본문으로

malproksima/malproksime

글쓴이: michaleo, 2015년 6월 21일

글: 12

언어: Esperanto

michaleo (프로필 보기) 2015년 6월 21일 오후 7:02:55

Aŭstralio estas malproksima de multaj landoj.
Aŭstralio estas malproksime de multaj landoj.
Kiu frazo estas ĝusta?

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 21일 오후 8:36:36

Aŭstralio estas malproksime de multaj landoj= malproksime rilatas al verbo estas= situas= troviĝas. Aŭstralio estas malproksima lando = malproksima adjektivo de la substantivo lando.

nornen (프로필 보기) 2015년 6월 22일 오전 7:15:30

michaleo:Aŭstralio estas malproksima de multaj landoj.
Aŭstralio estas malproksime de multaj landoj.
Kiu frazo estas ĝusta?
Ambaŭ.

La unua: Aŭstralio estas kulture/lingve/historie malproksima de multaj landoj.
La dua: Aŭstralio troviĝas en loko malproksima de multaj landoj.

akueck (프로필 보기) 2015년 6월 22일 오후 3:43:56

nornen:
michaleo:Aŭstralio estas malproksima de multaj landoj.
Aŭstralio estas malproksime de multaj landoj.
Kiu frazo estas ĝusta?
Ambaŭ.

La unua: Aŭstralio estas kulture/lingve/historie malproksima de multaj landoj.
La dua: Aŭstralio troviĝas en loko malproksima de multaj landoj.
Kial la unua ne povas esti: Australio estas kulture/lingve/historie/geografie malproksima de multaj landoj?

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 22일 오후 4:51:47

akueck:
nornen:
michaleo:Aŭstralio estas malproksima de multaj landoj.
Aŭstralio estas malproksime de multaj landoj.
Kiu frazo estas ĝusta?
Ambaŭ.

La unua: Aŭstralio estas kulture/lingve/historie malproksima de multaj landoj.
La dua: Aŭstralio troviĝas en loko malproksima de multaj landoj.
Kial la unua ne povas esti: Australio estas kulture/lingve/historie/geografie malproksima de multaj landoj?
Notu bone! Mi ne diris, ke la du frazoj ne estus ĝustaj, mi parolis pri sintakso. t.e. adverbo regas verbon, alian adverbon kaj adjektivon, prepozicio substantivon, adjektivo kvalifikas substantivon en la formado de la frazoj. Aŭstralio estas substantivo, malproksime estas adverbo.

akueck (프로필 보기) 2015년 6월 22일 오후 6:22:00

michaleo:Aŭstralio estas malproksima de multaj landoj.
Aŭstralio estas malproksime de multaj landoj.
Kiu frazo estas ĝusta?
Fundamentan ekzemplon mi ne trovis - krom tiun analogan kun "tie chi" kiel loka adverbo:
"Se li scius, ke mi estas tie chi, li tuj venus al mi" (Fundamenta Elzercaro §20).

El ghi estas konkludeble, ke "Australio estas malproksime de multaj landoj" estas ghusta, char "malproksime" ja ankau estas loka adverbo.

En la ekster-Fundamenta lingvo-uzo de Zamenhof mi trovis per helpo de Tekstaro:
"Siberio estas malproksima," kaj: "La malgranda birdeto flugas malproksime, al la malricha fishkaptisto, al la tegmento de la kampulo, al chiu, kiu estas malproksima de vi kaj de via kortego. "

Do ankau "Australio estas malproksima de multaj landoj" estas ghusta.

nornen (프로필 보기) 2015년 6월 24일 오전 5:20:09

Vinisus:
akueck:
nornen:
michaleo:Aŭstralio estas malproksima de multaj landoj.
Aŭstralio estas malproksime de multaj landoj.
Kiu frazo estas ĝusta?
Ambaŭ.

La unua: Aŭstralio estas kulture/lingve/historie malproksima de multaj landoj.
La dua: Aŭstralio troviĝas en loko malproksima de multaj landoj.
Kial la unua ne povas esti: Australio estas kulture/lingve/historie/geografie malproksima de multaj landoj?
Notu bone! Mi ne diris, ke la du frazoj ne estus ĝustaj, mi parolis pri sintakso. t.e. adverbo regas verbon, alian adverbon kaj adjektivon, prepozicio substantivon, adjektivo kvalifikas substantivon en la formado de la frazoj. Aŭstralio estas substantivo, malproksime estas adverbo.
En Esperanto (kaj ankaŭ en aliaj lingvoj, kiuj konas konceptojn de "adverbo" kaj "substantivo" ), ankaŭ adverboj povas priskibi substantivojn, surtute se la adverbo estas loka. Vidu Zamenhofon:

LLZ:La arbo ĉi tie havis, precipe ĉe la lunlumo, ion, kio igis lin sin senti.
"Ĉi tie" ne priskribas la verbon "havis", ĉar tiu arbo havas ion, kio igis lin sin senti, negrave ĉu ĝi estas ĉi tie aŭ aliloke.
"Ĉi tie" prisrkibas la substantivon "arbo".

Adverboj rekte priskribantaj substantivojn:
La arbo ĉi tie estas pli granda ol la arbo tie sur la monto.

Adverboj priskribantaj substantivojn perverbe:
Mi estas ĉi tie, tamen vi estas tie.

michaleo (프로필 보기) 2015년 6월 24일 오전 9:26:41

Jen alia ekzemplo:
Li staras malproksima de ni.
Li staras malproksime de ni.
Kiu frazo estas ĝusta?

sudanglo (프로필 보기) 2015년 6월 24일 오전 10:28:25

michaleo:Jen alia ekzemplo:
Li staras malproksima de ni.
Li staras malproksime de ni.
Kiu frazo estas ĝusta?
Ĉar la malproksimeco estas supozeble nur portempa afero kaj ne karakteriza, oni prefere diru 'li staras malproksime de ni'.

Tamen oni dirus ekz. 'tiu tezo estas malproksima de la vero'.

amigueo (프로필 보기) 2015년 6월 30일 오후 6:15:54

tio rememoras al mi la diferenco en la hispana inter verboj SER kaj ESTAR

la tablo estas blanka --- la tablo estas blanke
li estas gaja --- li estas gaje
mi estas sekura --- mi estas sekure

??

다시 위로