Đi đến phần nội dung

"Vi ne scias kion diri." vs "Vi ne scias tion, kion vi diru."

viết bởi noureddin, Ngày 26 tháng 6 năm 2015

Tin nhắn: 7

Nội dung: Esperanto

noureddin (Xem thông tin cá nhân) 01:50:24 Ngày 26 tháng 6 năm 2015

"Vi ne scias kion diri." vs "Vi ne scias tion, kion vi diru."
Mi kredas, ke la dua - kun "tion, kion" - estas la ĝusta, sed mi ne certe scias, ke la unua ankaŭ ĝustas, aŭ ne.
Mi provis serĉi en PMEG, k.a., sed mi ne sukcesis trovi iojn ajn pri la unua frazo.

Vidu la (anglan) diskuton ĉe Duolingo.

Alia frazo (el Duolingo) estas "Li devas decidi kion studi.".

Bernadox (Xem thông tin cá nhân) 06:56:03 Ngày 26 tháng 6 năm 2015

noureddin:"Vi ne scias kion diri." vs "Vi ne scias tion, kion vi diru."
Mi kredas, ke la dua - kun "tion, kion" - estas la ĝusta, sed mi ne certe scias, ke la unua ankaŭ ĝustas, aŭ ne.
Mi provis serĉi en PMEG, k.a., sed mi ne sukcesis trovi iojn ajn pri la unua frazo.

Vidu la (anglan) diskuton ĉe Duolingo.

Alia frazo (el Duolingo) estas "Li devas decidi kion studi.".
Laŭ mi ĝustaj estas jenaj frazoj:

- Vi ne scias kion diri. = Vi ne scias, kion vi diru.
- Li devas decidi kion studi. = Li devas decidi, kion li volas studi.

Ankaŭ ĝusta, sed stile malpli bona - kaj do evitinda - estas:

- Vi ne scias tion, kion vi diru.

Bedaŭrinde ankaŭ mi ne trovis fonton (ekz. PMEG aŭ alian), kiu klarigas kaj konfirmas mian opinion.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 07:20:32 Ngày 26 tháng 6 năm 2015

Z metadis komon antaŭ infinitivo kun objekto:

Z:videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando [...]
Z:kaj ne scias, kion respondi [...]
Li ankaŭ uzas la verbon devi anstataŭ infinitivo.

Z:ĝi tute ne sciis, kion ĝi devas pensi.

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 10:24:40 Ngày 26 tháng 6 năm 2015

EldanarLambetur (Xem thông tin cá nhân) 13:56:45 Ngày 26 tháng 6 năm 2015

Ambaǔ ĝustas. Sed la dua malpli fluas; "vi ne scias kion vi diru." estas pli bona.

Por ekzemploj pri i-vortoj anstataǔ u-vortaj frazoj, vidu: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kvazau...

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 15:30:57 Ngày 26 tháng 6 năm 2015

noureddin:"Vi ne scias kion diri." vs "Vi ne scias tion, kion vi diru."
Mi kredas, ke la dua - kun "tion, kion" - estas la ĝusta, sed mi ne certe scias, ke la unua ankaŭ ĝustas, aŭ ne.
Mi provis serĉi en PMEG, k.a., sed mi ne sukcesis trovi iojn ajn pri la unua frazo.

Vidu la (anglan) diskuton ĉe Duolingo.

Alia frazo (el Duolingo) estas "Li devas decidi kion studi.".
Mi ne sciis tion, kion vi faris; jen estas tio, kion mi faris.

noureddin (Xem thông tin cá nhân) 23:25:43 Ngày 26 tháng 6 năm 2015

Dankon, ĉiuj.

Nur unu diras, ke la dua - kun "tion, kion" - estas ĝusta.

Du diras, ke ambaŭ ĝustas, sed la unua - "scias kion" - estas pli bona.

Laŭ Zamenhof - Dankon, nornen - , La unua estas ĝusta, sed kun komo - kaj kun "devi" anstataŭ la infinitivo - .

Kaj tiu paĝo de PMEG - Dankon, Simon_Gauvain - , montras ĉi tion:
  • Li tuj faris tion, kion mi volis. → Li tuj faris, kion mi volis.
  • Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. → Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.
Nun, mi pli bone komprenas. Dankon denove. ridulo.gif

Parenteze, Dankon EldanarLambetur pro la ligilo.

Quay lại