ne precize, tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro povas mem krei laŭ sia bontrovo,
tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu alia lingvo. ..."
Ĉu mi ion pretervidas?
Sekve restas nur tio, vidi en "lic'i" internacian vorton. Vidu mian antauan mesaghon, "B) Defendanto ..."
nornen (Montri la profilon) 2015-junio-25 00:43:22
akueck:Se oni akceptas, ke "lic'i" ne estas internacia, oni ne rajtas uzi ghin, kiel novan vorton, sinonime al "est'i permes'at'a", char: Tiaokaze oni uzas novan vorton por anstatauigi tutan gramatikan konstruon, nome chi-okaze tiun de la pasivo.Se oni akceptas, ke "aŭtor'o" ne estas internacia, oni ne rajtas uzi ghin, kiel novan vorton, sinonime al "verk'ist'o", char: Tiaokaze oni uzas novan vorton por anstatauigi tutan gramatikan (ĉi-okaze: morfologian) konstruon, nome chi-okaze tiun de la agantoderivo.
akueck (Montri la profilon) 2015-junio-25 04:17:44
nornen:Ne, char "verk'" kaj "ist'" ne havas gramatikan funkcion.akueck:Se oni akceptas, ke "lic'i" ne estas internacia, oni ne rajtas uzi ghin, kiel novan vorton, sinonime al "est'i permes'at'a", char: Tiaokaze oni uzas novan vorton por anstatauigi tutan gramatikan konstruon, nome chi-okaze tiun de la pasivo.Se oni akceptas, ke "aŭtor'o" ne estas internacia, oni ne rajtas uzi ghin, kiel novan vorton, sinonime al "verk'ist'o", char: Tiaokaze oni uzas novan vorton por anstatauigi tutan gramatikan (ĉi-okaze: morfologian) konstruon, nome chi-okaze tiun de la agantoderivo.
La pretervido en via rezonado estas, ke tio, esprimi la aganton per "ist'", ne estas la nura chi-cele permesata eblo. Se estus tiel, tiam en la Fundamento ne aperus ekzemple "kelner'", sed "*kelner'ist'" en la signifo de la aganto.
nornen (Montri la profilon) 2015-junio-25 04:51:21
akueck:Bonvole difinu la signifon de "gramatika funkcio". Kaj bonvole sciigu, ĉu morfologio estas gramatikero.nornen:Ne, char "verk'" kaj "ist'" ne havas gramatikan funkcion.akueck:Se oni akceptas, ke "lic'i" ne estas internacia, oni ne rajtas uzi ghin, kiel novan vorton, sinonime al "est'i permes'at'a", char: Tiaokaze oni uzas novan vorton por anstatauigi tutan gramatikan konstruon, nome chi-okaze tiun de la pasivo.Se oni akceptas, ke "aŭtor'o" ne estas internacia, oni ne rajtas uzi ghin, kiel novan vorton, sinonime al "verk'ist'o", char: Tiaokaze oni uzas novan vorton por anstatauigi tutan gramatikan (ĉi-okaze: morfologian) konstruon, nome chi-okaze tiun de la agantoderivo.
La pretervido en via rezonado estas, ke tio, esprimi la aganton per "ist'", ne estas la nura chi-cele permesata eblo. Se estus tiel, tiam en la Fundamento ne aperus ekzemple "kelner'", sed "*kelner'ist'" en la signifo de la aganto.
Se ist' ne havus gramatikan -morfologie derivantan- "funkcion", kio estas la signifo de la vortoj "isto", "isti" aŭ "ista" sen antaŭiranta vorto.
LLZ:ist' marque la profession; ex. bot' botte ― bot'ist' bottier; mar' mer ― mar'ist' marin | person occupied with; e. g. mar' sea ― mar'ist' sailor | sich mit etwas beschäftigend; z. B. bot' Stiefel ― bot'ist' Schuster; mar' Meer ― mar'ist' Seeman | занимающійся; напр. bot' сапогъ ― bot'ist' сапожникъ; mar' море ― mar'ist' морякъ | zajmujący się; np. bot' but ― bot'ist' szewc; mar' morze ― mar'ist' marynarz.Laŭ mia scio, Z neniam uzis ist' sen sencdonanta kapvorto.
Ankaŭ "est'i -at'a" ne estas la nura permesata eblo por subjektigi verban objekton. iĝ' povas fari la samon.
Mi vere ne kompranas vian argumentadon, do mi petas al vi klarigi ĝin.
akueck (Montri la profilon) 2015-junio-25 06:56:38
nornen:Gramatika funkcio estas tasko au efikmaniero de lingva rimedo kaj preskribita en la Fundamenta Gramatiko, ekzemple pri la formado de la pasivo (Regulo 6).
Bonvole difinu la signifon de "gramatika funkcio". Kaj bonvole sciigu, ĉu morfologio estas gramatikero.
nornen:kio estas la signifo de la vortoj "isto", "isti" aŭ "ista" sen antaŭiranta vorto.Miakomprene "ist'o" signifas personon, kiu profesie au hobie au ofte okupighas pri io; pri kio, tio ne estas dirata.
nornen:Laŭ mia scio, Z neniam uzis ist' sen sencdonanta kapvorto.Tio, ke Zamenhof ne uzis iun esprimon, ne per si mem ekskluzivas, ke la koncerna esprimo estas launorme uzebla.
nornen:Ankaŭ "est'i -at'a" ne estas la nura permesata eblo por subjektigi verban objekton. iĝ' povas fari la samon.Verbo kun "-igh'" povas efiki kvazau pasivo. Se estas tiel, ne temas pri nova regulo, sed pri regule farata vortkunmetajho, kiu alprenas lauan signifon.