Přejít k obsahu

Kiel oni devus uzi la participoj ĝuste?

od uživatele Edigxepe ze dne 28. června 2015

Příspěvky: 11

Jazyk: Esperanto

Edigxepe (Ukázat profil) 28. června 2015 9:18:12

Saluton.
Pardonu min por kion mi demandas, ke probable estas tre facila por kiu jam parolas Esperanton bone.
Mi havas problemoj kun la participoj, ĉar la ekzisto de la aktiva kaj malaktiva (?), disigita laŭ verbotempoj, iomete havas sencon. Ĝuste, do oni vidas, ke estas eble kombini la participojn kun la verbo "esti" tiom:

Mi estas amata (mi komprenas ĉi tiu)
Mi estas amita (mi komprenas ĉi tiu)
Mi estas amota
Mi estis amata (mi komprenas ĉi tiu)
Mi estis amita (mi komprenas ĉi tiu)
Mi estis amota
Mi estos amata (mi komprenas ĉi tiu)
Mi estos amita (mi pensas, ke mi komprenas ĉi tiu)
Mi estos amota

Kaj nun tio...

Mi estas amanta (mi komprenas)
Mi estas aminta
Mi estas amonta
Mi estis amanta (mi komprenas)
Mi estis aminta
Mi estis amonta
Mi estos amanta (mi komprenas)
Mi estos aminta
Mi estos amonta
------------------------------------------------------------------------

Do, unua: mi nur komprenas la "-anta"-n de la aktivaj participoj. Mi ne komprenas la "-ota"-n de la malaktivaj participoj.
Dua: mi konas neniun alian manieron por uzi la participojn, krom ĉi tiu kun la verbo "esti".
Dankon por legi mian tekston kaj, se ĝi estus eble, bonvolu helpi min.

Ediĝepe

Simon_Gauvain (Ukázat profil) 28. června 2015 10:46:27

Tiaj konstruaĵoj enhavas du indikojn pri tempo, do vi komprenu ilin unu post la alia:

"Mi estis" metas vin en la pasinteco, ekzemple: dek tagojn antaŭe.
"amonta" signifas ke vi amos post la momento pri kiu vi parolas, ekzemple du tagojn poste.

Ekzemplo: "Via fratino provis amindumi min, sed mi estis amonta vin." (komprenu: ŝi malsukcesis kaj mi poste ekamis vin anstataŭe)

Notu ke oni ofte povas esprimi la ideon pli simple: anstataŭ "Mi estis amata de vi" diru "Vi amis min"...
Dua: mi ne konas neniu_ alia_ maniero_ por uzi la participojn, krom ĉi tiu kun la verbo "esti".
"Mia laborestro donis al mi liston de la farotaj taskoj."
"Ne malĝoju pro la forpasintoj: ili ne suferas." (forpasi = morti)
"Bedaŭrinde, ni ricevos la petitan provizaĵon nur post du semajnoj."
"Farinte sian taskon li iris hejmen."

pli da informoj

dbob (Ukázat profil) 28. června 2015 11:13:23

Ankaŭ vidu hispane klarigojn en la jenaj paĝoj:
--> [url=http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013... Esperanto.pdf#PAGE=18]Aktivaj participoj[/url]
--> [url=http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013... Esperanto.pdf#PAGE=21]Pasivaj participoj[/url]

Tiu libro (Manlibro de Esperanto) estas senkoste elŝutebla de Federación Española de Esperanto.

Edigxepe (Ukázat profil) 28. června 2015 11:36:00

Multajn dankon.
Mi jam estas leginta la artikolon pri participoj de "Lernu!", ĝi estis nur, ke mi havis malcertojn.
Nun komprenas mi ĝin pli bone, malgraŭ la malfacila koncepto (por mi), ke ne estas aperita en mia unua lingvo.
Dankon!!

(PS. Mi traktas uzi la participojn en ĉi tiu teksto)

Edigxepe (Ukázat profil) 29. června 2015 15:36:07

Saluton denove.
Kiel oni diras la proksiman frazon?

- La filmo estas daŭranta multe
- La filmo estas daŭrata multe

Scianta, ke la verbo daŭri estas maltransitiva.
Dankon.

FractalBloom (Ukázat profil) 29. června 2015 15:58:47

Edigxepe:Saluton denove.
Kiel oni diras la proksiman frazon?

- La filmo estas daŭranta multe
- La filmo estas daŭrata multe

Scianta, ke la verbo daŭri estas maltransitiva.
Dankon.
Oridnare mi dirus simple "La filmo daŭras multe." Tamen, se oni volas uzi la participojn, mi dirus "La filmo estas daŭranta..." ĉar la verbo estas maltransitiva. Filmo daŭras, sed iu ne daŭras filmon.

Se mi skribas "Mi estas batanta" mi signifas ke mi nuntempe strikas ion, kiel pinjato. Aliflanke se mi skribas "Mi estas batata" mi signifas ke iu plu nuntempe estas batanta min.

Mi esperas ke mi ne estas batota!

nornen (Ukázat profil) 29. června 2015 16:37:50

FractalBloom:Se mi skribas "Mi estas batanta" mi signifas ke mi nuntempe strikas ion, kiel pinjato.
Ĉu oni ne diru ĉi-okaze pli precize "mi batadas"?

DuckFiasco (Ukázat profil) 29. června 2015 16:54:09

nornen:
FractalBloom:Se mi skribas "Mi estas batanta" mi signifas ke mi nuntempe strikas ion, kiel pinjato.
Ĉu oni ne diru ĉi-okaze pli precize "mi batadas"?
"-adi" montras ripeton aŭ multfojan okazon, ĉu ne?

"Li estas parolanta." - Nun, li jam komencis paroli kaj faras tion dum iom da tempo.
"Li paroladas." - Li daŭre aŭ multe parolas, aŭ nun aŭ ĝenerale.

Edigxepe (Ukázat profil) 23. srpna 2015 10:53:49

Saluton, tre poste.
Mi jam uzas sufiĉe ĝuste la participoj, pri kiuj ni parolis en tiu paĝo. Tanem, kiam mi penas fari pli malfacilajn frazojn uzanta kondicionalon, mi trovis kelkajn novajn problemojn: la kondicionala participo ne ekzistas.
Kiam ni parolas pri hipotezaj situacioj (kaj ni devus uzi kondicionalon), kial oni devus inkluzivi la participon?
Ekzemple:
"Se vi dirus -certigunta-, ke vi ne ŝatas ŝin, ŝi...", kie "certigunta" estas la malĝusta uzo de la participo. Mi evidente scias, ke tiu frazo ne estas ordinara kaj oni nur povus trovi ĝin en literatura tekstoj, sed ĉu oni dirus en tiu okazo certiginta, certiganta aŭ certigonta?
Dankon!!!

Postskribo: Meksiko aŭ Meĥiko? Dankon!

jagr2808 (Ukázat profil) 24. srpna 2015 7:47:52

Mi havas demondon:
Ĉu estas diferencio inter "mi estas parolonta" kaj "mi estos parolanta"?

Zpět na začátek