Al la enhavo

Kiu lingvo estas la malplej ŝangata dum la lastaj mil jaroj?

de Mustelvulpo, 2015-junio-23

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-24 01:50:56

Rujo:
mbalicki:Laŭ miaj informoj la araba ŝanĝis preskaŭ neniom, ekde ĝi formiĝis en la VIIa jarcento kiel la Korano. Arabaparolantoj sian lingvon ne ŝanĝis, ĉar kiel islamanoj ili kredas, ke la korana araba estas la ideala lingvo de Dio, kiu ŝanĝojn ne bezonas.
Roch:Jes, probaAraba_lingvoble la Araba... Danke al iuj kvanto de literaturo religia, poezia kaj scienca.
Ŝajnas al mi ke parolate la araba lingvo estas signife malsama tra la tuta Islamo. Vidu ĉe Vikipedio.
Prave, la araba vaste disdialektiĝis. La egipta dialekto plej bone kompreniĝas tra la araba mondo pro la influo de egiptaj filmoj, tamen nur sialande ĝi paroliĝas. Kontraste la moderna norma araba uziĝas en pluraj landoj sed ĉefe en amaskomunikiloj, ne en ĉiutaga vivo, kaj ĉiaokaze malsamas multe kun la plurcentjara lingvo korana. Por multaj araboj estas fakte sufiĉe malfacile lerni la klasikan araban lingvon.

Djino (Montri la profilon) 2015-junio-24 07:56:41

La sarda. Tiu lingvo estas tre proksima al la vulgara latina

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-24 09:56:49

Roch:Kaj "La malplej ŝangata..." Aliajn lingvojn ankaŭ ŝanĝis, ne? okulumo.gif
Ĉiuj ja ŝanĝis, sed ĉu la araba vere pli malmulte?

It is fair to say that the linguistic distance between the [Arabic] dialects is as large as that between the Germanic languages and Romance languages, including Romanian, if not larger.
~Kees Versteegh - The Arabic Language (2014) - Edinburgh University Press

(Justas diri, ke la lingva distanco inter la [arabaj] dialektoj estas samgranda kiel tiu trovata ĉe la ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj, inkluzive la rumanan, se ne pli granda.)

Tiu citaĵo kongruas kun mia limigita scio pri la arabaj dialektoj. Eĉ ene de unuopa lando troviĝas gravaj dialektaj diferencoj. Ekzemple en okcidenta alĝerio uziĝas la ineco-montra finaĵo -a: meskin, meskina, (kompatindulo, kompatindulino) dib, diba, (virlupo, lupino), ktp. Kontraste ĝi tute forestas en la orienta parto de la lando.

De ĉi ĉio, ŝajnas logike konkludi, ke la arabaj dialektoj ne povis tiagrade interdistanciĝi sen ankaŭ ege malsamiĝi el la klasika araba. Kompreneble se vi havas kontraŭajn informojn, bonvole ne hezitu kundividi.

vincas (Montri la profilon) 2015-junio-24 15:24:16

Mustelvulpo:Mi estas denaska angla parolanto. Antaŭ ne longe, mi trovis tre malnovan anglan tekston kaj rimarkis ke mi povus kompreni preskaŭ nenion de ĝi. Mi miris, en kiu lingvo povus la lingvo de antaŭ mil jaroj esti pli facile komprenata de la parolantoj de la nuntempa lingvo? Kiu lingvo ŝanĝiĝis la malplej dum tiu tempo?
La litova lingvo [:

vincas (Montri la profilon) 2015-junio-24 15:29:54

Cocio_16:Mi legis ie ke grekparolantoj povas kompreni parte antikvajn grekajn tekstojn.

Mi sugestas ke vi trovas pli bonan fonton ol mi.
Mi legis, ke la litova fonetike estas pli proksima al malnova greka ol mem nuntempa greka.

troyshadow (Montri la profilon) 2015-junio-25 01:17:19

vincas:
Mustelvulpo:Mi estas denaska angla parolanto. Antaŭ ne longe, mi trovis tre malnovan anglan tekston kaj rimarkis ke mi povus kompreni preskaŭ nenion de ĝi. Mi miris, en kiu lingvo povus la lingvo de antaŭ mil jaroj esti pli facile komprenata de la parolantoj de la nuntempa lingvo? Kiu lingvo ŝanĝiĝis la malplej dum tiu tempo?
La litova lingvo [:/quote]mi legis ke slavanaj kaj baltaj lingvoj estas la plej konservemaj el hindoeŭropaj lingvoj.Kaj la baltaj eĉ pli "arhaikaj" ol ĉiuj lingvoj.

troyshadow (Montri la profilon) 2015-junio-25 01:20:09

interesas,ĉu azianoj: ĉinanoj,japananoj,turkanoj ktp komprenas miljarajn tekstojn?

Koracio (Montri la profilon) 2015-julio-05 18:53:30

La hungaroj povas la unuajn hungarajn tekstojn senhelpe malfacile kompreni.

squishy_mage (Montri la profilon) 2015-julio-10 23:38:38

Eble la latina estas la plej malŝangata? Se ni rigardas la lingvojn ke oni ne parolas hodiaŭ.

troyshadow (Montri la profilon) 2015-julio-17 16:13:16

squishy_mage:Eble la latina estas la plej malŝangata? Se ni rigardas la lingvojn ke oni ne parolas hodiaŭ.
kompreneble,ke mortintaj lingvoj ne ŝanĝas.Ni diras pri lingvoj kiuj estis kaj estas uzeblaj nuntempe...

Reen al la supro